Benito Juárez (Quintana Roo)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Benito Juárez (Quintana Roo)
Remove ads

Benito Juárez estas unu el la 9 komunumoj de la meksika subŝtato Quintana Roo, kiu situas sur la duoninsulo Jukatano en la centro-orienta parto de Meksiko (ofte oni diras ke temas pri la suda parto de Meksiko, sed laŭ la latidudo, la komunumo situas je preskaŭ sama nivelo kiel la ĉefurbo de Meksiko)

Rapidaj faktoj Administrado, Statuso ...
Remove ads

La ĉefurbo de la komunumo estas Cancún. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 23005.

Remove ads

Geografio

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 572973 loĝantojn. El tiuj estis 289293 viroj kaj 283680 virinoj. La komunumo havas surfacon de 1,664 km². La meza alteco en la komunumo estas ĉirkaŭ 5 metroj super la marnivelo.

En la komunumo ekzistas 554 tiel nomataj loĝlokoj (statistike laŭ INEGI por urboj, vilaĝoj kaj domaroj). La plej gravaj estas jenaj:

Thumb
Mapo de la komunumo Benito Juárez
Pliaj informoj Loĝloko, Loĝantoj ...
Remove ads

Sociogeografio

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 362738 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 54695 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 15,1 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La plej multaj el ili parolas la jukatanan majaan lingvon (memnomigo: Màaya t'àan (Mayathan).

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads