From Wikipedia, the free encyclopedia
La Orotava estas urbo kaj municipo sur la kanaria insulo Tenerifo en la hispana provinco Santa Cruz de Tenerife.
La Orotava | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Provinco | provinco Santa Cruz de Tenerife | ||
Fondita | 1502–1506 | ||
Poŝtkodo | 38300 | ||
Retpaĝaro | www.villadelaorotava.org | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 41,171 (2 009) | ||
Loĝdenso | 198,6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | |||
Alto | 390 m | ||
Areo | 207,31 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Orotava [+] | |||
La etimologio de la nomo ne estas certa. Multaj historiistoj derivas ĝin de la guanĉa nomo de la regiono, Arautava aŭ Arautápala. Sed ĝi povus deveni ankaŭ de la nomo de tiea guanĉa reĝlando (mencejlando), Taoro.
La municipo La Orotava situas norde sur la insulo kaj ampleksas ties tutan centron kun la monto Teide. Laŭ alto super marnivelo ĝi etendiĝas de 0 m al 3.718 metroj. Per areo de pli ol 200 km² ĝi estas la plej granda municipo sur la insulo, eĉ post kiam Puerto de la Cruz sendependiĝis de ĝi en 1772. Ekde tiu tempo ĝi havas nur tute mallarĝan marbordon, oriente de Puerto de la Cruz.
Granda parto de la Nacia Parko de Teide apartenas al la municipo.
Administra sidejo kaj loĝcentro de la municipo estas la samnoma urbo, sed ekzistas aliaj signifaj loĝataj lokoj: Aguamansa, Barroso, Benijos, La Florida, La Perdoma, Pinoleris kaj San Antonio.
La urbo La Orotava situas super Puerto de la Cruz, en meza alto de 390 metroj. Ĝi havas kelkajn impresajn konstruaĵojn kaj monumentojn, ekzemple la preĝejon de nia sinjorino de la koncipiĝo (Iglesia de Nuestra Señora de la Concepción, nacia monumento), la "domon kun balkonoj", la ĝardenon Victoria kaj la "muelejan itineron", kiu memorigas pri la tradicia produktado de gofio (faruno el rostita greno).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.