Alexander William Thomson (toms‘n) (pseŭdonimo Avoto; naskiĝis la 15-an de marto 1896 en Hammersmith apud Londono mortis en 1982) estis brita esperantisto, honora membro de la UEA kaj taksa komizo en fabrikejo de elektraj kabloj.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Alexander William Thomson
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1896 (1896-03-15)
en Hammersmith
Morto 30-an de novembro 1981 (1981-11-30) (85-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1927) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Fermi

Li estis esperantisto de 1911. Thomson estis fondinto de grupo en Bexleyheath (instruis al skoltoj kaj al belgaj rifuĝintoj), 1914, fondinto kaj prezidanto de Skolta Esperantista Ligo en 1918, kaj fondinto de Psiĥa Esperanto-Ligo en 1934. Li predikis ĉirkaŭ 12-foje ĉe Esperanto-diservo en Londono.

Thumb
Gutaro, 1979.

Post la Dua Mondmilito li aparte engaĝiĝis pri geografio, antropologio kaj etnografio; en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj li estis unu el la estraranoj de Internacia Geografia Asocio, kolektiĝinta ĉirkaŭ la esperantista ĵurnalisto kaj mondvojaĝanto Tibor Sekelj.

Sub la pseudonimo Avoto Thomson verkis diversajn artikolojn kaj versojn en Esperantaj gazetoj. En Brita Esperantisto li prizorgis rubrikon pri lingvaj kaj gramatikaj temoj.

Verkoj

  • 1918: „Rimvortaro Esperantista“, 1918.
  • 1959: Memuaro pri geografiaj nomoj.
  • 1979: Gutaro (poemaro)

Fontoj

  • 1984: William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
  • 1934: Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 540.

Eksteraj ligiloj

  • Biografieto kun foto ĉe "Originalaj aŭtoroj de Esperanto".


Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.