La 30-a de majo estas la 150-a tago de la jaro (la 151-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 215 tagoj restas.
Je la 30-a de majo okazis, interalie:
- 70: Unua Juda-Romia Milito: dum sieĝo de Jerusalemo romia armeo trarompis la duan el tri defendomuregoj
- 526: Tertremo detruis antikvajn urbojn Diassarites kaj Lychnidos - troviĝantaj en la nuna urbo Ohrid en Makedonio
- 839 Post morto de la reĝo de Akvitanio Pepino lian reĝlandon disdividis inter si Lotar kaj Karlo la 2-a
- 1213: Venko de angla ŝiparo kontraŭ la franca en marbatalo ĉe la haveno Damme
- 1232: Antonio de Padovo estis sanktigita de papo Gregorio la 9-a, kio okazis jam preskaŭ unu jaron post la morto
- 1381: Anglio: Angla kamparana ribelo komencita post la nigra morto, fare de John Wyclif
- 1416: Koncilio de Konstanco: ĉeĥa filozofo Jeroným Pražský estis ŝtiparumita en Konstanco
- 1431: Centjara milito: Johana de Arko estis ŝtiparumita en Rueno post kondamno pro herezo, fare de tribunalo gvidata de Pierre Cauchon, episkopo de Beauvais
- 1434: Ĉeĥaj husanoj malvenkis en la batalo ĉe Lipany - pereis gvidanto de taboritoj Prokop Holý
- 1498: Kristoforo Kolumbo komencis la trian ekspedicion al la Nova Mondo
- 1505: Dum kunveno de Sejmo de la Pola Respubliko oni en Radom voĉdonis konstitucion Nihil novi, validan por la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio - apliko de la nobela demokratio limiganta regopovon de la monarko
- 1539: En ĉirkaŭaĵoj de la nuna urbo Tallahassee en Florido albordiĝis hispana ekspedicio de pli ol 600 personoj sur 10 ŝipoj, komandata de Hernando de Soto
- 1574: Henriko la 3-a iĝis reĝo de Francio
- 1635: Johano Georgo la 1-a, elektisto de Saksio, lasta defendejo de germanaj protestantoj, subskribis kun Ferdinando la 2-a pactraktaton en Prago, finante ilian konflikton en la Tridekjara milito
- 1784: En Parizo oni subskribis pactraktaton finantan la 4-an anglan-nederlandan militon
- 1799: Nacia teatrejo Franca Komedio en Parizo ekrajtis denove agi post pli ol kvin jaroj da malpermesado de spektakloj flanke de la Komitato por publika savado
- 1805: Rusia imperio: urbo Novoĉerkassk estis fondita
- 1814: Post abdiko de Napoleono oni subskribis unuan pactraktaton de Parizo - laŭ ĝi Francio revenis al landlimoj el 1792
- 1832: Kanado: malfermo de la Kanalo Rideau, kiu kunligis la urbojn Otavo kaj Kingston en la provinco Ontario
- 1833: Pollando: anonco de nova konstitucio por la Respubliko Krakovo
- 1876: Murad la 5-a iĝis sultano
- 1876: Imperiestro Aleksandro la 2-a eldonis dekreton malpermesantan uzi la ukrainan lingvon kaj la nomon Ukrainio
- 1896: En Moskvo dum kronaj solenaĵoj de la lasta caro de Rusio Nikolao la 2-a okazis amaspaniko sur Ĥodinka kampo
- 1911: Usono: ĉiujara aŭtomobila kurkonkurenco Indianapolis 500 komenciĝis distance de 500 mejloj sur Indianapolis Motor Speedway en Indianao
- 1913: Londono: subskribo de pactraktato finanta la Unuan Balkanan Militon
- Unua mondmilito
- 1919: Hungario: unua kontraŭregistaro de Szeged formiĝas sub la gvidado de grafo Gyula Károlyi
- 1922: Vaŝingtono: inaŭguro de la Monumento de Lincoln
- 1923: Dua Pola Respubliko: marŝalo de Pollando Józef Piłsudski ekproponis demision kiel stabestro de Pola Soldataro
- 1932: Regna Kanceliero de Vajmara Respubliko Heinrich Brüning demisiis
- 1935: Tertremo detruis la urbon Kveta en okcidenta Pakistano mortigante pli ol 50 mil personojn
- Dua mondmilito
