Ĉinio (regiono)
kultura regiono en Azio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉinio, aŭ Ĉinujo, estas vidita diversmaniere kiel antikva civilizo en Orienta Azio, kiu profunde kulture influis kelkajn najbarajn landojn kaj naciojn, aŭ kiel la modernaj nacioj kiuj estas daŭrigo de la civilizo.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Ĉinio (apartigilo), Ĉina Popola Respubliko kaj Respubliko de Ĉinio. |
Ĉinio | |||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Tradicia ĉinlingvo: 中國
Simpligita ĉinlingvo: 中国 | |||||||||||||||||||||||||||||||
|
Tiu ĉi artikolo enhavas ĉinan tekston. Sen taŭgaj subteniloj vi povas vidi demandsignojn, kvadratojn aŭ aliajn signojn anstataŭ ĉinaj karaktroj. |
Kun preskaŭ 4 000 jaroj da kontinua historio, Ĉinio estas unu el plej malnovaj civilizoj de la mondo.[1][2][3] Antaŭ la 19-a jarcento, ĝi posedis unu el la plej altnivelaj socioj kaj ekonomioj en la mondo,[4][5] sed en la civila malstabileco de ĝia fina dinastio, ĝi maltrafis la Industrian Revolucion kaj regresis en graveco. En la 19-a kaj 20-a jarcento, imperiismo kaj internaj militoj difektis la landon kaj ĝian ekonomion kaj alproksimiĝis la forfalo de imperia regulo.
En 1949, post la finiĝo de grava batalo en la Ĉina enlanda milito, aperis du ŝtatoj nomantaj sin "Ĉinio":
- La Ĉina Popola Respubliko (ĈPR), establita en 1949, plej ofte simple Ĉinio, regas super Ĉeftera Ĉinio kaj la plejparte aŭtonomaj teritorioj de Hongkongo (ekde 1997) kaj Makao (ekde 1999).
- La Respubliko de Ĉinio (RĈ), establita en 1912 en kontinenta Ĉinio, nun ofte Tajvano, regas super la insuloj de Tajvano kaj kelkaj periferiaj insuloj.
En la 1950-aj jaroj, ŝanĝo al ekonomiaj politikoj en Tajvano transformis la insulon en teknologio-direkte industriiĝintan ekonomion post periodo de altaj kreskigaj indicoj kaj rapida industriiĝo. En la Popola Respubliko en la 1970-aj jaroj okazis reformo nomata la "Kvar Modernigoj" - plibonigita agrikulturo, industrio, teknologio kaj defendo. Ĝi levis vivajn normojn kaj transformis la ŝtategon al rapide industriiĝanta monda superpotenco.[6][7] Malgraŭ tio, la ĈPR hodiaŭ ankoraŭ devas pritrakti la disiĝon inter riĉaj kaj malriĉaj ŝtatanoj, ekologia degenerado kaj serioza korupto.
Historie, la kulturo de Ĉinio etendiĝis trans Orienta Azio ĝenerale, kaj la ĉinan religion kaj skribsistemojn adoptis najbaraj landoj kiel Japanio, Koreio kaj Vjetnamio. Tra ĝia historio, Ĉinio estis la fonto de multaj gravaj inventaĵoj.[8] Ĝi havas ankaŭ unu el plej malnovaj skribsistemoj. Frua pruvo de homa setlado en la regiono estis trovita ĉe la Zhoukoudian-kaverno, unu el la plej fruaj sciataj specimenoj de Homo erectus, nun ofte nomata la Pekina Homo, kiu vivis proksimume antaŭ 300 000 ĝis 780 000 jaroj.[9]