Vakcino
substanco uzita por stimuli la produktadon de antikorpoj kaj provizi imunecon kontraŭ unu aŭ pluraj malsanoj, preparita de la kaŭza agento de malsano, ĝiaj produktoj aŭ sinteza anstataŭaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Vakcino estas substanco, injektebla aŭ trinkebla, estiganta ĉe la organismo imunecon kontraŭ iu mikroba aŭ parazita malsano.[1] Vakcino prezentas mortigitajn aŭ senfortigitajn mikrobojn aŭ rekte izolitajn antigenojn sen infektaj elementoj, aŭ mesaĝan RNA-n (mRNA) de antigenoj, kiuj okazigas imunan respondon de la korpo, ofte per produktado de antikorpoj.