- 1940: Orienta Fronto: britaj ekspediciaj fortoj kaj resto de franca 1-a Armeo finis retiriĝon al Dunkirko-ekstremaĵo sur la linio: Mardyck-Bergues-Nieuwpoort; 1-a Divizio de Grenadistoj ekmarŝis al Maginot-linio (defenda liniparto de Sarlando)
- 1941: Kreto estis konkerita de Tria Regno; Iraka Fronto: britaj trupoj atakantaj de Habbaniya venis al ĉirkaŭaĵoj de Bagdado; Raŝid Ali al-Gajlani transpaŝis iranan landlimon - batalfino: irakaj perdoj 7 750 personoj, en tio 550 mortigitaj
- 1942: Adolf Hitler ordonis enkorpigi Luksemburgon al Tria Regno; Pacifiko: el japanaj havenoj fornavigis militŝiparo destinita al atako kontraŭ Aleutoj; germanoj forveturigis de Varsovio ĝis koncentrejo Ravensbrück 251 virinojn; Orienta Fronto: Ŝtata Defend-Komitato decidis krei ĉe la Ruĝa Armeo Centran Stabon de Partizana Movado; Granda teroro: gvidanto de NKVD Lavrentij Berija eldonis cirkuleron por tuj aresti familiojn de la "perfiduloj de la patrio", t.e. iliajn gepatrojn, gefratojn kaj infanojn, kiuj ankaŭ devus esti ekzilitaj en malproksimajn lokojn de Sovetunio por 3-5 jaroj; unua strategia amasa aeratako de Royal Air Force al Kolonjo - en la nokta atako partoprenis 1047 bombaviadiloj, 868 atakaviadiloj trovis la celon ĵetante 1 459 tunoj da bomboj, rezulte 474 mortigitaj, 5 000 vunditaj kaj kontuzitaj, 3330 konstruaĵoj detruitaj, 9 510 forte damaĝitaj, RAF perdis 40 bombaviadilojn (12 frakasiĝis dum teralteriĝo) kaj estis 45 damaĝitaj
- 1943: Laŭ ordonoj de generalo Stefan Rowecki kaj Centra Gvidantaro de Popola Movado komenciĝis unuigado de Kamparanaj Batalionoj kun Pola Enlanda Armeo; Norda Pacifiko: fino de organizita rezisto de japana garnizono sur la insulo Attu - al mallibero iris 28 militkaptitoj; Ĉinio: Ĉiang Kai-ŝek post morto de Lin Sen ankaŭ iĝis prezidento de Tajvano
- 1944: Pola Rezistomovado: 7-a brigado de Pola Enlanda Armeo detruis batal-bunkrojn kaj protekto-kazernojn de fervoja ponto sur la itinero Vilno-Jaszuny; en Bufalo fondiĝis Kongreso de Usona Pola Diasporo
- 1945: Postmilito: en Rumanio komenciĝis proceso de 14 faŝistaj ĵurnalistoj; Mortomarŝo de Brno komencita - forpelo de la sudetgermana loĝantaro el Moravio (nokte de la 30-a/31-a de majo)
- 1948: Komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio: elektoj al la Nacia Asembleo de Ĉeĥoslovakio kun sola kandidato de la Nacia Fronto, unua post la puĉo de februaro 1948 — la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio transprenis plenan regopovon
- 1949: En la Zono de postmilita Germanio okupita de Sovetunio nacia kongreso akceptis novan konstitucion
- 1950: Stalinismo: en Vilno estis eksplodigita la Monumento de Tri Krucoj, starigita en 1916 laŭ projekto de la pola arkitekto kaj skulptisto Antoni Wiwulski
- 1953: Leĝo pri Monreformo en Ĉeĥoslovakio estis aprobita
- 1958: Testoflugo de la jetmotora pasaĝeraviadilo Douglas DC-8
- 1960: Pola Popola Respubliko: defendo de Katolika Domo en Zielona Góra — plurjaraj reprezalioj post duontaga manifestacio kun 5 mil partoprenantoj, batitaj de milico
- 1961: Diktatoro de Domingo Rafael Trujillo pereis sekve de atenco
- 1962: La 7-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Santiago de Chile
- 1963: Budhana krizo: protesto kontraŭ diskriminacio okazis ekster nacia asembleo de Sud-Vjetnamio - unua malfermita manifestacio kontraŭ por-katolika prezidento Ngô Đình Diệm
- 1967: Biafro deklaris sendependecon - post preskaŭ 3-jara interna milito la teritorio revenis al Niĝerio
- 1968: Stalinismo: Monaĥopreĝejo Sankta Paŭlo en Lepsiko estis eksplodigita de la regopovoj de Germana Demokratia Respubliko
