Dezertoj kaj kserofitaroj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Dezertoj kaj kserofitaroj

La dezertoj kaj kserofitaroj estas biomo karakterizata de plantoj kaj bestoj kiuj bezonas nur malgrandajn kvantojn da humideco [1].

Rapidaj faktoj biomo, WWF biome [+] ...
Dezertoj kaj kserofitaroj
Thumb
biomo, WWF biome [+]
Vikimedia Komunejo:  Deserts and xeric shrublands [+]
vdr
Fermi

Priskribo

Dezertoj kaj kserofitaroj ricevas jaran meznombran precipitaĵon de malpli ol 150 mm, kaj havas duonaridan aŭ plenaridan klimaton, karakterizita de forta humideca deficito, kie jara potenca perdo de humideco kaŭze de vaporiĝ-transpiro nete superas humidecon ricevitan kiel pluvo. Dezertoj kaj kserofitaroj troviĝas en tropikaj, subtropikaj, kaj moderaj klimataj regionoj. Dezertaj grundoj emas esti sablajrokaj, kaj kun malalta proporcio je organikaj materioj. Salajalkalaj grundoj estas kutimaj. Plantoj kaj bestoj en dezertoj kaj kserofitaroj estas taŭgaj por malalte humidecaj cirkonstancoj. Plenaridaj regionoj plejofte estas senigitaj de vegetaĵaro kaj besta vivo, kaj ampleksas rokajn dezertojn kaj sablajn dunojn. Vegetaĵaro en aridaj klimatoj povas inkluzivi maloftajn herbejojn, arbustarojn, kaj duonarbarojn. Plantoj, taŭgaj por aridaj klimatoj, estas nomataj kserofitoj, kaj inkluzivas sukulentajn plantojn, kriptofitojn, sklerofilajn kaj jarajn plantojn. Bestoj, inkluzive de insektoj, reptilioj, araneoj, birdoj kaj mamuloj, multfoje estas noktulaj por eviti humidecan perdon.

Thumb
Tutmonda disvastiĝo de la dezertoj kaj kserofitaroj.
Thumb
Izolita, Argyroxiphium de Havajo adaptiĝis al kserofitaj mikroklimatoj ene de vulkanaj krateroj, kaptanta kaj kanaligante roson kaj protektanta siajn foliojn kun reflektantaj haroj.

Faŭno

Flaŭro

Referencoj

Listo de ekoregionoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.