Mezvarmaj koniferarbaroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
La mezvarmaj koniferarbaroj estas tersupraĵa biomo kiu troviĝas en la moderaj klimatoj kun varmaj someroj, malvarmetaj vintroj kaj sufiĉe da precipitaĵo kaj kie superregas la gimnospermaj arboj.
Biomoj | |
---|---|
Tersupraĵaj biomoj | |
Tundro | |
Tajgo | |
Montaraj herbejoj kaj arbustaroj | |
Mezvarmaj koniferarbaroj | |
Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj | |
Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | |
Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj | |
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | |
Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | |
Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
Dezertoj kaj kserofitaroj | |
Inunditaj herbejoj kaj savanoj | |
Ĉeriveraj areoj | |
Malsekejo | |
Akvaj biomoj | |
Lageto | |
Marbordo | |
Mangrovo | |
Algarbaroj | |
Koralrifoj | |
Neritika zono | |
Kontinenta plataĵo | |
Pelaga zono | |
Benta zono | |
Varmaj fontoj | |
Malvarmaj submarfontoj | |
Aliaj biomoj | |
Enroka biomo | |
Nur en sep regionoj de la mondo ekzistas naturaj mezvarmaj koniferarbaroj :
Tiuj arbaroj ampleksas multajn speciojn de pinacoj, kiel cedrojn, kupresojn, abiojn, juniperojn, Agathis, pinojn, podokarpojn, sekvojojn, taksusojn, ktp. La subarbaraĵo enhavas grandan variadon de herbaj kaj arbustaj specioj.
Strukture, rilatas al arbaroj sufiĉe simplaj, konstituitaj el du stratumoj : la kanopeo kaj la subarbaraĵo. Kelkfoje ankaŭ ekzistas arbeda tavolo. La pinarbaroj gastigas herban subarbaraĵon, kiu estas superregata de herbaj staŭdoj, submetitaj al naturaj incendioj, gravaj ekologie.
La mezvarmaj koniferarbaroj plej humidaj ampleksas la plej grandan kvanton de biomaso el ĉiuj tersupraĵaj ekosistemoj, kaj distingiĝas pro la gigantaj dimensioj de siaj arboj : sekvojadendro (Squoiadendron giganteum), sekvojo (Sequoia sempervirens), Menzies-pseŭdocugo (Pseudotsuga menziesii), alerco (Fitzroya cupressoides), Agathis australis...Tiuj arbaroj nur ekzistas en etaj zonoj de la nordokcidento de Nordameriko, de la sudokcidento de Sudameriko kaj en la nordo de Novzelando.
Koniferarbaro ofte estas termino por indiki nenaturan arbaron, aŭ forston, en kiu kreskas nur koniferoj. En malaltaj ebenaĵoj de la modera klimata zono naturaj koniferarbaroj estas tre maloftaj. Ĝenerale ĝiaj naturaj vivoregionoj estas subarktaj kaj montaraj areoj. Tamen la homoj disvastigis ilin tie por ekonomia ekspluatado. La vorto apartenas al la komunuza lingvo, sciencistoj preferas uzi pli precizajn nociojn, por priskribi arbarajn formaciojn.
Nearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj | |
---|---|
NA0501 Rok-montaraj arbaroj de Alberto | Kanado |
NA0503 Arizonaj montarbaroj | Usono |
NA0506 Brit-kolumbiaj kontinent-marbordaj arbaroj | Kanado, Usono |
NA0507 Kaskad-montaraj leaj arbaroj | Kanado, Usono |
NA0508 Arbaroj de centra kaj suda Kaskada Montaro | Usono |
NA0511 Koloradiaj rokmontaraj arbaroj | Usono |
NA0513 Floridaj sablopinaroj | Usono |
NA0514 Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno | Kanado |
NA0515 Grand-basenaj montarbaroj | Usono |
NA0518 Arbaroj de norda-centra Rokmontaro | Kanado, Usono |
NA0519 Nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj | Usono |
NA0520 Nord-pacifikaj marbordaj arbaroj | Kanado, Usono (Alasko) |
NA0525 Arkipelago Reĝino Karloto | Kanado |
NA0527 Arbaroj de Sierra Nevada | Usono |
NA0529 Sudorient-usonaj koniferaroj | Usono |
Palearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj | |
---|---|
PA0501 Alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj | Francio, Italio, Svislando |
PA0502 Altajaj montarbaroj kaj arbarstepo | Ĉinio, Kazaĥio, Mongolio, Rusio |
PA0503 Kaledoniaj koniferaroj | Britio |
PA0504 Karpataj montarbaroj | Ĉeĥio, Pollando, Rumanio, Slovakio, Ukrainio |
PA0506 Orient-afganaj montaraj koniferaroj | Afganio, Pakistano |
PA0507 Elborz-montara arbarstepo | Irano |
PA0508 Helanŝanaj montaraj koniferaroj | Ĉinio |
PA0509 Hengduan-montaraj subalpaj koniferaroj | Ĉinio |
PA0510 Hokajdaj montaraj koniferaroj | Japanio |
PA0511 Honŝuaj alpaj koniferaroj | Japanio |
PA0513 Mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj | Alĝerio, Maroko, Tunizio, Hispanio |
PA0514 Nordorient-himalajaj subalpaj koniferaroj | Barato, Butano, Ĉinio |
PA0515 Nord-anatoliaj koniferaj kaj foliaj arbaroj | Turkio |
PA0516 Kanjonaj alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj de Nuĵiang Langkang | Ĉinio |
PA0517 Ĉilian-montaraj koniferaroj | Ĉinio |
PA0518 Koniferaroj de Kjonglaj-Min | Ĉinio |
PA0520 Skandinavaj marbordaj koniferaroj | Norvegio, Svedio, Finnlando |
PA0521 Tjanŝanaj montaraj koniferaroj | Ĉinio, Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio, Uzbekio |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.