- 1968: Majo de 1968: prezidento Charles de Gaulle reveninte de Baden-Baden malfondis francan parlamenton, Georges Pompidou, lia ĉefministro eksiĝis
- 1969: Danio iĝis unua lando en la mondo, kiu publikigas pornografion - malpermeso de maldecaj bildoj en la dana punkodo finiĝis
- 1970: La 9-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Meksiko
- 1972: Tel-Avivo: teroristoj de la Japana Ruĝa Armeo okazigis masakron en la Internacia Flughaveno Ben Gurion — pereis 26 personoj, 78 vundiĝis (la unua el serio de dekkelkaj atencoj eksterlande)
- 1975: Parizo: Eŭropa Kosma Agentejo fondiĝis
- 1980: Post manifestacio antaŭ Operejo de Zuriko en Svislando ekribelis Zurika Junulara Movado
- 1989: Pekino: dum la Protestoj sur placo Tian An Men studentoj starigis la statuon Diino de demokratio
- 1992: ARTE, franca-germana kultura televidkanalo, komencis dissendi
- 1993: Regiono Plzeň: ĉeĥa komercisto Štefan Janda estis pafmortigita en la malliberejo Bory kaj liaj korpogardistoj grave vunditaj - pagata mortigisto Jiří Kajínek kondamnita pro la murdo
- 1994: Kroatio: kroata kunao anstataŭis dinaron
- 1994: Televida programo de la rusia ĵurnalisto Vladislav Listjev aperis unuafoje
- 1996: Ĉeĥio: Diocezo de Ostrava-Opava estis fondita per buleo de Johano Paŭlo la 2-a
- 1999: Belorusio: 53 personoj pereis kaj pli ol 250 vundiĝis dum paniko en metroa stacio en Minsk
- 1999: Inaŭguro de la Batal-Monumento pri Monte Cassino en Varsovio, farita de skulptisto Gustaw Zemła kaj arkitekto Wojciech Zabłocki
- 2001: Unua konkurs-finalo de la Majstro de Pollingva Parolo gajnita de Gustaw Holoubek kaj Barbara Wachowicz
- 2003: Premiero de la usona animacia filmo Trovante Nemon
- 2005: En Munkeno ekfunkciis futbala stadiono Allianz Arena
- 2007: Malkovro de la eksoplanedo - XO-3b
- 2008: Dublino: dum konferenco 111 ŝtatoj apogis malpermeson uzi grapolbombojn - kune kun transdono kaj depono de grapolbomboj
- 2010: Dum balotado en Kolumbio trapasis por plua voĉdonado Juan Manuel Santos kaj Antanas Mockus
- 2012: Estinta prezidento de Liberio Charles Taylor estis kondamnita al 50 jaroj de mallibero fare de Speciala Juĝejo por Sieraleono en Hago pro militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homeco dum la enlanda milito
- 2012: Internacia Unio de Teoria kaj Aplika Kemio agnoskis oficialajn nomojn de du novaj kemiaj elementoj: flerovio kaj livermorio
- 2013: Niĝerio enkondukis leĝon pri malpermeso de samseksaj edzeco kaj edzineco
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2023: En Pollando ekvalidis leĝo pri enketado de rusiaj influoj dum la lastaj 16 jaroj kaj malrusigo de la lando; matena atako de 32 neidentigitaj senpilotaj aviadiloj kontraŭ loĝejoj de civiluloj en Moskvo kaj ties antaŭurboj
- 1220: Aleksandro Nevskij, rusa grandprinco, militisto, nacia heroo, sanktulo de la Rusa Ortodoksa Eklezio (m. 1267)
- 1423: Georg von Peuerbach, aŭstra matematikisto, astronomo kaj filologo (m. 1461)
- 1719: Gelasius Dobner, ĉeĥa historiisto, pianisto kaj eldonisto (m. 1790)
- 1786: András Fáy, hungara verkisto kaj politikisto, ano de Hungara Scienca Akademio (m. 1864)
- 1789: Peter Karl Thurwieser, aŭstra pastro, geodeziisto kaj orientalisto
- 1792: Karlo Bernardo (Saksio-Vajmaro-Eisenach), germana nobelo kaj verkisto kaj oficiro
- 1813: Mihály Szentiváni, hungara poeto, verkisto (m. 1842)
- 1814: Miĥail Bakunin, rusa revoluciulo kaj anarkiisto (m. 1876)
- 1814: Eugène Charles Catalan, belga matematikisto, konata de katalanaj solidoj, katalana nombro aŭ konjekto pri entjeroj (m. 1894)
- 1821: Jan Larisch-Mönnich, ĉeĥa nobelo, ĉambelano (m. 1884)
- 1831: Martha von Sabinin, rusa komponistino, pianistino kaj monaĥino (m. 1892)
- 1836: Jean-Baptiste Clément, franca voĉisto, socialista aganto, membro de Pariza Komunumo (n. 1903)
- 1839: Ellen Franz, germana aktorino kaj pianistino (m. 1923)
- 1840: Miklós Nagy, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (m. 1907)
- 1845: Amadeo la 1-a, reĝo de Hispanio el Savoja dinastio (m. 1890)
- 1846: Peter Carl Fabergé, rusia oraĵisto kaj juvelisto (m. 1920)
- 1871: William Ebenezer Thomson, brita samideano, patro de esperantisto Avoto (m. 1958)
- 1874: Ernest Duchesne, franca kuracisto kaj militisto, farmakologo (m. 1912)
- 1875: Géza Entz, hungara biologo kaj zoologo, direktoro de la Bestarejo de Hungara Nacia Muzeo (m. 1943)
- 1878: Raymond Smith Dugan, usona astronomo, malkovrinto de 16 asteroidoj, interalie Davida (m. 1940)
- 1887: Alexander Archipenko, ukraina skulptisto ekspozicianta en Pariza Salono de Sendependuloj kaj kreanta en Usono (m. 1964)
- 1893: Adolf Halbedl, aŭstra-germana advokato, prezidanto de Aŭstria Katolika Ligo Esperantista, tradukisto de la Respondoj al kontraŭreligiaj paroloj (m. nekonata)
- 1896: Howard Hawks, usona verkisto, reĝisoro, filmproduktoro (m. 1977)
- 1897: László Bárdos, rumania hungara ĵurnalisto (m. 1960)
- 1906: Bruno Gröning, germana sanigisto-mistikulo (m. 1959)
- 1907: Alex Leon, rumania hungara pentristo kaj artisto (m. 1944)
- 1907: Germaine Tillion, franca etnologino kaj franca rezistantino (m. 2008)
- 1908: Hannes Alfvén, sveda Nobelpremiita fizikisto esplorinta magnetofluidodinamikon (m. 1995)
- 1909: Benny Goodman, usona ĵaza klarnetisto, komponisto, kaj bandestro (m. 1986)
- 1910: Magdolna Kispál, hungara finn-ugra lingvistino (m. 1984)
- 1910: Inge Meysel, germana aktorino (m. 2004)
- 1919: René Barrientos, prezidento de Bolivio (m. 1969)
- 1926: Albert Szilágyi, hungara reĝisoro (m. 2018)
- 1928: Agnès Varda, franca reĝisorino kaj fotistino, reprezentantino de Franca Nova Ondo (m. 2019)
- 1930: István Bertalan, rumania hungara arkitekto, pentristo, skulptisto
- 1931: Vizma Belševica, latva verkistino (m. 2005)
- 1932: Ivor Richard, kimra politikisto, membro de la Eŭropa Komisiono (m. 2018)
- 1941: Detlev Blanke, germana interlingvisto kaj esperantologo, okupiĝanta pri terminologio, redaktoro de "Der esperantist", honora prezidanto de Gesellschaft für Interlinguistik, honora membro de UEA (m. 2016)
- 1950: Krzysztof Cugowski, pola rok-muzika kantisto, senatano
- 1951: Fernando Lugo, prezidento de Paragvajo
- 1951: József Nagy E., rumania hungara inĝeniero, fakverkisto, docento, kuntradukinto kaj kunredaktoro de Rumana Antologio
- 1952: Dénes Kuti, rumania hungara pentristo
- 1956: Katerina Sakellaropoulou, prezidentino de Grekio 2020-
- 1956: David Sassoli, itala ĵurnalisto kaj politikisto, Prezidanto de la Eŭropa Parlamento 2019-2022 (m. 2022)
- 1968: Zacarias Moussaoui, franca-maroka komplotanto en la atencoj de la 11-a de septembro 2001
- 1986: Pasha Parfeny, moldava kantisto kaj komponisto
- 727: Huberto de Lieĝo, franca episkopo, misiisto, apostolo de Ardenoj, sanktulo (n. 655)
- 1252: Ferdinando la 3-a, reĝo de Kastilio kaj Leono (n. 1199)
- 1416: Jeroným Pražský, ĉeĥa teologo kaj reformisto (n. 1365)
- 1431: Johana de Arko, viziulino, sanktulino kaj heroino de Francio (n. 1412)
- 1434: Prokop Holý, husana revoluciulo, sacerdoto, politikisto kaj vojevodo (n. ĉirkaŭ 1380)
