From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia flughaveno Ŝeremetjevo (ruse Международный аэропорт Шереметьево) estas unu el ĉefaj flughavenoj de Moskva regiono kaj la dua laŭ kvanto da pasaĝeroj en Rusio (post Domodedovo). Ĝi situas norde de Moskvo sur teritorio de urba municipo Ĥimki (Moskva provinco) inter la urboj Ĥimki kaj Lobnja. La flughavenon uzas pli ol 26 milionoj da pasaĝeroj dum unu jaro[1].
Internacia flughaveno Ŝeremetjevo | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko • federacia flughaveno de Rusio | |||||
IATA: SVO ICAO: UUEE | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Rusio | ||||
Regiono | Moskva provinco | ||||
Tipo | Civila flughaveno | ||||
Apuda urbo | Ĥimki, Lobnja | ||||
Alteco | 192 m | ||||
Geografia situo | 55° 58′ 1″ N, 37° 25′ 0″ O (mapo)55.96694444444437.416666666667 | ||||
| |||||
Kurej-angulo | 07/25 | ||||
Kurej-longo | 3.700 m | ||||
En Ŝeremetjevo estas bazata rusia flugkompanio "Aeroflot".
La unua (milita) aerodromo tie estis konstruita jam en 1950-aj jaroj. En 1959 ĝi estis transdonita al civila aviado; la 11-an de aŭgusto 1959 tie surteriĝis la unua aviadilo el Leningrado. Sian nomon ĝi ricevis de loĝloko Seremetjevskij kaj fervoja stacio "Ŝeremetjevskaja".
La Internacia flughaveno Ŝeremetjevo-2 estis konstruita okaze de Somera Olimpiko 1980. Ĝi aldoniĝis al la flughavena komplekso de Ŝeremetjevo-1, kiu malfermiĝis en 1964.
Ekde 2011 "Ŝeremetjevo" apartenas al Moskva provinco (antaŭe ĝi apartenis al Moskvo)[2].
Nuntempe estas du kurejoj: 07R/25L (longo 3,7 km) kaj 07L/25R (longo 3,550 km), tamen pro kurta distanco inter ili (280 m) oni ne povas uzi ilin sendepende. Ekzistas projekto pri konstruado de nova kurejo, kio, tamen, kaŭzas protestojn de naturdefendistoj[3].
La flughaveno havas 6 pasaĝerajn stacidomojn: A (komerca aviado), B, C (antaŭe "Ŝeremetjevo-1"), D, E, F (antaŭe "Ŝeremetjevo-2"). Krome, ekzistas karga stacidomo. La unuaj tri situas en norda parto, la ceteraj - en suda parto; ili estas kunligitaj per senpaga aŭtobuso (por uzado bezonatas flugbileto).
Distanco ĝis Moskva ĉirkaŭiganta aŭtovojo estas 9 km de D, E, F kaj 13 km de A, B, C.
Vidu fontan Wikidataman demandon kaj fontojn.
Flugkompanioj:
Oni povas atingi la flughavenon de Moskvo kaj reen diversmaniere.
Komenco de veturo en Moskvo | Veturilo | Tempo de veturo | Kosto (en rubloj) | Referencoj |
---|---|---|---|---|
"Reĉnoj vokzal" | Aŭtobusoj 851, 851Э | 28 | ||
"Planernaja" | Aŭtobuso 817 | 28 | ||
Belorusskaja Belorusskaja Belorusia stacidomo | Elektrotrajno "Aeroexpress" | 320 | Nur ĝis stacidomoj D, E, F, ĉe kiuj situas fervoja stacio | |
Fervoja stacio "Planernaja" | Aŭtobusoj 817, 851 | 28 |
Nokte (1:00 - 5:30) funkcias ankaŭ aŭtobuso Н1 Arkivigite je 2018-10-24 per la retarkivo Wayback Machine laŭ itinero Ozjornaja strato - Lenin-avenuo - Tverskaja strato - Leningrada avenuo - flughaveno "Ŝeremetjevo".
Krome, la flughaveno atingeblas per sia aŭtomobilo laŭ la federacia aŭtovojo M10 (alveturo per Meĵdunarodnoje aŭ Ŝeremetjevskoje ŝoseo) aŭ laŭ la Dmitrova ŝoseo.
Estis ankaŭ aliaj akcidentoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.