ŝtato en Suda Azio bordanta la Araban Maron kaj la Hindan Oceanon, apud Pakistano, Ĉinio, Nepalo, Butano, Bangladeŝo kaj Birmo From Wikiquote, the free quote compendium
«Usono ne povas subteni Baraton kontraŭ Pakistano, nek kontraŭ Ĉinio, sen pagi neakcepteble altan strategian prezon aliloke: en Afganio, se ĝi elektos la kontraŭpakistanan kurson, aŭ en Fora Oriento, se temos pri la kontraŭĉina alianco. Pro ĉiuj ĉi internaj kaj eksteraj faktoroj Barato nur en limigita kadro povas esti aliancano de Usono en longdaŭra politiko de formado — jam sen paroli pri perforta starigado — de pli stabila sistemo de rilatoj ene de la Tutmonda Balkanio.»
«Ekonomia postvivado de ĉiu ajn el la ĉefaj ludantoj sur la azia scenejo tute dependas de senobstakla aliro de maraj komercaj ŝipoj al nuraj du-tri ĉefaj havenoj. Sufiĉas bloki per kelkaj magnetaj minoj aliron al Ŝanhajo, Jokohamo aŭ Bombejo (kaj al unu-du pliaj havenurboj) por laŭvorte paralizi la ekonomian aktivadon de Japanio, Ĉinio aŭ Barato.»
«Socia distavoliĝo en Barato estas oble pli grava ol en Ĉinio. Mizero de la plej malsupraj tavoloj estas pli serioza, oni ankoraŭ devos superi ĝin. Baratanoj postrestas de ĉinoj pri evoluigo de moderna urba sektoro kaj eĉ de transporta sistemo… inter virinoj ĉirkaŭ 50% estas analfabetoj.»
«Loĝantaro de Ĉinio estas je 90% han-ĉinoj. Barato estas oble pli etne diverseca kaj en ĝi loĝas 180 milionoj da islamanoj. Mi pensas ke en Barato ili eĉ pli multas ol en Pakistano.»
«Imagu kio okazos kiam ĉiuj ĉi amasoj iĝos alfabetaj kaj politike aktivaj. Ĝis tio ne okazis, la sistemo funkcias surbaze de dinastiaj politikaj partioj, hereditaj de la koloniisma regado de Britio, kaj kun demokratia tradicio. Sed la popolajn amasojn de la lando eblas relative facile turni en tiu aŭ alia direkto. Kiam tiuj ĉi amasoj, instigataj de personaj aŭ grupaj preferoj, etna malamo, religiaj fobioj kaj socia indigno, eniros la politikon, en Barato povos iĝi ege malkviete.»
«…dum dek ok jarcentoj en la tutmonda Malneta Nacia Produkto (MNP) ĉiam dominis Azio. Ankoraŭ en 1800 al Azio apartenis ĉirkaŭ 60% de la tutmonda MNP — kompare al la eŭropaj 30%. Sole parto de Barato en la tutmonda produktado (laŭ Jaswant Singh, la eksa ministro pri financoj de Barato) en 1750 atingis 25% — proksimume same kiel la nuna parto de Usono. Tamen dum la 19-a — 20-a jarcentoj, post invado de la eŭropa imperiismo, sin apoganta sur avantaĝajn industriajn kaj financajn teknologiojn, la monda parto de Azio rapide reduktiĝis. En 1900, kiam Barato jam sufiĉe longe troviĝis sub regado de Britio, ĝia parto malkreskis ĝis la mizeraj 1,6%.»
«La iama ekonomia dominado de Ĉinio kaj Barato ebgligas aserti, ke la nuna ekonomia leviĝo de Azio estas fakte reakiro de la perdita, sed sufiĉe longdaŭra povego.»
«…stabileco de Azio parte dependos de tio kiel reagos Usono al eventoj en du kruciĝintaj regionaj trianguloj kun la centro en Ĉinio. La unuan triangulon konsistigas Ĉinio, Barato kaj Pakistano. La duan — Ĉinio, Japanio kaj Koreio akompane de la ŝtatoj de Sud-Orienta Azio. En la unua kazo la ĉefa streĉocentro kaj fonto de malstabileco estos Pakistano. En la dua — Koreio (ambaŭ Koreioj, la Norda kaj Suda) kaj (aŭ) eble Tajvano.»
«…parto de la angloparolantoj en la barata loĝantaro restas sufiĉe stabila — de 2 ĝis 4%. Ekster la malvasta elito, uzanta anglalingvan dokumentarion, la angla eĉ ne ludas la rolon de lingua franca.»
«Je nivelo de rilatoj inter la ŝtatoj nova ordo pli similos al sistemo de eŭropaj ŝtatoj en la 18-19-a jarcentoj ol al malfleksa modelo de la tempo de la Malvarma milito. Ĝin partoprenos almenaŭ ses potencoj, inkluzive de Usono, Eŭropo, Ĉinio, Japanio, Rusio kaj eble Barato, kaj ankaŭ abundo de mezaj kaj etaj landoj.»
«La uzado de fremda lingvo por peri altan edukadon en Barato jam kaŭzis nekalkuleblan intelektan kaj moralan damaĝon al la nacio.»
«The medium of a foreign languge through which higher education has been imparted in India has caused incalculable intellectual and moral injury to the nation.»