Bramaputro

rivero en Bangladeŝo From Wikipedia, the free encyclopedia

Bramaputro
Remove ads

La rivero Bramaputro (en sanskrita, ब्रह्मपुत्र, brahmaputra, kio signifas «la filo de Brahmao») estas unu de la riveroj plej longaj de Azio kaj la deka plej granda en la tuta mondo laŭ la akvokvanto (Vidu ĉe Listo de riveroj laŭ akvoŝarĝo).

Rapidaj faktoj Landoj, Regionoj ...

Ĝi ekas en la glaĉero Kubigangri, ĉe la monto Kajlaŝo, en Himalajo, kaj fluas orienten tra ĉinia teritorio, okcidente de Tibeto, kaj pasas ĉe Lasao. Post trafluo de 2.896 km enfluas en la golfo de Bengalo, en Bangladeŝo, formante parton de la delto de Gango, la plej granda delto de la mondo. La rivero estas konata kiel Cangpo en Tibeto kaj en la centra zono de Bangladeŝo dividiĝas en du branĉoj, kies la ĉefa estas la rivero Jamuna, nomo per kiu oni konas ĝin en tiu regiono, kaj la alia, malpli enhava, la rivero Ŝitalakŝja.

Remove ads

Historio

La antikvaj grekoj verŝajne konis Bramaputron. La greka geografisto Strabono mencias riveron nomatan Οἰδάνης (OidanesŒdanes) kaj la romia historiisto Curtius Rufus, skribinta Historion de Aleksandro la Granda, mencias similan riveron latine nomatan DiardinesDiardanes[1][2]

Ekologio

Ĝia trafluo tra tropikaj regionoj farigas sian valon unu el la plej riĉaj en biologia diverseco de la mondo. Ties ĉefaj inondoj permesad la fekundigon de la grundo, kvankam ili estas detruegaj.

La Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo ĉirkauas la sedimentan ebenaĵon de la bramaputra rivero en la barata subŝtato Asamo.

Rilato al homoj

En sia plej malsupra parto, la rivero konsideriĝas sankta por hinduistoj, kaj uziĝas por la transporto de agrikulturaj produktoj.

Notoj kaj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads