From Wikipedia, the free encyclopedia
Granadilla de Abona [granaDIlja deaBOna] estas urbo kaj municipo en la sudo de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas sude de la orienta ĉemarborda zono de la insulo Tenerifo.
Granadilla de Abona | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 38600 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 54 942 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 338 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 28° 7′ N, 16° 35′ U (mapo)28.116667-16.583333 [+] | ||||
Alto | 650 m [+] | ||||
Areo | 162,4 km² (16 240 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Granadilla de Abona [+] | |||||
La municipa ĉefurbo estas Granadilla de Abona mem je 640 m.s.m. Enhavante 52 447 loĝantojn (INE 2022), Granadilla estas la kvara municipo plej loĝata de Tenerifo, post Santa Cruz de Tenerife, San Cristóbal de La Laguna kaj Arona.
Granadilla de Abona estas en la suda parto de la insulo Tenerifo. La municipa ĉefurbo estas Granadilla de Abona mem, je 640 m.s.m. Temas pri municipo en la sudo de la Suda Zono de la insulo, lima kun la municipaj teritorioj de Arico (oriente), Vilaflor de Chasna (nordokcidente), San Miguel de Abona (sudokcidente), kaj La Orotava norde; sude kaj sudoriente estas la Atlantika Oceano.[2]
Granadilla de Abona posedas areon de 162,44 km², kio estas preskaŭ 8% de la totalo insula, estante la tria municipo plej etenda de Tenerifo.[3] La municipa teritorio estas klina areo el la marbordo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[2] La plej alta altaĵo estas 2 715 m.s.m. en Monto Guajara, dua plej alta altaĵo de la insulo post Teide-Pico Viejo.[2] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco.
La municipo enhavas la naturajn monumentojn Derriscaderos, Las Montañas de Ifara y Los Riscos kaj Montaña Pelada, parton de la natura monumento Montaña Colorada kaj parton de la Nacia Parko de Teide kaj de la natura parko Corona Forestal,[4] kiuj estas ankaŭ Specialaj Konservozonoj kaj Zona de Especial Protección para las Aves (Birdoprotektaj Zonoj), inkluditaj en la Reto Natura 2000.[5]
Granadilla havas ankaŭ Monton de Publika Utileco nome Pinar.[2]
En la areo estis setlado de guanĉoj, precize de la regno Abona, kiuj koncentriĝis ĉefe ĉe la areo kie nun estas la urba kerno. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[6][7] Kvankam la lokanoj interkonsentis pacon kun la hispanaj konkerintoj, la teritorio iĝis rifuĝejo por la guanĉoj rifuĝintaj el la konkero.[8]
Hispanaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al forstado kaj al brutobredado (ankaŭ abelbredado), dum agrikulturo malfacilis pro la malfacileco de la grundo. Tamen la zono kie nun estas la urba kerno de Granadilla ne estis urbigita ĝis mezo de la 16-a jarcento. Oni konsideras la portugalon Gonzalo González Zarco kiel fondinto de la setlejo inter fonto kaj ermitejo. En la dua duono de la 18-a jarcento oni starigis sistemon de urbestroj. En 1798 la bieno Chiñama apartiĝis disde Vilaflor kaj aliĝis al la teritorio de Granadilla, kaj tial ĝi formiĝis en siaj nunaj limoj.[9]
En 1812 oni konstituis la municipon Granadilla de Abona per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ĝi definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj. Inter 1889 kaj 1891 okazis atakoj kontraŭ riĉuloj kaj funkciuloj, specife murdo de la urbestro.[10][11]
Ekde la 1960-aj jaroj okazis enorma disvolvigo de turismo, helpita de la nove konstruitaj ŝoseoj.[12] La 3an de februaro 1963 okazis incendio en la iama konvento de franciskanoj, kiu kolapsis kaj mortigis 23 personojn. Oni restaŭris parte la konstruaĵon en 1990, sed okazis nova incendio somere de 1991.[13] En la 1970-aj jaroj novaj infrastrukturoj helpis la disvolvigon de turismo: oni malfermis aŭtoŝoseojn kaj estis ekfunkciigita la Flughaveno Tenerifo Suda.
Dum la 2000-aj jaroj okazis forta socia movado kontraŭ projektita konstruado de granda komerca kaj industria haveno; tamen la projekto sukcesis antaŭeniri, sed pli malgrande ol oni intencis.[14]
La municipo havis 51 233 loĝantojn je 2020, estante la 4a plej loĝata municipo kaj de la insulo Tenerifo kaj de la provinco, krom la 9a de la insulara regiono Kanarioj.[15]
Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante laŭlonge de la 20-a jarcento kaj ĉefe el la 1970-aj jaroj eksponenciale ĝis nunaj pli ol 50 000 loĝantoj.
Granadilla de Abona dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[15]
Los Abrigos | 5 157 |
Los Blanquitos | 493 |
Cruz de Tea | 289 |
Charco del Pino | 2 482 |
Chimiche | 797 |
El Desierto | 320 |
Granadilla de Abona (municipa ĉefurbo) | 6 042 |
El Médano | 8 251 |
El Salto | 711 |
San Isidro | 26 691 |
TOTALO | 51 233 |
La ĉefa ekonomia rimedo de la municipo estis agrikulturo, ĝis la 1950-aj jaroj ĉefe por memkonsumado; ĉefaj kultivoj estis cerealoj, legomoj, kelkaj fruktarboj, ĉefe oranĝarboj, kaj ankaŭ terpomoj en la tereno "jable", kies plusojn oni eksportis. Pere de enkonduko de irigacio en malsupraj areoj oni kultivas tomatojn, eksporteblaj, ĉefe al Eŭropo. Aktuale gravas kultivoj en forcejoj —legomoj, floroj ktp.—.
Ankoraŭ estas grava agrikulturo, sed lastatempe aperis konsiderinda labordiverseco konsekvenco de la disvolvigo de turismo ĉe la marbordo; tial pli ol la duono de la totalo de la laborforto laboras en la sektoroj de konstruado kaj servoj, ĉefe en gastigado.
La turisma disvolviĝo okazis el la dua duono de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, marsportoj kaj distrado kaj aliaj okupitecoj.[2]
Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[16]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.