Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj

La kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono "mediteranea regiono" kaj de la samnoma biodiverseco-riĉaĵejo. Biome la ekoregiono apartenas al la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj kiuj etendiĝas en Kanarioj, escepte de Lanzarote kaj Fuerteventura. Tiuj ĉi insuloj situas en la mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio.

Rapidaj faktoj ekoregiono, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] ...
Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj
ekoregiono
Thumb
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Akvokolektejo4 693 km² (469 300 ha) [+]
Areo4 693 km² (469 300 ha) [+]
Vikimedia Komunejo:  Canary Islands dry woodlands and forests [+]
vdr
Fermi
Thumb
Nubarbaro en La Gomera.
Thumb
Norda La Palma.

Priskribo

La ekoregiono okupas 5 000 kvadratajn kilometrojn. Ĝi kongruas kun la insuloj de El Hierro, La Gomera (aparte Nacia Parko Garajonay), La Palma, Tenerifo kaj Gran Canaria.

Malgraŭ sia malgranda dimensio, Kanarioj estas unu el la regionoj de plejgranda biodiverseco de la mezvarmaj zonoj de la mondo.

Ĉiu el la biotopoj agnoskitaj en Kanarioj vegetas sur specifa tipo de grundoj. Estas jenaj por sekaj duonarbaroj kaj arbaroj. Endemiaj kanari-pinaj arbaroj vegetas sur du specoj de fertila grundo : praaj ruĝaj teroj (la koloro originas de la alta enteno de fera oksido) kaj ebenaĵaj, grizaj, arĝilaj teroj kun malalta enteno de organikaj materialoj, formitaj en ejoj kun nete difinitaj sezonoj.

Flaŭro

Fitogeografie la ekoregiono apartenas al Makaronezia flaŭra regiono de la Holarktisa regno. Surbaze de la vegetaĵaro, estas priskribitaj pli ol sepdek diferencaj ekologiaj komunumoj en la ekoregiono.

Estas eble priskribi la vegetaĵaron laŭ la altitudaj zonoj. Je la plej malalta altitudo troviĝas marborda vegetaĵaro, inkluzive de tipoj kiuj estas karakterizaj por klifoj kaj sablaj regionoj. Endemiaj arbaretoj de kanaria palmo (Phoenix canariensis), kaj duonarida vegetaĵaro ĉeestas. Ĝenerale, tiuj vegetaĵaraj tipoj troviĝas ekde marnivelo ĝis altitudoj de 600 m en la nordo kaj ĝis 1 000 metroj en la sudo, kaj inkluzivas endemiajn taksonojn. Endemioj ĉefe estas trovataj en la eŭforbiacoj, ekzemple Euphorbia canariensis, kaj E. balsamifera . Aliaj gravaj endemiaj specioj estas Ceropegia fusca, Plocama pendula, Salvia canariensis, Argyranthemum frutescens, Rumex lunaria, Convolvulus floridus, kaj Messerschmidia fruticosa [1].

Humidaj kaj ombraj laŭrisilvoj vegetas inter altitudoj de 500 kaj 1400 m, kie iuj specioj atingas altecojn de pli ol 20 m. Antaŭ ĉirkaŭ 20 milionoj da jaroj, tiuj ĉiamverdaj arbaroj kovris vastajn partojn de la mondo. Kvankam laŭrisilvoj konsistas el pluraj taksonoj, ekzistas kvar karakterizaj laŭracaj specioj. Ili estas : stinka okoteo (Ocotea foetens), Apollonias barbujana, acora laŭro (Laurus azorica), kaj makaronezia perseo (Persea indica). Aliaj makaroneziaj endemiaj specioj kiuj troviĝas en la laŭrosilvoj estas kanaria arbuto (Arbutus canariensis), kanaria ilekso (Ilex canariensis), mokano (Visnea mocanera), blanka pikonio (Picconia excelsa), Heberdenia excelsa, kanaria saliko (Salix canariensis), kaj laŭroviburno (Viburnum tinus) [2].

Faŭno

Birdospecioj limigitaj al Kanarioj inkluzivas subspecion de turfalko (Falco tinnunculus teneriffae), montarmotacilo (Motacilla cinerea canariensis), orelstrigo (Asio otus canariensis), tri subspeciojn de fringo (Fringilla coelebs tintillon, F.c. ombriosa, F.c. palmae), kanarian ĉifĉafon (Phylloscopus canariensis) kaj du subspeciojn de granda buntpego (Dendrocopos major canariensis, D. m. thanneri).

Krom tersupraĵaj specioj, estas gravaj populacioj de cetacoj vivantaj tutjare en kanariaj maroj. Kareto (Caretta caretta), kelonio (Chelonia mydas) kaj leddorsa martestudo (Dermochelys coriacea) estas komunaj. Aliaj testuduloj, Lepidochelys kempi, L. olivacea kaj akcipitrobeka martestudo (Eretmochelys imbricata) estas kelkfoje rimarkigitaj [3].

Endemiismoj

Estas granda variado de endemiaj specioj, kaŭze de la insula izoliteco. Ekzemple, 70 % de la indiĝenaj koleopteraj specioj estas endemiaj. Plie en la laŭrisilvoj de la insuloj renkontiĝas plantospecioj postvivantaj de la terciaro.

Minacoj kaj konservado

La ekoregiono estas krize endanĝerigita.

La insularo estas signita gravan birdan areon.

Referencoj

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.