Insulo en Kanarioj From Wikipedia, the free encyclopedia
La Palma (oficiale San Miguel de La Palma, "Sankta Mikaelo de la Palmo" esperante) estas insulo de la hispana regiono de Kanarioj, en la Atlantika Oceano. Ĝia ĉefurbo estas Santa Cruz de La Palma.
Ĉi tiu artikolo temas pri insulo en la okcidenta parto de insularo Kanarioj. Por urbo sur la insulo rigardu la paĝon Santa Cruz de La Palma. Por orienta provinco de Kanarioj legu la artikolon Provinco La Palmoj. Por ĉefurbo de la orienta provinco de Kanarioj disponeblas la paĝo Las Palmas de Gran Canaria. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Palma (apartigilo). |
La Palma | ||
---|---|---|
vulkaninsulo, administra teritoria unuo [+] | ||
Lando | Hispanio | |
Supermara alteco | 2 426 msnm [+] | |
Koordinatoj | 28° 40′ N, 17° 52′ U (mapo)28.666666666667-17.866666666667 [+] | |
Plej alta punkto | Roque de los Muchachos [+] | |
Akvokolektejo | 708,3 km² (70 830 ha) [+] | |
Areo | 708,3 km² (70 830 ha) [+] | |
Loĝantaro | 81 350 [+] (2017) | |
Denseco | 114,85 loĝ./km² [+] [+] | |
Horzono | UTC±00:00 [+] | |
La Palma | ||
Vikimedia Komunejo: La Palma [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La insulo havas surfacon de 708,33 km² (10% de la kanaria teritorio) kaj loĝantaro je ĉirkaǔ 85 000 homoj.
La Palma estas tre kruta, kun alteco de 2.426 m en la Roque de los Muchachos, monto kie ekzistas tre grava astronomia scienca observejo. Ĝi ankaŭ enhavas la vulkanon Cumbre Vieja (Maljuna Pinto), unu el la plej aktivaj vulkanoj en la Kanarioj. Cumbre Vieja kovras la sudajn du-trionojn de la insulo kaj plej aktuale erupciis en septembro 2021.
En la centro troviĝas granda vulkanbuŝo kiu formas la Nacian Parkon de la Caldera de Taburiente, kreitan en 1954. Aliaj vulkanoj estas San Andrés kaj Teneguía, kiu la lastan fojon erupciis en oktobro 1971.
Ekde 2002, la tuta insulo estas Rezervejo de la Biosfero,[1] estante la tria kanaria insulo al kiu Unesko agnoskas tiun protektadon. La kanaria pino estas la vegetala simbolo de la insulo La Palma.[2]
La Palma estas dividita en 14 municipoj: 7 en la okcidenta kaj 7 la orienta deklivaroj:
La insulo situas en la ekoregiono de la kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.