La 26-a de septembro estas la 269-a tago de la jaro (la 270-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 96 tagoj restas.
Je la 26-a de septembro okazis, interalie:
- -46: Julio Cezaro dediĉis templon al sia mita praulo Venuso, kion li promesis dum la Batalo de Farsalio
- 715: Dum franka enlanda milito Neŭstrio venkis Aŭstrazion
- 1087: Lanfranc kronis Vilhelmon la 2-a kiel reĝon de Anglio
- 1143: Celesteno la 2-a iĝis papo
- 1371: Otomana Imperio venkis koalicion de Balkanaj kristanoj el Bulgario, Serbio, Hungario, Bosnio kaj Valaĥio en batalo de la rivero Marica, apud Adrianopolo - rezulte Makedonio estis aneksita de turkoj
- 1575: Ĉeĥa nobelulo Vilém z Rožmberka ricevis bienon de Maksimiliano la 2-a en heredan posedon
- 1580: Angla galiono Golden Hind ĉirkaŭnavigis la Teron - flaga ŝipo de Francis Drake alveninta al Plymouth
- 1629: En Altmark (proksime al Sztum) Pollando subskribis sesjaran armisticon kun Svedio - la 4-jara milito detruis Pomerion kaj Kujavion
- 1655: Rusoj kaj kozakoj atakis kaj bruligis Pinsk murdinte ties loĝantojn, polojn kaj belorusojn
- 1679: Traktato de Lund finanta Skanian Militon inter Danio-Norvegio kaj Svedio
- 1679: Pollando: incendio detruis domon kaj observatorion de Johannes Hevelius en Gdańsk
- 1687: Eksplodo de municio detruis Partenonon en Ateno - sieĝata otomana armeo estis artilerie pripafata de armitaj fortoj de Venecia respubliko, gvidataj de Francesco Morosini
- 1777: Britaj trupoj ekokupas Filadelfion
- 1789: Thomas Jefferson estis nomumita unua usona ministro pri eksteraj rilatoj
- 1815: Rusia imperio, Austrio kaj Reĝlando Prusio formis la Sanktan Aliancon, kies celo estis realigo de la postuloj de la Viena kongreso kaj kontraŭbatalo de demokratiaj kaj naciaj movadoj en Eŭropo
- 1832: Svedoj inaŭguris funkciadon de la Göta-kanalo
- 1860: Flago de Ekvadoro oficialiĝis
- 1875: Billy the Kid estis unuafoje arestita pro ŝtelo de vestaĵoj ĉe lavotaĵisto, komencante sian vivon kiel fifama amerika eksterleĝulo kaj bandito
- 1878: Solena inaŭguro de Granda Sinagogo en Varsovio — eksplodigita laŭ persona ordono de Jürgen Stroop, likvidanta Varsovian geton
- 1889: 1-a Konferenco Ĝenerala pri Pezoj kaj Mezuroj difinis metron kaj kilogramon
- 1893: Usono: en Ĉikago membroj de slovakaj elmigrantaj organizaĵoj fondis unuan slovakan eksterlandan fondaĵon Matica slovenská, kies prezidanto estis elektita Štefan Furdek
- 1905: Artikolo de Albert Einstein pri elektrodinamiko de moviĝantaj korpoj aperis kiel baza teksto por speciala teorio de relativeco
- 1907: Nov-Zelando akiras sian sendependecon fariĝante dominio
- 1908: Apud Bezdany (subdistrikto de Vilnius) Józef Piłsudski kun batalgrupo de la Pola Partio Socialista sukcese atakis kaj rabis rusian poŝtan trajnon, transportintan 200 mil rublojn de Kongresa Pollando al Sankt-Peterburgo — t.n. eksproprietiga ago farit de tri estontaj ĉefministroj
- 1911: Bad Nauheim: Internacia Kongreso pri Akvo-kuracado unuan fojon difinis mineralakvon
- Unua Mondmilito
- 1919: Trupoj de Nestor Maĥno transiris fronton de Blanka Armeo kaj sturmis direkte al Berdjansko kaj Taganrogo
- Soveta-Pola Milito:
- 1921: Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko alvokis helpi al malsatanta historia regiono konsistanta el Ĉevolga Altaĵo kune kun parto de Volgio
- 1921: Edvard Beneš iĝis ĉefministro de Ĉeĥoslovakio
- 1923: Kanceliero de Vajmara Respubliko Gustav Stresemann decidis pri plua liverado de karbo al Francio, kadre de milita reparacio
- 1936: Sovetia komunista funkciulo Nikolaj Jeĵov iĝis gvidanto de NKVD — respondeca pri amasa teroro ekde la genocida NKVD-ordono n-ro 00485 kontraŭ poloj en Sovetunio (kune kun murdado de pluraj esperantistoj)
- Dua Mondmilito
- 1939: 10-a tago de la soveta invado en Pollandon (kompletigaj tag-eventoj): Ruĝa Armeo okupis Zamość, Chełm, Rawa Ruska kaj Sambor (ambaŭ en la nuna Lviva provinco); Varsovio: komenciĝis kvartaga kunsido de germana-soveta landlima komisiono; en Lvovo kolektiĝis, elektita kvar tagojn pli frue, Popola Asembleo de Okcidenta Ukrainio, kiu dum longaj aplaŭdadoj kaj vivuoj konsistigis honoran prezidiumon de kamaradoj: Stalin, Vjaĉeslav Molotov, Lazar Kaganoviĉ, Andrej Ĵdanov, Nikita Ĥruŝĉov, Lavrentij Berija kaj aliaj;
- 26-a tago de la germana-pola milito (pli da eventoj): en arbaro apud Górecko Kościelne (proksime al Biłgoraj) polaj generaloj subskribis kapitulacon de la Armeo Modlin; lasta radia alparolo de la prezidanto de Varsovio Stefan Starzyński — poloj perdis 2 fortikaĵojn en Mokotów; en Murańce (nun Lviva provinco) okazis la lasta kavaleria kuratako dum la dua mondmilito - la 27-a Regimento de Kavalerianoj dufoje atakis germanan batalionon de infanterio, germanaj soldatoj poste retiriĝis de la vilaĝo, 20 kavalerianoj pereis; ekvalidis dekretoj de Hitler pri anstataŭigo de militista administrado per tiu civila - Hans Frank inter pluraj disponoj subskribis Proklamon de Ĝenerala Guberniestro pri fondo de Ĝenerala Gubernio por la okupataj polaj teritorioj kaj la Unuan disponon pri rekonstruo de Administrado por okupataj polaj teritorioj (ekvalidis la venontan tagon) laŭ kiu oficiala lingvo estas la germana, kaj la pola nur permesebla; registaro de Litovio fermis landlimon kun Pollando por persona trafiko; eksterleĝigo de la Franca Komunista Partio kun la riproĉo de kontraŭŝtata agado; en internigejo en Jolsva aperis unua revueto "Polo en Hungario" (entute ĉirkaŭ 100 numeroj aperis)
- 1940: Germana okupado de Pollando: en diocezo Włocławek Gestapo arestis 64 pastrojn; Pruszków: germanoj arestis membron de Sekreta Pola Armeo d-ron Zygmunt Śliwicki, malliberigitan en Pawiak, kie li estis kuracisto kaj povis labori konspire; Northold (Britio): reĝo Georgo la 6-a vizitis polajn pilotojn de la 303-a ĉasaviadila skadro, kiuj ricevis ordonon starti (komence pafalterigis 11 germanajn aviadilojn); Vilno: NKVD arestis Bohdan Podoski, vicmarŝalon de Pola Sejmo, malliberigitan en Moskvo kaj en 1941 en gulago apud Peĉora; en Hindoĉinio japanaj trupoj grundiĝis en Hajfongo
- 1941: En Andrychów germanoj establis geton por judoj; germanaj katolikaj klerikoj sendis al papo Pio la 12-a leteron pri malfacila situacio en Romkatolika Eklezio en Provinco Vartlando; Operaco Barbaroso: Ruĝa Armeo malvenkis en la batalo de Kievo - 600 000 soldatoj pereis, 5 armeoj, t.e. 43 divizioj ĉesis ekzisti; Orienta Fronto: ordono de Armea Grupo "Mezo" ataki Moskvon
- 1942: Germanaj ĝendarmoj, SS-anoj kaj ukrainaj policanoj pafmortigis en Komarowo (Volina provinco) dekkelkajn personojn; al Tria Regno alvenis transporto kun 717 polaj trudlaboristoj, kiuj dum 40-hora veturado ricevis neniun manĝon; gravaj bataloj en meza kaj suda kvartaloj de Stalingrado - en kelkaj direktoj germanoj atingis Volgon
- 1943: En varsovia kvartalo Wilanów okazis kontraŭgermana batal-venĝa agado pro tio, ke germanaj setliĝintoj kunlaboris kun la okupanto kontribuante al murdo de polaj soldatoj; Militkrimoj: unuoj de polico kaj Wehrmacht pafmortigis en Krakovo 21 polojn venĝe pro atako al suboficiro, kaj en Tarnów 20 personojn; Ruĝa Armeo rekonkeris Smolensk, liberigis Chocimsk (Mahilova regiono) kaj direkte al Homel - Zlinka
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): pro granda supereco de germanoj el kvartalo Mokotów evakuiĝis al Mezurbo unue vunditaj soldatoj, la ceteraj kaj poste 4 500 civiluloj: el situacia raporto de la kvartala komandanto: Serioza situacio. Intenco - sindefendi ĉiapreze, ĝis la lasta domo. Propraj perdoj ĉirkaŭ 25%, de la malamiko - ege grandaj (...) Manko de fajro de la soveta artilerio. Samtempe kun la atako generalo von dem Bach strebas helpe de intertraktantoj ligi personan kontakton kun la ĉefkomandanto de la Pola Enlanda Armeo. Li kredas, ke la germana armeo kune kun la pola batalos kontraŭ sovetoj; Militkrimo: germanoj pafmortigis 98 ribelantojn, elirantaj de kloako, interalie sanitariistinon Ewa Matuszewska, postmorte distingitan de Batal-Kruco kaj Virtuti Militari; Nederlando: pro malsukceso de la Operaco Market Garden polaj kaj britaj paraŝutistoj retiriĝis de la regiono Arnhem - pola Brigado komandata de generalo Stanisław Sosabowski perdis 342 soldatojn; Okupacio de baltaj ŝtatoj: trupoj de Leningrada Fronto finis "liberigon" de kontinenta Estonio - en germanaj manoj restis nur insuloj; Okcidenta Fronto: en Nederlando restoj de brita 1-a Aer-Alteriga Divizio kaj polaj subtaĉmentoj de Unua Aŭtonomeca Paraŝutista Brigado evakuiĝis al suda paro de la Malsupra Rejno - fino de la Operaco Market Garden; Ĉina Fronto: dutaga atako de la japana aviado al usona aerodromo en Ĉengduo komencita
- 1945: Hungara komponisto Béla Bartók kaj aŭstra romanverkisto, dramisto kaj poeto Richard Beer-Hofmann mortis kiel elmigrantoj en Novjorko
- 1946: Dua soveta okupado de Pollando: en Pola Popola Respubliko provizora registaro nuligis polan civitanecon aparte al generalo Władysław Anders, kaj al 75 oficiroj de la Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento
- 1950: Hungario: en Scienca Universitato Loránd Eötvös estis fondita fakultato de marksismo-leninismo
