Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kálmán Lambrecht [lambreĥt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lambrecht Kálmán estis hungara paleontologo, ornitologo, etnografo, profesoro, bibliotekisto.
Kálmán Lambrecht | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Lambrecht Kálmán | |||||
Naskiĝo | 1-an de majo 1889 en Panĉevo | ||||
Morto | 7-an de januaro 1936 (46-jaraĝa) en Pécs | ||||
Tombo | Pécs vd | ||||
Lingvoj | latina • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | paleontologo universitata instruisto geologo bibliotekisto ornitologo etnografo vd | ||||
Laborkampo | Geologio, paleontologio, ornitologio kaj etnografio vd | ||||
Aktiva en | Pécs vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kálmán Lambrecht naskiĝis la 1-an de majo 1889 en Hungara reĝlando en Pancsova (nuntempa Panĉevo en Serbio). Li mortis la 7-an de januaro 1936 en Pécs.
Kálmán Lambrecht frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1912. Post siaj studoj li estis asistanto en ornitologia centro, en la sekva jaro li doktoriĝis. En 1917 li ekhavis postenon en geologia instituto. Dum la Hungara Sovetrespubliko li redaktis periodaĵon, tial ekde 1920 li rajtis labori en redaktejo, en 1923 li trudemeritiĝis. En 1926 li estis nomumita bibliotekisto en geologia instituto kaj privata profesoro de Universitato de Pécs. Li iĝis bibliotekisto de Tutlanda Biblioteko Széchényi, samtempe li estis altrangigita al titulara ordinara profesoro en 1934.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.