Remove ads
kemia elemento kun simbolo Cf kaj atomnumero 98 From Wikipedia, the free encyclopedia
Kaliforniumo[1] aŭ kalifornio[2] estas radioaktiva metala kemia elemento kun la simbolo Cf kaj atomnumero 98. La elemento unue estis produktita en 1950 per bombado de kuriumo per alfa-partikloj (jonoj de heliumo) ĉe la Universitato de Kalifornio en Berkelio. La elemento estis nomita por Kalifornio kaj la Universitato de Kalifornio.
Ĉi tiu artikolo temas pri transurania kemia elemento kun atomnumero 98. Por usona subŝtato rigardu la paĝon Kalifornio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon California. |
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
kemia elemento • sinteza elemento | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĝeneralaj informoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Nomo (latine), simbolo, numero | kaliforniumo (californium), Cf, 98 | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Karakteriza grupo | (nespecifita) | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Atomaj ecoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Fizikaj ecoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Diversaj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Elektronegativeco | 1.3 (Pauling-skalo) | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP. |
Kalifornio estas arĝente blanka aktinidmetalo[3] kun fandopunkto de 900 ± 30 °C kaj laŭtaksa bolpunkto de 1745 °C.[4] La pura metalo estas modebla kaj estas facile tranĉita per razklingo. Kalifornia metalo komencas vaporiĝi super 300 °C kiam eksponite al vakuo.[4] Sub 51 K (−220 °C) kalifornia metalo estas aŭ feromagneta aŭ ferimagneta (ĝi agas kiel magneto), inter 48 kaj 66 K ĝi estas antiferomagneta (meza stato), kaj super 160 K (−110 °C) ĝi estas paramagneta (eksteraj magnetaj kampoj povas igi ĝin magneta).[4] Ĝi formas alojojn kun lantanidmetaloj sed malmulto estas konata pri ili.[4]
Kalifornio elmontras oksigenajn statojn de 4, 3 aŭ 2. Ĝi tipe formas ok aŭ naŭ ligojn al ĉirkaŭaj atomoj aŭ jonoj. Ĝiaj kemiaj trajtoj estas antaŭviditaj esti similaj al aliaj ĉefe 3+ valentaj aktinidaj elementoj[5] kaj la elemento disprozio, kiu estas la lantanido super kalifornio en la perioda tabelo.[6] Kunmetaĵoj en la +4 oksigena stato estas fortaj oksidantoj aj tiuj en la +2 stato estas fortaj reduktantoj.[3]
Dudek izotopoj de kalifornio estas konataj (masnumero intervalanta de 237 ĝis 256[7]); la plej stabilaj estas 251Cf kun duonvivo 898 jaroj, 249Cf kun duonvivo 351 jaroj, 250Cf kun duonvivo 13.08 jaroj, kaj 252Cf kun duonvivo 2.645 jaroj.[7] Ĉiuj aliaj izotopoj havas duonvivon pli mallongan ol jaro, kaj la plej multaj el tiuj havas duonvivo malpli ol 20 minutojn.[7]
249Cf estas formita de beta-kadukiĝo de berkelio-249, kaj la plej multaj aliaj kaliforniizotopoj estas faritaj submetante berkelion al intensa neŭtrona radiado en nuklea reaktoro.[6] Kvankam kalifornio-251 havas la plej longan duonvivon, ĝia produktokvanto estas nur 10% pro sia emo kolekti neŭtronojn (alta neŭtronkapto) kaj ĝia emo interagi kun aliaj partikloj (alta neŭtrona sekco).[4]
252Cf, 96.9% de la tempo, alfa-kadukiĝas al kuriumo-248; la aliaj 3.1% de kadukiĝo estas spontanea fisio. La plej multaj aliaj izotopoj de kalifornio, alfa kadukiĝas al kuriumo (atomnumero 96).[7]
Oni ne scias, ke kalifornio okazas nature sur la Tero, sed tre etaj kvantoj povus ekzisti pro diversaj nukleosintezaj reagoj en uraniaj ercoj. La elemento estas sufiĉe nesolvebla en akvo, sed ĝi bone aliĝas al ordinara grundo; koncentriĝoj de ĝi en la grundo povas esti 500 fojojn pli altaj ol en la akvo ĉirkaŭanta la grundajn partiklojn.[8]
Kaliforniaj izotopoj kun masnumeroj 249, 252, 253, kaj 254 estis observitaj en la radioaktiva polvo kolektita de la aero post atomeksplodo.[9]
Kalifornio iam estis kredita esti produktita en supernovaoj, ĉar ilia kadukiĝo egalas la 60-tagan duonvivon de 254Cf.[10] Tamen, postaj studoj ne montris iujn ajn kaliforniajn spektrojn,[11] kaj supernovaj lumkurboj nun supozeble sekvas la kadukiĝon de nikelo-56.[12]
La transuraniaj elementoj de americio ĝis fermio, inkluzive de kalifornio, okazis nature en la natura nuklea fisia reaktoro ĉe Oklo, sed ne plu faras tion.[13]
Spektraj linioj de kalifornio, kune kun tiuj de pluraj aliaj nepraj elementoj, estis detektitaj en la Stelo de Pŝibilskio en 2008.[14]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.