Palearktiso

Ekozono kiu ampleksas Eŭropon, Nordafrikon kaj la plej grandan parton de Azio From Wikipedia, the free encyclopedia

Palearktiso

Palearktiso [1], palearktisa ekozonopalearktiko[2] estas unu el la ok ekozonojbiogeografiaj regnoj de la tersupraĵo. Ĝi esence korespondas al la ekoregionoj de la tersupraĵoj de Eŭropo, de la nordo de Azio (ĝis la nordo de Himalajo), de Afriko norde de Saharo, kaj de eta parto de Meza Oriento.

Rapidaj faktoj ekoregiono, ekozono [+] ...
Palearktiso
ekoregiono
ekozono [+]
Koordinatoj55° 0′ 0″ N, 89° 0′ 0″ O (mapo)5589 [+]

Palearktiso (Tero)
Palearktiso (Tero)
Palearktiso
Vikimedia Komunejo:  Palearctic [+]
vdr
Fermi
Palearktisa ekozono (verde).

El fizika vidpunkto, ĝi estas ekozono de vastega areo, sed relative malmulte varia, ĉar klimate esence modera aŭ malvarma. Ĝi neniun regionon klimate tropikan entenas, sed certaj partoj estas aridaj, kiel Grekujo, la sudo de HispanioSicilio [3].

Kaŭze de sia granda areo, ĝi ofte estas disigita en du partojn, la okcidentan kaj la orientan palearktison. Uralo konsistigas la limon inter ambaŭ.

Ĉefaj ekologiaj partoj

Thumb
Mezvarma miksita arbaro en Danujo

Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), ekozonoj estas subdividataj kaj biome kaj ekoprovince. Ekoprovincoj (aŭ biolandoj) estas teritorioj biogeografiaj pli malvastaj ol ekozono kaj ili ampleksas unu aŭ plurajn ekoregionojn. Por la palearktiso, oni havas:

Eŭropa-siberia ekoprovinco

Tiu ĉi boreala kaj mezvarma ekoprovinco konstituas la plej grandan surfacon de la ekozono. Ĝi etendiĝas ekde tundro en la plej nordaj ekstremaĵoj de Rusujo kaj Skandinavujo ĝis la vasta tajgo, la borealaj pingloarbaroj kiuj trairas la kontinenton. Sude de la tajgo estas zono de mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj kaj mezvarmaj koniferarbaroj. Tiu vasta ekoprovinco estas karakterizita de multaj komunaj plantaj kaj bestaj specioj, kaj montras multajn afinecojn kun la mezvarmaj kaj borealaj ekoprovincoj el la nearktisa ekozono. Ofte Eŭrazio kaj Nordameriko estis ligitaj per la Beringa terponto kaj havis tre similajn mamulajn kaj birdajn faŭnojn kun multaj eŭraziaj specioj, kiuj moviĝis en Nordamerikon, kaj pli malmultaj nordamerikaj specioj, kiuj moviĝis inversen. Multaj zoologoj konsideras la palearktisan kaj la nearktisan ekozonojn kiel unu ekozonon, nome la holarktisan ekozonon aŭ holarktison. Ambaŭ ankaŭ havas komunajn plantspeciojn, kiujn la botanikistoj nomas la Arkt-Terciara Geoflaŭro.

Mediteranea ekoprovinco

Thumb
Mediteranea arbaro en Hispanujo.

La teritorioj kiuj borderas la Mediteranean Maron en Sud-Eŭropo, Nordafriko kaj Okcidenta Azio gastigas la mediteraneajn ekoregionojn kiuj kune konstituas la plej grandan kaj la plej diversan mediteranean areon de la mondo, kun ĝenerale mildaj, pluvaj vintroj kaj varmegaj, sekaj someroj. La mozaiko de la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj gastigas 13 000 endemiajn speciojn. La mediteranea ekoprovinco ankaŭ estas inter la plej endanĝerigitaj biogeografiaj teritorioj; nur 4 % de la origina vegetaĵaro de ĝi postrestas, kaj homaj aktivecoj, inkluzive de tropaŝtiĝo, senarbarigo, kaj transformado de teroj por paŝtejo, agrikulturo aŭ urbanizado, estas degradintaj multon de la ekoprovinco. Antaŭe tiu ĉi plejofte estis kovrita de arbaroj kaj duonarbaroj, sed intensa homa uzado estis reduktinta multon de ĝi al kserofitaj arbedaroj, arbustaroj kaj makisoj, konataj laŭ diversaj lokaj nomoj. La organizaĵo Naturprotekto Internacie estas indikinta la Mediteranean basenon kiel unu el la biodiverseco-riĉaĵejoj de la mondo.

