Municipo en Kanarioj From Wikipedia, the free encyclopedia
Villa de Mazo [BIlja deMAzo] estas urbo kaj municipo en la sudoriento de la insulo La Palma apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]
Villa de Mazo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 38730 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 950 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 70 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 36′ N, 17° 47′ U (mapo)28.6049403-17.7770479 [+] | ||
Alto | 472 m [+] | ||
Areo | 71 km² (7 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villa de Mazo [+] | |||
En tiu municipo estas la nura civila flughaveno de la insulo, nome la Flughaveno de Mazo.
Villa de Mazo estas en la sudoriento de la insulo La Palma je 500 m.s.m. Temas pri municipo lima kun Breña Baja (norde), El Paso (okcidente) kaj Fuencaliente (sude), dum oriente estas la maro.[2]
Villa de Mazo posedas areon de 71,2 km², kio faras ĝin la tria municipa teritorio de la insulo.[3] La municipa teritorio estas montara areo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[2] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentejoj.[4]
Ekde 2002, la tuta insulo estas Rezervejo de la Biosfero,[5] estante la tria kanaria insulo al kiu Unesko agnoskas tiun protektadon.
La kanaria pino estas la vegetala simbolo de la insulo La Palma.[6]
En la areo estis loĝado de guanĉoj. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj, ekzemple tiuj de la Groto kaj Arkeologia Kuŝejo de Belmaco.[7]
Dum la konkero de la insulo, en la teritorio de la nuna municipa teritorio okazis bataloj inter kastilianoj kaj guanĉoj. Poste, en la teritorio loĝis hispanaj kolonoj kun konkerintoj. Hispanaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al brutobredado kaj al agrikulturo de cerealoj kaj vitejoj.
En 1768 oni konstituis la unuajn konsilantarojn en la insularo kadre de la reformoj de la reĝo Karolo la 3-a, kiu kreis la postenojn de la magistratanoj. En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj. En la insulo La Palma, oni konstituis dek unu municipojn jam antaŭe agnoskitaj de Kastilio, plus Santa Cruz de La Palma, kiuj havis magistratanojn jam ekde 1634.
La municipo de Fuencaliente de La Palma apartiĝis el Villa de Mazo la 23an de februaro 1837. Sipte al tiu perdo de areo, ĝi plue estas ampleksa teritorio kun disa loĝantaro, distribuita en dek kvar entoj aŭ kvartaloj, sed ĝis 1940 estis eĉ ĝis 49 loĝlokoj. La vulkandevena tereno helpas la damaĝojn de ŝtormoj, el kiuj la plej gravaj okazis la nokton de la 15a al la 16a de januaro 1957, kio okazigis tri mortojn en Villa de Mazo, 22 en Breña Alta kaj du en Breña Baja.
Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro prospero de agrikulturo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis disvolvigo de turismo.
Historie la loĝantaro regule kreskiĝis tre lante dum la 20-a jarcento el 4 650 ĝis 5 600 en 1940. Poste la loĝantaro stagnis.
Villa de Mazo dividiĝas en la jenaj kvartaloj kun korespondaj kernoj:
Kernoj | Loĝantoj (2015) | Viroj | Virinoj |
---|---|---|---|
Callejones | 370 | 186 | 184 |
Lodero | 472 | 239 | 233 |
Lomo Oscuro | 244 | 129 | 115 |
Malpaíses de Abajo | 293 | 149 | 144 |
Malpaíses de Arriba | 117 | 57 | 60 |
Monte | 157 | 76 | 81 |
Monte Breña | 519 | 274 | 245 |
Montes de Luna | 365 | 184 | 181 |
Monte Pueblo | 235 | 127 | 108 |
El Poleal | 121 | 61 | 60 |
El Pueblo | 581 | 264 | 317 |
La Rosa | 386 | 195 | 191 |
La Sabina | 297 | 147 | 150 |
San Simón | 190 | 95 | 95 |
Tigalate | 309 | 152 | 157 |
Tiguerorte | 207 | 106 | 101 |
La ekonomio de la municipo estas bazata sur turismo, la kultivo de la vito kaj la produktado de vino. La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, kaj aliaj okupitecoj.[2] Estas diversaj vidindaĵoj en la municipo. Inter ili menciendas la Groto kaj Arkeologia Kuŝejo de Belmaco kaj la Muzeo de la Ruĝa Domo pri brodado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.