Laŭroviburno
From Wikipedia, the free encyclopedia
La laŭroviburno [1] (Viburnum tinus) estas specio el la genro viburno de la familio de adoksacoj, hejme en la Mediteranea regiono kaj Makaronezio. Laurus aludas la similecon de la folioj al tiuj de nobla laŭro; tinus signifas "deka naskito". Ĝi estas arbedo (malofte arbeto) atingante ĝis 2-7 metrojn, kun densa, rondigita krono. La folioj estas ĉiamverdaj, restantaj 2-3 jaroj, aranĝitaj pare pinate, 4–10 cm longaj kaj 2–4 cm larĝaj, glatrandaj. La floroj estas blankaj, vintre kunmetitaj en densajn infloreskojn kun diametro de 5–10 cm. La frukto estas malhela blu-nigra drupo, 5–7 mm longa. De tiu palearktisa arbedo estas tri subspecioj :
- Viburnum tinus subsp. tinus. Mediteranea regiono.
- Viburnum tinus subsp. rigidum (syn. V. rigidum). En Kanarioj ĝi estas elemento de la ekoregiono kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj, precipe de la laŭrisilvoj.
- Viburnum tinus subsp. subcordatum. Azoroj.
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Viburnum tinus laŭ Jacob van Huysum. | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Viburnus tinus L. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||


Kultivado kaj uzado
Ĝi estas populara ĉiamverda arbedo vaste kultivita por sia vintra floranta habito en regionoj kun malseveraj vintroj.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.