Dezertega ekoprovinco

Thumb
Dezerto en Alĝerio

Vasta teritorio de dezertoj, inkluzive de Atlantika marborda dezerto, Saharo, kaj Araba dezerto, disigas la palearktisajn kaj la afrotropisajn ekoregionojn. Tiu ĉi modelo enhavigas tiujn dezertajn ekoregionojn en la palearktiso; aliaj biogeografoj identigas la ekozonan limon kiel transiran areon inter la dezertaj ekoregionoj kaj la mediteraneaj ekoregionoj norden. Tiu ĉi modelo situigas la dezertojn en la afrotropisa ekozono, dum aliaj lokigas la limon meze de la dezerto.

Okcident- kaj mez-azia ekoprovinco

Thumb
Stepo en Kazaĥujo.

La kaŭkazaj montaroj, kiuj etendiĝas inter la Nigra kaj la Kaspia Maroj, estas eksterordinare riĉa miksaĵo de konifer-, foliaj, kaj miksaj arbaroj, kaj inkluzivas ekzemple la ekoregionon de la foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĉido.

Mez-Azio kaj la irana altebenaĵo gastigas sekajn stepajn herbejojn kaj dezertajn basenojn, kun montarbaroj, duonarbaroj, kaj herbejoj en la altaj montaroj kaj altebenaĵoj de la ekoprovinco. En suda Azio la limo de la palearkto precipe estas altituda. La montetoj piede de Himalajo, inter 2000-2500 m, konstituas apudliman teritorion inter la palearktaj kaj la orientalisaj ekoregionoj.

Orientazia ekoprovinco

Ĉinujo, Japanujo kaj Koreujo estas pli humidaj kaj klimate moderaj ol apudaj Siberio kaj Mez-Azio, kaj gastigas riĉajn konifer-, foli-, kaj miksajn arbarojn, kiuj nuntempe plejofte estas limigitaj al montaraj areoj, ĉar la dense loĝataj malaltaĵaroj kaj riverbasenoj estas transformitaj al intensaj agrikultura kaj urbaniza uzadoj. Orientazio ne multe estis influita de la glaciiĝo dum la glaciepokoj, kaj konservis 96 pocentojn de la pliocenaj arbaj genroj, dum Eŭropo konservis nur 27 pocentojn. En la subtropikaj sudaj partoj de Ĉinujo kaj Japanujo, la palearktaj mezvarmaj arbaroj transiras al subtropikaj kaj tropikaj arbaroj de la orientalisa ekozono, kreiante riĉan kaj diversan miksaĝon de plantaj kaj bestaj specioj. La montaroj de sudorienta Ĉinujo ankaŭ estas signitaj kiel biodiverseco-riĉaĵejo. En Sud-orientazio, altaj montaraj sistemoj konstituas elstaraĵojn de palearktisa flaŭro kaj faŭno en norda Hindoĉinujo kaj suda Ĉinujo. Izolitaj malgrandaj antaŭpostenoj troviĝas tiel fore suden kiel centra Birmo (sur Nat Ma Tuang, 3 050 m), plejnorda Vjetnamujo (sur Phan Xi Păng, 3 140 m) kaj la altaj montaroj de Tajvano.

Dolĉakvo-ekoregionoj

La ekozono ankaŭ ampleksas plurajn gravajn dolĉakvo-ekoregionojn, inkluzive de la tre disvolviĝitaj riveroj de Eŭropo, de la riveroj de Rusujo, kiuj enfluas en Arktan Oceanon, en Baltan Maron, en Nigran Maron, en Kaspion, kaj en siberian Bajkalon, la plej maljuna kaj plej profunda lago de la tero. Ĝi entenas la praan japanan Lagon Biŭon, unu el la dolĉakvo-ekoregionoj laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso.

Faŭno kaj flaŭro

Unu birda familio, la proneledoj (Prunellidae) estas endemia en la palearktiso. La holarktiso ampleksas kvar aliajn endemiajn birdajn familiojn : la gaviedojn (Gaviidae), la tetraonedojn (Tetraoninae), la aŭkedojn (Alcidae) kaj la bombiciledojn (Bombycillidae).