- 1950: NATO akceptis Okcidentan Germanion kiel sian anon
- 1950: Korea milito: taĉmentoj de UN rekonkeris Seulon
- 1951: Bundestag voĉdonis pagi postmilitajn reparaciojn al judoj
- 1960: Fidel Castro ekparolis plej longe en la historio de Unuiĝintaj Nacioj (4 horoj kaj 29 minutoj)
- 1960: John Fitzgerald Kennedy kaj Richard Nixon partoprenis en la unua televida prezidenta debato en Usono
- 1962: Proklamo de Jemena Araba Respubliko
- 1968: En Federacia Respubliko Germanio estis fondita la Germana Komunista Partio
- 1968: Doktrino de Breĵnev pri limigo de suvereneco de la ŝtatoj de Varsovia Traktato estis publikigita - kondamnita de Albanio, Ĉinio, Jugoslavio kaj ŝtatoj de Okcidenta Eŭropo
- 1969: Albumo Abbey Vojo de The Beatles aperis
- 1971: Grupo de hipioj-domokupantoj okupis postlasitan kazernon en kvartalo de Kopenhago anoncante fondon de Christiania
- 1976: Mumio de la faraono Ramseso la 2-a estis venigita al Parizo por konservado
- 1977: En Nuklea centralo de Ĉernobilo ekfunkciis nuklea reakciujo n-ro 1
- 1981: Unua flugo de la usona pasaĝeraviadilo Boeing 767
- 1983: Malvarma milito: sovetia kolonelo Stanislav Petrov eventuale preventis tutmondan nuklean militon (Tria mondmilito)
- 1985: Pollando: en Toruń oni arestis grupon de astronomoj, kiuj eksterleĝe disaŭdigis televidan programon de Solidareco
- 1986: En Afganio muĝahidoj paffaligis du unuajn sovetiajn batalhelikopterojn per usonaj raketoj Stinger
- 1988: Kanada atleto Ben Johnson malgajnis sian olimpikan medalon, nuligitan pro dopado, favore al usona kurtdistanca kuristo Carl Lewis
- 1989: Lastaj vjetnamaj soldatoj post 12 jaroj forlasis la teritorion de Kamboĝo
- 1991: Biosfero 2 - ok personoj en la dezerto de Arizono komencis eksperimenton en fermita ekologia sistemo
- 1991: Pola Sejmo ricevis raporton de la Komisiono de Jan Rokita pri krima agado dum la milita stato en Pollando de la Ministerio pri Internaj Aferoj en Pola Popola Respubliko — el 122 neklarigitaj kazoj de la mortoj de opoziciuloj 88 estis senpere ligitaj kun agado de komunistaj funkciuloj
- 1995: Ukrainio estis akceptita al Konsilio de Eŭropo
- 1995: 7-foja ĉefministro de Italio Giulio Andreotti ektroviĝis en juĝejo en Palermo kun riproĉo de kunlaboro kun mafio
- 1997: Italio: du sinsekvaj tertremoj damaĝis regionojn Umbrio kaj Markio, kun disfalo de la Baziliko Sankta Francisko el Asizo
- 2001: Eŭropa Jaro de Lingvoj proklamita de Eŭropa Unio kaj Konsilio de Eŭropo
- 2001: Pollingva Vikipedio ekfunkciis — oni multnombre esperantigas ties artikolojn
- 2002: Le Joola, senegala pramo apartenanta al la registaro, renversiĝis apud Gambio - 1863 personoj pereis
- 2002: Batalo ĉe Galaŝko komenciĝis: militistoj atakis ĉeĉenajn teroristojn, kiuj subestre de Ruslan Gelajev venis el Kartvelio: pereis 21 militistoj kaj 70 ĝis 110 teroristoj
- 2003: Fermo de Nupedia, antaŭulo de Vikipedio
- 2005: IRA en Irlando komencis malarmiliĝi
- Ĉefministroj de Japanio
- 2009: Papo Benedikto la 16-a alvenis al Ĉeĥio
- 2011: Aleksandr Ankvab ĵuris kiel prezidento de Abĥazio
