From Wikipedia, the free encyclopedia
La skandinava kaj rusa tajgoj estas tersupraĵa ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome la ekoregiono apartenas al tajgoj de Norvegujo, Rusujo, Svedujo kaj Suomujo. Fitogeografie ĝi troviĝas en al nord-eŭropa flaŭra provinco el la ĉirkaŭboreala regiono de la holarkta regno.
Skandinava kaj rusa tajgoj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso, One Earth Ecoregion [+] | ||||
Koordinatoj | 62.67116935.539005 [+] | |||
Akvokolektejo | 2 161 980 km² (216 198 000 ha) [+] | |||
Areo | 2 161 980 km² (216 198 000 ha) [+] | |||
Biomoj de regiono | Tajgo | |||
|
||||
Skandinava kaj rusa tajgoj | ||||
Vikimedia Komunejo: Scandinavian and Russian Taiga Ecoregion [+] | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
La ekoregiono situas en Nord-Eŭropo inter la tundro en la nordo kaj la Mezvarmaj miksaj kaj foliaj arbaroj en la sudo kaj okupas proksimume 2 156 900 km² en Skandinavujo kaj la norda parto de eŭropa Rusujo, estante la plej vasta ekoregiono en Eŭropo.
La skandinava kaj rusa tajgoj konsistas el koniferaroj superregataj de arbara pino (en pli sekaj ejoj), ofte kun subarbaraĵo de ordinara junipero, ordinara piceo, siberia piceo kaj signifa kunmikso de lanuga betulo kaj de penda betulo. Siberia lariko karakterizas la orientan parton de la ekoregiono.
Ĝi limtuŝas la ekoregionojn de la skandinavaj marbordaj koniferaroj (okcidente), de la skandinavaj montaraj betularoj kaj herbejoj (nordokcidente kaj altecen en la altaĵaroj kaj montaroj), de la kol-duonsula tundro ( norde ), de la nordokcident-rusaj kaj nov-zemlaj tundroj kaj tajgoj (nordoriente), de la uralaj tundro kaj tajgo (oriente) kaj de la sarmataj miksaj arbaroj (sude ), Baltan Maron kaj Blankan Maron.
Palearktisaj tajgoj | |
---|---|
PA0601 Orient-siberia tajgo | Rusio |
PA0602 Islandaj betularoj kaj altmontara tundro | Islando |
PA0603 Kamĉatkaj-kurilaj herbejoj kaj duonarbaroj | Rusio |
PA0604 Kamĉatka-kurila tajgo | Rusio |
PA0605 Nordorient-siberia tajgo | Rusio |
PA0606 Oĥotska-manĉuria tajgo | Rusio |
PA0607 Saĥalena tajgo | Rusio |
PA0608 Skandinava kaj rusa tajgoj | Rusio, Svedio |
PA0610 Uralaj tundro kaj tajgo | Rusio |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.