- 1458: Johano Diego, azteka viziulo de la Nia Damo de Gvadalupo, meksika indiĝeno, unua indiana sanktulo (n. ĉirkaŭ 1474)
- 1574: Karlo la 9-a, reĝo de Francio, filo de Henriko la 2-a (Francio) kaj Katerino de Mediĉo, dum kies regado okazis la masakro de la Sankta Bartolomeo (n. 1550)
- 1593: Christopher Marlowe, angla dramisto, tradukisto de Ovidio kaj Lukano (n. 1593)
- 1594: Bálint Balassi, hungara poeto de renesanco, pioniro de la hungarlingva liriko (n. 1554)
- 1640: Petro Paŭlo Rubens, flandra pentristo kaj diplomato (n. 1577)
- 1695: Pierre Mignard, franca pentristo, reprezentanto de akademismo (n. 1612)
- 1744: Alexander Pope, angla poeto de novklasikismo, tradukisto (n. 1688)
- 1756: Gottfried Heinrich Krohne, germana arĥitekto, reprezentanto de baroko (n. 1703)
- 1770: François Boucher, franca pentristo, reprezentanto de rokoko (n. 1703)
- 1778: Voltaire, franca verkisto, dramaturgo, historiisto kaj filozofo, reprezentanto de klerismo (n. 1694)
- 1868: Michał Marcin Mioduszewski, pola pastro, komponisto, kolektanto de religiaj kantoj, lekciisto de teologio en la Jagelona Universitato (n. 1787)
- 1876: Josef Kriehuber, aŭstra litografo kaj pentristo (n. 1800)
- 1907: Ottomar Anschütz, germana inventisto kaj fotisto (n. 1846)
- 1912: Wilbur Wright, usona pioniro de aviado (n. 1867)
- 1918: Georgij Pleĥanov, rusia marksisma teoriisto (n. 1856)
- 1925: Arthur Moeller van den Bruck, germana kulturhistoriisto (n. 1876)
- 1927: Władysław Szczepański, pola jezuito, bibliisto, palestinologo, arkeologo, tradukisto, profesoro de Pontifika Gregoria Universitato (n. 1877)
- 1928: Pál Bodor, hungara plantkulturisto (n. 1873)
- 1934: Tōgō Heihachirō, japana admiralo de Japana Imperia Armeo (n. 1848)
- 1946: Louis Slotin, kanada kemiisto kaj fizikisto, partoprenanto de la Projekto Manhattan (n. 1910)
- 1953: Károly Kiss, rumania hungara pentristo (n. 1883)
- 1960: Boris Pasternak, rusia, sovetia Nobelpremiita verkisto, tradukisto, kies verkojn esperantigis Kris Long (n. 1890)
- 1961: Rafael Trujillo, prezidento de Domingo, murdita (n. 1891)
- 1964: Leó Szilárd, usona fizikisto (n. 1898)
- 1965: Louis Hjelmslev, dana lingvisto, semiotikisto, profesoro de la Universitato de Kopenhago (n. 1899)
- 1969: Marcell Benedek, hungara verkisto kaj tradukisto (n. 1885)
- 1971: Marcel Dupré, franca komponisto, pianisto, orgenisto (n. 1886)
- 1977: Paul Desmond, usona saksofonisto, komponisto kaj ĵazmuzikisto (n. 1924)
- 1992: Karl Carstens, prezidento de Germanio (n. 1914)
- 1993: Sun Ra, usona pianisto, ĵazkomponisto, poeto kaj filozofo (n. 1914)
- 1994: Juan Carlos Onetti, urugvaja verkisto, laŭreato de la Premio Cervantes (n. 1909)
- 1996: Walter Francini, brazila ĵurnalisto, tradukisto kaj esperantlingva aktivulo de Legio de Bona Volo, fakdelegito pri edukado kaj homaranismo, aŭtoro de Esperanto sen antaŭjuĝoj (n. 1926)
- 2000: Tex Beneke, usona ĵaz-saksofonisto (n. 1914)
- 2009: Sylla Chaves, brazila UN-oficisto kaj pedagogo, Esperanto-verkisto kaj vortaristo, aŭtoro de lernolibroj kaj de Originala Esperanta Bildvortaro, membro de la Akademio de Esperanto kaj honora membro de UEA, enestanta en diversaj Esperanto-antologioj (n. 1929)
- 2009: Waldemar Matuška, ĉeĥa kantisto kaj aktoro, kies kantoj estis malpermesitaj (n. 1932)
- 2014: Henadz Buraŭkin, belorusa poeto kaj ŝtata aganto (n. 1936)
- 2022: Boris Pahor, slovena verkisto (n. 1913)
La 30-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):