Ne troviĝas endemiaj mamulaj ordoj en la palearktiso, sed pluraj familioj estas endemiaj : Calomyscidae (familio el la ordo de la ronĝuloj), Prolagidae (formortinta familio) , kaj Ailuridae (malgranda pando). Pluraj mamulaj specioj originis en la palearktiso, kaj disvastiĝas al la nearktisa ekozono dum la glaciepokoj, inkluzivante la brunan urson (Ursus arctos, konata en Nordameriko kiel "Grizzly"), la ruĝan cervon (Cervus elaphus) en Eŭropo kaj la parencan Kanadan cervon (Cervus canadensis) en Orienta Azio, la Amerikan bizonon (Bison bison), kaj la boacon (Rangifer tarandus, konata en Nordameriko kiel "Caribou").

Listo de laŭbiome klasifikitaj palearktisaj ekoregionoj

Pliaj informoj Palearktisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj ...
Fermi
Pliaj informoj Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj ...
Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
PA0401 Apeninaj deciduaj montarbaroj Italio
PA0402 Miksaj atlantikaj arbaroj Belgio,  Danio,  Francio,  Germanio,  Nederlando
PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbarojAcoroj ( Portugalio)
PA0404 Balkanaj miksaj arbaroj Bulgario,  Grekio,  Nord-Makedonio,  Rumanio,  Serbio ( Kosovo),  Turkio
PA0405 Baltaj miksaj arbaroj Danio,  Germanio,  Pollando,  Svedio
PA0406 Kantabriaj miksaj arbaroj Portugalio,  Hispanio
PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj Azerbajĝano,  Irano
PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbaroj Armenio,  Azerbajĝano,  Kartvelio,  Rusio,  Turkio
PA0409 Keltaj foliarbaroj Irlando,  Britio
PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbaroj Turkio
PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbaroj Aŭstrio,  Belorusio,  Ĉeĥio,  Germanio,  Litovio,  Moldavio,  Pollando
PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbaroj Nord-Koreio,  Sud-Koreio
PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivo Ukrainio,  Rusio
PA0418 Dinaraj miksaj arbaroj Albanio,  Bosnio kaj Hercegovino,  Kroatio,  Italio,  Montenegro,  Serbio,  Slovenio
PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagaroj Britio
PA0422 Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido Bulgario,  Kartvelio,  Turkio
PA0432 Padobasenaj miksaj arbaroj Italio
PA0433 Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj Andoro,  Francio,  Hispanio
PA0436 Sarmataj miksaj arbaroj Belorusio,  Estonio,  Norvegio,  Latvio,  Rusio,  Finnlando,  Svedio
PA0439 Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj Sud-Koreio
PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj Japanio
PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbaroj Japanio
PA0444 Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj Rusio
PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbaroj Aŭstrio,  Ĉeĥio,  Francio,  Germanio,   Svislando
PA0446 Zagros-montara arbarstepo Irako,  Irano,  Turkio
Fermi
Pliaj informoj Palearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj ...
Palearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj
PA0501 Alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj Francio,  Italio,   Svislando
PA0502 Altajaj montarbaroj kaj arbarstepo Ĉinio,  Kazaĥio,  Mongolio,  Rusio
PA0503 Kaledoniaj koniferaroj Britio
PA0504 Karpataj montarbaroj Ĉeĥio,  Pollando,  Rumanio,  Slovakio,  Ukrainio
PA0506 Orient-afganaj montaraj koniferaroj Afganio,  Pakistano
PA0507 Elborz-montara arbarstepo Irano
PA0508 Helanŝanaj montaraj koniferaroj Ĉinio
PA0509 Hengduan-montaraj subalpaj koniferaroj Ĉinio
PA0510 Hokajdaj montaraj koniferaroj Japanio
PA0511 Honŝuaj alpaj koniferaroj Japanio
