hungara historiisto, arkivisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Gyula NAGY [djula nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Gyula estis hungara arkivisto, historiisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1892). Lia nobela antaŭnomo estis tasnádi. Pro la ofta nomo li uzis la nomon Tasnádi Nagy Gyula ekde 1885. Lia filino estis Ilona Tasnádi, lia filo estis András Tasnádi Nagy.
Gyula Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de junio 1849 |
Morto | 14-an de junio 1924 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, felszámolták |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Nagy Károly (en) |
Infanoj | Ilona Tasnádi, András Tasnádi Nagy |
Okupo | |
Okupo | arkivisto historiisto |
Gyula Nagy [rompita ligilo] naskiĝis la 23-an de junio 1849 en Hungara reĝlando en Harkács (nuntempa vilaĝparto de Gemerská Ves en Slovakio). Li mortis la 14-an de junio 1924 en Budapeŝto.
Gyula Nagy frekventis universitatojn en Pest (urbo) kaj Munkeno. Post la diplomo li laboris kelkajn jarojn en la familia bieno. En 1876 li ekhavis postenon en Tutlanda Biblioteko Széchényi, sed en la sekva jaro li posteniĝis al Tutlanda Arkivejo. Li atingis tie altajn postenojn. Liaj artikoloj ofte aperis en tiamaj gazetoj, ekzemple en Athenaeum (revuo), krome li redaktis revuon Századok.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.