- 2014: En Guerrero okazis homforkapto de 43 studentoj vojaĝantaj al Meksik-urbo por memorigi la masakron de Tlatelolco
- 2016: En Havano oni subskribis interkonsenton pri fino de la interna milito en Kolombio (1964–2016)
- 2019: Indonezio: en tertremo sur la insulo Seram de la insularo Molukoj 41 personoj pereis kaj 1578 estis vunditaj
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 1181: Francisko el Asizo, itala mistikulo, fondinto de franciskanoj, sanktulo (m. 1226)
- 1617: Johann Christfried Sagittarius, germana teologo, akademiano (m. 1689)
- 1699: József Hermányi Dienes, hungara reformita pastro, verkisto (m. 1763)
- 1748: Johann Sebastian Bach, germana desegnisto kaj pentristo (m. 1778)
- 1754: Joseph Proust, franca kemiisto kaj apotekisto, malkovrinto de la leĝo de la difinitaj proporcioj (m. 1826)
- 1767: Wenzel Müller, aŭstra komponisto kaj teatra orkestrestro, adepto de Karl Ditters von Dittersdorf (m. 1835)
- 1774: Johnny Appleseed ("Johano Pomsemo") usona pioniro, plantinto de pomujoj (m. 1845)
- 1791: Théodore Géricault, franca pentristo kaj grafikisto de romantikismo (m. 1824)
- 1810: August von Fligely, aŭstra oficiro kaj kartografo (m. 1879)
- 1820: Ishwar Chandra Vidyasagar, bengala klerulo, edukisto, socio-reformanto kaj filantropo (m. 1891)
- 1842: Saxton Payson, usona operkantisto, Esperanto-verkisto kaj tradukisto, prezidanto de Esperanto-Asocio de Norda Ameriko, konata de la novelo Juneco kaj Amo kaj traduko de la romano Palaco de danĝero (m. 1932)
- 1848: Václav Kounic, ĉeĥa nobelo, juristo kaj politikisto (m. 1913)
- 1849: Ivan Pavlov, rusia, soveta fiziologo, Nobelpremiito pri medicino), esploristo de kondiĉa reflekso (m. 1936)
- 1864: Gyula Schönherr, hungara historiisto kaj arkivisto (m. 1908)
- 1869: Komitas Vardapet, armena komponisto kaj muzikologo (m. 1935)
- 1870: Kristiano la 10-a, reĝo de Danio kaj Islando (m. 1947)
- 1872: Ottokar Czernin, aŭstria diplomato, ministro pri eksteraj aferoj (m. 1932)
- 1877: Alfred Cortot, svisa pianisto kaj dirigento (m. 1962)
- 1881: János Kende, hungara verkisto kaj ĵurnalisto, kunfondinto de la revuo Transilvaniaj Hungaraj Fraŭlinoj (m. 1958)
- 1888: T. S. Eliot, usona-brita verkisto Nobelpremiita (m. 1965)
- 1889: Martin Heidegger, germana filozofo, adepto de nacia socialismo, spertulo pri ontologio, aŭtoro de la ĉefverko Ento kaj tempo (m. 1976)
- 1890: Ilona Tasnádi, hungara aktorino (m. 1971)
- 1890: László Sáska, hungara kuracisto, vojaĝisto, profesoro, amiko de Albert Schweitzer (m. 1978)
- 1891: Dezső Zágoni, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 1939)
- 1894: Theodor Kilian, ĉeĥa instruisto, membro de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato, kunkreanto de artprogramoj de Verda Stacio, tradukisto de teatraĵo La Blanka Malsano (m. 1978)
- 1895: Jürgen Stroop, germana oficiro, nacisocialista militkrimulo, likvidanto de la varsovia geto, aŭtoro de la Raporto de Stroop, ekzekutita (m. 1952)