PA0513 Mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj Alĝerio,  Maroko,  Tunizio,  Hispanio
PA0514 Nordorient-himalajaj subalpaj koniferaroj Barato,  Butano,  Ĉinio
PA0515 Nord-anatoliaj koniferaj kaj foliaj arbaroj Turkio
PA0516 Kanjonaj alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj de Nuĵiang Langkang Ĉinio
PA0517 Ĉilian-montaraj koniferaroj Ĉinio
PA0518 Koniferaroj de Kjonglaj-Min Ĉinio
PA0520 Skandinavaj marbordaj koniferaroj Norvegio,  Svedio,  Finnlando
PA0521 Tjanŝanaj montaraj koniferaroj Ĉinio,  Kazaĥio,  Kirgizio,  Taĝikio,  Uzbekio
Fermi
Pliaj informoj Palearktisaj tajgoj ...
Palearktisaj tajgoj
PA0601 Orient-siberia tajgo Rusio
PA0602 Islandaj betularoj kaj altmontara tundro Islando
PA0603 Kamĉatkaj-kurilaj herbejoj kaj duonarbaroj Rusio
PA0604 Kamĉatka-kurila tajgo Rusio
PA0605 Nordorient-siberia tajgo Rusio
PA0606 Oĥotska-manĉuria tajgo Rusio
PA0607 Saĥalena tajgo Rusio
PA0608 Skandinava kaj rusa tajgoj Rusio,  Svedio
PA0610 Uralaj tundro kaj tajgo Rusio
Fermi
Pliaj informoj Palearktisaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj ...
Palearktisaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
PA0801 Alaja-okcident-tjanŝana stepo Kazaĥio,  Taĝikio,  Uzbekio
PA0802 Altajaj stepo kaj duondezerto Kazaĥio
PA0803 Centr-anatolia stepo Turkio
PA0804 Daura arbarstepo Ĉinio,  Mongolio,  Rusio
PA0805 Orient-anatolia montara stepo Armenio,  Irano,  Turkio
PA0806 Emin-vala stepo Ĉinio,  Kazaĥio
PA0807 Feroaj subarktaj herbejoj Ferooj ( Danio)
PA0808 Gisaro-alajaj duonarbaroj Kirgizio,  Taĝikio,  Uzbekio
PA0809 Kazaĥa arbarstepo Kazaĥio,  Rusio
PA0810 Kazaĥa stepo Kazaĥio,  Rusio
PA0811 Kazaĥaj altaĵoj Kazaĥio
PA0812 Mezorienta stepo Irako,  Sirio
PA0813 Mongolaj-manĉuraj herbejoj Ĉinio,  Mongolio,  Rusio
PA0814 Nigra-mara-kaspia stepo Moldavio,  Rumanio,  Rusio,  Ukrainio
PA0815 Sajana intermontara stepo Rusio
PA0816 Selenĝ-orĥona arbarstepo Mongolio,  Rusio
PA0817 Sud-siberia arbarstepo Rusio
PA0818 Tjanŝana pied-montetara arida stepo Ĉinio,  Kazaĥio,  Kirgizio
Fermi
Pliaj informoj Palearktisaj inunditaj herbejoj kaj savanoj ...
Fermi
Pliaj informoj Palearktisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj ...
Palearktisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj
PA1006 Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo Afganio,  Barato,  Ĉinio,  Pakistano
PA1008 Kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo Irano,  Turkmenio
PA1010 Alt-atlasa junipera stepo Maroko
PA1012 Nordokcident-himalajaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj Afganio,  Barato,  Ĉinio,  Pakistano
PA1013 Ordos-altebenaĵa stepo Ĉinio
PA1014 Pamir-alpaj dezerto kaj tundro Afganio,  Ĉinio,  Kirgizio,  Taĝikio
PA1015 Ĉilianaj subalpaj herbejoj Ĉinio
PA1016 Sajanaj alpaj herbejoj kaj tundro Mongolio,  Rusio
PA1017 Sudorient-tibetaj arbustaroj kaj herbejoj Ĉinio
PA1018 Sulajmanaj alpaj herbejoj Afganio,  Pakistano
PA1019 Tjanŝanaj montaraj stepo kaj herbejoj Ĉinio,  Kazaĥio,  Kirgizio
PA1020 Tibet-altebenaĵaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj Ĉinio
PA1021 Okcident-himalajaj altpaj arbustaroj kaj herbejoj Barato,  Nepalo
PA1022 Jarlung-Zamba arida stepo Ĉinio
Fermi
Pliaj informoj Palearktisaj tundroj ...
Palearktisaj tundroj
PA1106 Kol-duonsula tundro Norvegio,  Rusio
PA1108 Nordokcident-rusaj kaj novzemlaj tundroj kaj tajgoj Rusio
PA1110 Skandinavaj montaraj betularoj kaj herbejoj Norvegio,  Svedio,  Finnlando
Fermi
Pliaj informoj Palearktisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj ...
Fermi

Notoj

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.