usona literatura kritikisto kaj teoriisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Harold Bloom (Novjorko, 11-a de julio de 1930 - 14-a de oktobro 2019) estis literatura kritikisto kaj teoriisto usona, krom profesoro ĉe Universitato Yale.[1]
Harold Bloom | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Harold Bloom | |||||
Naskiĝo | 11-an de julio 1930 en Nov-Jorko, Nov-Jorkio | ||||
Morto | 14-an de oktobro 2019 (89-jaraĝa) en New Haven | ||||
Religio | judismo vd | ||||
Lingvoj | usona angla • jido • hebrea • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Yale The Bronx High School of Science (en) Universitato Cornell Kolegio Pembroke vd | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | literaturhistoriisto ĵurnalisto literaturteoriisto literaturkritikisto verkisto profesoro universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Literatura kritiko, literatura teorio, literaturo, homa scienco kaj eduka sistemo vd | ||||
Aktiva dum | 1959– vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ekde la publikigo de sia unua libro en 1959, Bloom verkis pli ol 20 librojn de literaturscienco, el kiuj pluraj libroj diskutantaj religion, kaj romanojn. Li redaktis centojn da antologioj koncerne multajn literaturajn kaj filozofiajn figurojn por la eldonejo Chelsea House.[2][3] La libroj de Bloom estis tradukitaj en pli ol 40 lingvojn.
Bloom venis al publika atento en Usono kiel komentisto dum la kanona milito komence de la 1990-aj jaroj.[4]
En 1994, Bloom publikigis The Western Canon, nome "La okcidenta kanono", enketo pri la plej gravaj literaturaj verkoj de Eŭropo kaj Ameriko ekde la 14-a jarcento, nome 26 verkoj kiujn li konsideris gravegaj kaj reprezentantaj de iliaj nacioj[5] kaj de la okcidenta kanono.[6] Krom analizoj de la diversaj reprezentaj verkoj de la kanono, la plej grava konzerno de la volumeno reprenas literaturon de tiuj kiujn li nomas la "lernejo de indigno", la plejparte akademiaj kritikistoj kiuj apogas socian celon en legado. Bloom kredas ke la celoj de legado devas esti izola estetika plezuro kaj mem-kompreno prefere ol la celo tenita de "fortoj de malsimpatio" kontraŭ plibonigado de onia socio, kiun li gisas kiel absurda celo, dirante: "La ideo ke vi profitas el la insultitoj kaj vunditoj per legado de ties propraj originoj prefere ol legado de Shakespeare estas unu el la plej strangaj iluzioj iam reklamitaj per aŭ en niaj lernejoj." Lia pozicio estas ke politiko havas neniun lokon en literaturscienco: feminisma aŭ marksisma legado de Hamleto rakontus al oni ion pri feminismo kaj marksismo, li diras, sed verŝajne nenion koncerne Hamlet mem.
Aldone al pripensado pri kiom multe da influo verkisto havos sur pli postaj verkistoj, Bloom proponis la koncepton de "kanonika fremdeco" (kp. perturba) kiel komparonormo de la merito de literatura verko. La Okcidenta Kanono ankaŭ inkludis liston - kiu stimulis pli ĝeneraligitan intereson ol io ajn alia en la volumeno - de ĉiuj okcidentaj verkoj de antikvo ĝis la nuno kiun Bloom konsiderigis kiel permanentaj membroj de la kanono de literatura klasikaĵo, aŭ (inter pli lastatempaj verkoj) kandidatoj por tiu statuso. Bloom diris, ke li faris la liston de la pinto de sia kapo laŭ la peto de sia redaktisto, kaj ke li ne subtenas ĝin.[7]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.