- 1897: Paŭlo la 6-a, papo, aŭtoro de la encikliko Humanae Vitae, la unua menciinta esperanton en la vatikana gazeto "L'Osservatore Romano", beatigita (m. 1978)
- 1898: George Gershwin, usona komponisto de populara muziko kaj pianisto (m. 1937)
- 1900: Gertrud Luckner, brita-germana ekonomikistino kaj kontraŭnaziisma aktivulino (m. 1995)
- 1904: Miklós Bándy, hungara-franca verkisto, ĵurnalisto (m. 1971)
- 1914: Przemysław Zwoliński, pola slavisto okupiĝanta pri nomscienco kaj vortfarado en la pola, ukraina, rusa kaj bulgara lingvoj (m. 1981)
- 1919: Matilde Camus, hispana poetino el Kantabrio (m. 2012)
- 1925: Csaba Várhelyi, rumania hungara kemiisto (m. 2015)
- 1926: Annamária Albert, hungara operkantistino (m. 2016)
- 1930: Károly Király, hungara komunisto, kunfondinto de la Demokratia Unuiĝo de Hungaroj en Rumanio (m. 2021)
- 1932: Vladimir Vojnoviĉ, soveta, rusia verkisto kaj satiristo (m. 2018)
- 1932: Manmohan Singh, ĉefministro de Barato, ekonomikisto
- 1932: Zsolt Szilágyi, A., hungara juvelisto (m. 2010)
- 1937: Mária Szilágyi Józsa, rumania hungara lingvistino
- 1939: Sándor Pál-Antal, rumania hungara arkivisto, historiisto
- 1941: Vadim Glowna, germana aktoro, reĝisoro, scenaristo kaj filmproduktisto (m. 2012)
- 1944: Peter Turrini, aŭstra provoka verkisto de teatraĵoj, scenaroj, eseoj
- 1945: Gal Costa, brazila kantistino (m. 2022)
- 1947: Károly Vekov, rumania hungara historiisto, membro de Limes Kör, parlamentano
- 1948: Olivia Newton-John, aŭstralia kantisto kaj aktorino (m. 2022)
- 1949: Zoltán Adorjáni, hungara skulptisto kaj meblodizajnisto
- 1950: Attila Szász-Mihálykó, rumania hungara kulturorganizanto, instruisto (m. 2000)
- 1954: Václav Křístek, ĉeĥa filma reĝisoro, scenaristo kaj verkisto
- 1962: István Para, rumania hungara karikaturisto kaj amatora skulptisto
- 1965: Petro Poroŝenko, ukraina entreprenisto, miliardulo, prezidento de Ukrainio
- 1966: Helmuth Vavra, aŭstra kabaredisto
- 1981: Serena Williams, usona tenisistino, kungajnintino de Hopman-Pokalo
- 1981: Christina Milian, usona kantistino, kantaŭtoro kaj aktorino
- 1985: Matt Pokora, franca kantisto
- -46: Vercingetoriks, ĉefo de arvernoj (n. -82)
- 1290: Margareta, reĝino de Skotlando (n. 1283)
- 1327: Cecco d'Ascoli, itala enciklopediisto, kuracisto, alkemiisto, filozofo, poeto, liberpensulo kaj astrologo (n. 1257)
- 1345: Johano de Montfort, duko de Bretonio (n. ĉirkaŭ 1294)
- 1464: Benedetto Accolti la maljuna, itala humanisto, kanceliero, historiisto (n. 1415)
- 1564: Theodor Bibliander, svisa orientalisto, publicisto, eldonisto de la unua latina traduko de Korano (n. 1509)
- 1699: Simon Arnauld de Pomponne, franca diplomato kaj politikisto (n. 1618)
- 1709: János Bottyán, hungara generalo kaj mecenato (n. 1643)
- 1764: Benito Jerónimo Feijoo, hispana monaĥo, filozofo, politika pensisto, reprezentanto de katolika klerismo (n. 1676)
- 1800: Salavat Julajev, baŝkira poeto kaj nacia heroo verkanta en la baŝkira lingvo (n. 1754)
- 1810: Alajos Joakim Szekér, hungara monaĥo kaj verkisto (n. 1772)
