Aŭstra artisto kaj arkiteruristo From Wikipedia, the free encyclopedia
Yadegar ASISI [jadegar azizi] (naskiĝis la 8-an de aprilo 1955 en Vieno) estas arkitekto kaj artisto. Li realigis grandegajn panoramojn, kies angulo egalas 360°. Tiuj panoramoj estas prezentitaj en Germanio kaj Francio.
Yadegar ASISI | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8an de aprilo 1955 en Vieno |
Lingvoj | germana |
Nacieco | Germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Teknologia universitato Dresdeno |
Okupo | |
Okupo | arkitekturisto, artisto, instruisto |
TTT | |
Retejo | http://www.asisi.de |
Yadegegar ASISI naskiĝis en Vieno, de iranaj gepatroj. Lia patro estis unu el la 23 komunistaj oficiroj, kiujn la ŝaho de Irano mortigis. Lia infaneco kaj liaj lernjaroj okazis en Halle ĉe Saale kaj en Leipzig[1]. Ekde 1973 ĝis 1978, li studis en la Teknologia universitato Dresdeno, kie li ricevis la inĝenierart-diplomon pri arkitekturo. Ekde 1978 ĝis 1984, li studis pentro-arton en la Universitato de Artoj Berlino. Ekde 1987 ĝis 1994, en tiu universitato, li instruis pri perspektivo. En 1991, li instruis arkitekturon.
Ekde 1996 ĝis 2008, li iĝis instruisto en la la Teknologia Universita Instituto de Beuth (Beuth-Hochschule für Technik) en Berlino.
Li ricevis multajn premiojn, kiam li partoprenis en arkitekturaj konkursoj. En 1989, Yadegar Asisi kaj liaj kunlaborantoj de la laborejo Brandt-Asisi-Böttcher ricevis premion de la Eŭropa Unio Mies van der Rohe, kiu rekompencis ilin pri nuntempa arkitekturo. Ekde 2003, li kreis la plej grandajn panoramojn de la mondo, kiujn homoj povas viziti. La art-laborejo de Yadegar Asisi situas en Berlino[2].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.