Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sekvojo (Sequoia) estas genro de la arbofamilio de cipresacoj, kun nur unu specio (Sequoia sempervirens) de konifera arbego, hejma en okcidenta Usono. La arbego estas tre longviva kaj povas iĝi pli ol 1 000-jara – la plej maljuna aĝas ĉirkaŭ 2 200 jarojn. La branĉoj havas pinglojn kvazaŭ en du plataj vicoj sur branĉoj, preskaŭ kiel ĉe taksuso. La arbo estas hejma en Usono, en Kalifornio kaj Oregono, kaj povas kreski ĝis 104 m alta kaj 8,5 m de diametro. Ĝi estas kultivata por lignaĵarto kaj ornamo.[1]
Sekvojo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Sequoia sempervirens en Nacia kaj Ŝtata Parkoj Redwood | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sequoia sempervirens (D. Don) Endl. | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La nomo sekvojo estis donita omaĝe al la ĉeroko Sequoyah. La latina sempervirens signifas «ĉiamverda», malprecize.
La Sekvoja Nacia Parko estas apud la kalifornia pacifika marbordo proksime al la limo al Oregono. En la protektejo kreskas preskaŭ 50 procentoj de la naturaj arboj de la specio sekvojo aŭ Sequoia sempervirens, la plej alte kreskanta arbo de la mondo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.