Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nacia Biblioteko Széchényi [sEĉEnji] (hungare Országos Széchényi Könyvtár, OSZK) estas nacia biblioteko en Budapeŝto. Ĝi estas la plej granda hungara biblioteko. Tie oni gardas de la ŝtatofondo (ja tiam komenciĝis la oficiala skriba dokumentado) laŭeble ĉiujn hungarajn kaj prihungarajn skribaĵojn (nuntempe ankaŭ en elektronika formo). Nuntempe ĉiuj hungaraj eldonejoj devige donas 2 ekzemplerojn el siaj eldonaĵoj. Tiu biblioteko ne pruntedonas, sed estas ebleco loke legadi.
Tutlanda Biblioteko Széchényi | ||
---|---|---|
nacia biblioteko biblioteko | ||
Komenco | 25-a de novembro 1802 vd | |
Geografia situo | 47° 29′ 52″ N, 19° 2′ 17″ O (mapo)47.497783119.0381258 | |
Lando(j) | Hungario vd | |
Sidejo | Reĝa Palaco en Budapeŝto | |
Situo | Budapeŝto | |
| ||
Fondinto(j) | Ferenc Széchényi vd | |
Notoj | Tuta stoko: 8 milionoj da medioj | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Ekde la 1-a de decembro 2021, la Nacia Biblioteko Széchényi transprenis la funkciadon de la Landa Fremdlingva Biblioteko (LFB), angle: National Library of Foreign literature aŭ hungare Országos Idegennyelvű Könyvtárnak (OIK) kiu daŭre funkcias kiel organiza unuo de la Nacia Biblioteko[1].
En 1802 grafo Ferenc Széchényi (lia filo estis István Széchenyi) donacis al la hungara nacio sian bibliotekon, kiu konsistis el 15 000 presitaj libroj, 1200 manuskriptoj, mapoj kaj medaloj. Tiun agon ankaŭ aliaj magnatoj sekvis. Post unu jaro la biblioteko jam funkciis. Paralele oni komencis fondi ankaŭ nacian muzeon, kiun la parlamento akceptis en 1808. La konstruaĵo en kiu la biblioteko funkciu pretiĝis en 1847. En 1985 la loko jam ne sufiĉis, tial la biblioteko ŝanĝis lokon al Monto Vár. Pli precize ĝi troviĝas en la reĝa palaco. Apude situas Nacia Galerio kaj Historia Muzeo. Ĉe la piedoj de la palaco skulptaĵo pri György Dózsa troviĝas, en la apudaĵo lifto funkcias por la vizitantoj.
Dum la socialisma reĝimo tiu ĉi biblioteko funkciis sub la nomo Biblioteko Gorkij. Tiam plejparto de la stoko de la biblioteko estis rus- kaj hungaradevena. Poste la biblioteko ricevis la nomon Országos Idegennyelvű Könyvtár (Nacia Librejo de Fremdaj Lingvoj, en Esperanto ankaŭ nomata Landa Fremdlingva Biblioteko, mallonge LFB), en kiu ekfunkciis fremdlingva sekcio havanta librojn en diversaj fremdaj lingvoj, interalie ankaŭ en Esperanto.
La biblioteko ankaŭ konservas la Esperanto-kolektaĵon de Karlo Fajszi (hungare: FAJSZI Károly eszperantó gyűjteménye)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.