Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tomsko (ruse Томск) estas urbo en Rusio, la ĉefurbo de Tomska provinco. La urbo situas en Okcidenta Siberio ĉe la rivero Tomj (Томь), 60 kilometrojn de ĝia enfluejo en riveron Obj (Обь), kaj sur bordoj de la rivero Uŝajka (Ушайка) (enfluaĵo de la rivero Tomj).
Tomsko | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 634000–634999 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 575 352 (2019) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 953 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 56° 29′ N, 84° 57′ O (mapo)56.48861111111184.952222222222 [+] | ||||
Alto | 80 m [+] | ||||
Areo | 294,6 km² (29 460 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+07:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Tomsk [+] | |||||
| |||||
En la jaro 1959 la urbo havis 249 mil loĝantojn.
En 2005 la urbo havis 512,6 mil loĝantojn kaj estis la 34-e plej granda urbo de Rusio.
Kodo de OKATO de la urbo (en la jaro 2005) estas 69401.
La urbo estis fondita en 1604.
Ĝi havas statuson de urbo ekde la jaro 1782.
La interurba telefona kodo estas 3822; la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en 2020).
Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 4 horoj (en la jaro 2005).
La urbo antaŭe havis la nomon "Tomskij ostrog" (ruse Томский острог, do Tomska fortikaĵo).
La klimato estas severa, kontinenta. Mezuma temperaturo estas −1,3 °C. La plej malalta temperaturo estis registrita en januaro 1969: −55 °C.
Tomska Ŝtata Universitato, fondita en 1878, estis la unua en Siberio. Ekde tiam en Tomsk aperis ankaŭ aliaj superaj lernejoj. En 2003 pli ol 83 mil tomskanoj (ĉirkaŭ kvinono de la urbanoj!) estis studentoj.
En Tomsk konserviĝis multaj specimenoj de ligna arkitekturo (en la strato Sovetskaja ekzemple[1]). Bedaŭrinde, la lignaj konstruaĵoj de jaro al jaro iĝas malpli multaj.
Tomsko havas bonan tradicion en volejbalo, basketbalo, ŝakoj. En la jaro 2005 la loka piedpilka teamo "Tomj" (Томь) eniris la superan ligon de la rusia ĉampionato.
La nun funkcianta Tomska Esperanto-Klubo estis fondita en Tomsk la 19an de majo 1979. La unua prezidanto estis Aleksandro Shlafer. La nuna prezidanto, Aleksej Birjulin, estas unu el la 19 fondintoj de la klubo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.