- 1820: Daniel Boone, usona esploristo montrinta vojon tra Apalaĉaj Montoj (n. 1734)
- 1831: Franz Sales Kandler, aŭstria muziksciencisto (n. 1792)
- 1842: Richard Wellesley, irlanda kaj brita politikisto kaj kolonia administranto (n. 1760)
- 1866: Carl Jonas Love Almqvist, sveda verkisto, komponisto, instruisto kaj pastoro (n. 1793)
- 1867: James Ferguson, usona astronomo kaj inĝeniero (n. 1797)
- 1868: August Ferdinand Möbius, germana matematikisto, astronomo, konata de la rubando de Möbius (n. 1790)
- 1875: Róza Szöllősy, hungara dancistino (n. 1841)
- 1877: Hermann Günther Grassmann, germana lingvisto (sankritologo), matematikisto, disvolvinta tensorojn kaj vektoran kalkulon, tutfakulo (n. 1809)
- 1895: Lahiri Mahasaja, barata guruo kaj jogano, kies disĉiploj estis Sri Juktesvar Giri kaj Svamio Jogananda (n. 1828)
- 1900: Eduard Albert, ĉeĥa kuracisto, verkisto, poeto, tradukisto, pedagogo (n. 1841)
- 1904: Lafcadio Hearn, irlanda verkisto, kreanta en la angla kaj japana, kosmopolito (n. 1850)
- 1909: Kálmán Thaly, hungara poeto, verkisto, politikisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1839)
- 1915: Antal Beleznay, hungara komponisto, kapelestro (n. 1859)
- 1932: Pierre De Geyter, franca komponisto, aŭtoro de la muziko al La Internacio (n. 1848)
- 1937: Bessie Smith, usona bluskantistino (n. 1898)
- 1938: Thomas Shaw, brita politikisto, ministro en registaro de Ramsay MacDonald (n. 1872)
- 1945: Béla Bartók, hungara komponisto, aŭtoro de la opero Burgo de la duko Blubarbo (n. 1881)
- 1945: Richard Beer-Hofmann, aŭstra verkisto sub la influo de la grupiĝo Jung-Wien (n. 1866)
- 1952: George Santayana, hispana-usona filozofo kaj verkisto (n. 1863)
- 1957: Mózes Szabó, rumania hungara literaturhistoriisto, tradukisto (n. 1879)
- 1958: Kazimierz Nitsch, pola lingvisto, slavistikisto, dialektologo, profesoro (n. 1874)
- 1959: S. W. R. D. Bandaranaike, ĉefministro de Cejlono (n. 1899)
- 1967: Luis Ceballos y Fernández de Córdoba, hispana naturalisto, membro de Real Academia Española (n. 1896)
- 1971: Miklós Bándy, hungara-franca verkisto, ĵurnalisto (n. 1904)
- 1973: Anna Magnani, itala aktorino kaj scenaristino, laŭreatino de la Oskar-premio (n. 1908)
- 1978: Manne Siegbahn, sveda Nobelpremiita fizikisto, okupiĝanta pri spektroskopio de ikso-radioj (n. 1886)
- 1983: Tino Rossi, franca kantisto, aktoro, konata de la kristnaska kanto Avĉieto Frosto (n. 1907)
- 1990: Alberto Moravia, itala verkisto kaj ĵurnalisto priskribanta rilatojn inter viroj kaj virinoj en la burĝa medio (n. 1907)
- 1995: István Zsugán, hungara filmhistoriisto kaj ĵurnalisto (n. 1941)
- 2000: Baden Powell, brazila komponisto kaj gitaristo (n. 1937)
- 2007: Lajos Létay, hungara poeto kaj redaktoro (n. 1920)
- 2008: Jolán Jászai, hungara aktorino, instruistino (n. 1907)
- 2008: Paul Newman, usona aktoro kaj filantropo (n. 1925)
- 2010: Gloria Stuart, usona aktorino (n. 1910)
- 2019: Jacques Chirac, franca politikisto, prezidanto de la Respubliko (n. 1932)
La 26-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):