Cancún

From Wikipedia, the free encyclopedia

Cancún
Remove ads

Kankuno - hispane Cancún - estas urbo en la ekstrema sudoriento de Meksiko, sur la duoninsulo Jukatano en la federacia subŝtato Kintanaroo. La urbo havas 550 000 loĝantojn kaj estas mondkonata kiel turistejo.

Thumb
Rapidaj faktoj Fotomontaĵo, Administrado ...
Thumb
Situo
Thumb
Ruinoj en Cancún
Thumb
ruinoj de la "skorpiona templo" Yamiluum
Thumb
Satelitfoto
Thumb
Plaĝo de Cancún

Ĝis la 1950-aj jaroj Kankuno estis sensignifa vilaĝo sur insulo en la Kariba Maro tuj apud la marbordo, kun iom da fiŝkaptado kaj nombro da majaaj ruinoj. La meksika registaro kaj internaciaj investistoj tamen decidis evoluigi Kankunon al turistejo. Per digo oni ligis la insulon al la kontinento kaj konstruis internacian flughavenon. Ekde la 1960-aj jaroj Kankuno rapide kreskis.

Hodiaŭ Kankuno estas granda urbo, kiu plivastiĝis ankaŭ sur la kontinento, la plej granda urbo de Quintana Roo kaj la ĉefurbo de la komunumo Benito Juárez. Kankuno estas vizitata de tri milionoj da turistoj jare, la plejmulto devenas de Usono.

En 2003 Kankuno estis internacia novaĵo pro la malsukcesinta konferenco de la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK) kiu okazis tie.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads