vulkano en La Palma From Wikipedia, the free encyclopedia
En hispana Dorsal de Cumbre Vieja [kumbreBJEĥa] (Maljuna Pinto), estas vulkana dorsaro aktiva en la insulo La Palma en Kanarioj.[1] Temas pri vulkana strukturo etenda de nordo suden, tra la suda duono de La Palma, kaj la montopintaro kaj flankoj estas markitaj per dekoj de krateroj kaj konusoj. La lasta erupcio startis la 19an de septembro 2021 en arbara zono de la loĝloko Las Manchas konata kiel Cabeza de Vaca. La lafofluo rapide atingis loĝatajn areojn malsupren, tra la setlejoj kaj bananplantejoj, detruis milojn da konstruaĵoj kaj finfine venis tra klifoj al la maro pligrandigante la insulon. La vulkano haltiĝis la 13-a de decembro 2021, kaj la 25-an de decembro 2021 la loka registaro deklaris, ke la erupcio estis finiĝinta.[2][3]
Cumbre Vieja | |||
---|---|---|---|
monto • stratovulkano | |||
Alteco |
1 944 m | ||
Situo | La Palma, Kanarioj | ||
Geografia situo | 28° 34′ N, 17° 50′ U (mapo)28.566666666667-17.833333333333 | ||
| |||
Speco | Stratovulkano | ||
Laste erupciis | 2021 | ||
Ĉe tiu vulkanaro okazis historie la sep erupcioj kiuj estis okazintaj dum la lastaj 500 jaroj en la insulo, kaj plej ĵuse en 1949, 1971 kaj 2021.[1][4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.