Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kálmán Isoz, laŭ hungarlingve kutima nomordo Isoz Kálmán estis hungara muzikhistoriisto, bibliotekisto, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis D’Isoz.
Kálmán Isoz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de decembro 1878 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de junio 1956 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 725-2. fülke |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1908–) |
Okupo | |
Okupo | muzikologo muzikhistoriisto |
Kálmán Isoz [1] naskiĝis la 7-an de decembro 1878 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de junio 1956 en Budapeŝto.
Kálmán Isoz maturiĝis en komerca mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1895. Li eklaboris en banko, ekde 1897 en Hungara Nacia Muzeo. Tiutempe li studis muzikon de Károly Aggházy. En 1911 li estis ĉefo de la ekspozicio pri Ferenc Liszt. Ekde 1908 li studis ankaŭ en Reĝa Universitato de Budapeŝto, sed pro la 1-a mondmilito poste li akiris diplomon (Ph.D) en 1921. Li estis nomumita ĉefsekretario de la menciita muzeo, en 1924 ĉefbibliotekestro de Tutlanda Biblioteko Széchényi. Li fondis muzikan kolektaĵon, kiun li gvidis ekde 1929. Li emeritiĝis en 1924, sed poste li instruis muzikhistorion en la Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt ĝis 1943. Liaj kontribuoj pri la hungara muziko kaj muzikistoj restas valoraj fontoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.