Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj

La egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono "mediteranea regiono kaj de la biodiverseco-riĉaĵejo "mediteranea baseno". La ekoregiono grandparte kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome ĝi apartenas al mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj de Bulgarujo, Grekujo, Nord-Makedonujo kaj Turkujo.

Rapidaj faktoj Estasekoregiono, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso, One Earth Ecoregion [+], Estas ...
Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj
La arkeologia ejo de Troizen, Peloponezo, Grekujo
La arkeologia ejo de Troizen, Peloponezo, Grekujo
La arkeologia ejo de Troizen, Peloponezo, Grekujo

LandojGrekio, Turkio, Nord-Makedonio, Bulgario

Areo126 377 km² (12 637 700 ha)

Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj (Tero)
Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Vikimedia Komunejo:  Aegean and Western Turkey sclerophyllous and mixed forests [+]
vdr
Fermi
Turka marbordo apud Dalaman.

Priskribo

La ekoregiono okupas areon de 133 500 kvadrataj kilometroj en la marbordaj ebenaĵoj de la okcidento de Turkujo, inkludanta mallarĝan zonon laŭlonge de la nordorienta marbordo de Marmora Maro, kaj de kontinenta Grekujo (escepte de la ekstrema nordokcidento) , kaj en la insuloj de Egea Maro. Krome, ĝi etendas landinternen ĝis ĝi atingas la limon de Grekujo kun Bulgarujo kaj kun Nord-Makedonujo.

La klimato estas mediteranea.

Flaŭro

Kelkaj originaj arbaroj de la malgrandazia pino (Pinus brutia) ankoraŭ ekzistas. El la maloftaj kaj minacataj specioj citendas la orientan likvidambaron (Liquidambar orientalis) kaj la teofrastan palmon (Phoenix theophrastii).

Faŭno

La endanĝerigata kareto (Caretta caretta) demetas ovojn en la regiono. El la mamuloj troviĝas la ruĝa vulpo (Vulpes vulpes), la griza lupo (Canis lupus) kaj la apro (Sus scrofa). Estas multaj birdospecioj, kaj loĝantaj kaj migrantaj. El ili troviĝas endanĝerigataj specioj kiaj pigmea kormorano (Phalacrocorax pygmeus), krispa pelikano (Pelecanus crispus), blankkapa anaso (Oxyura leucocephala) kaj malgranda turfalko (Falco naumanni).

Endemiismoj

Stato de konservado

La ekoregiono estas krize endanĝerigata. Ĝi estas tre degradita kaŭze de jarcentoj da densa loĝantaro.

Protekto

Vidu ankaŭ


Pliaj informoj Palearktisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj ...
Fermi

Eksteraj ligiloj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.