kemia elemento kun simbolo Cr kaj atomnumero 24 From Wikipedia, the free encyclopedia
Kromio[1] (aŭ ĥromo, laŭ la greka χρῶμα, aŭ kromo) estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Cr kaj la atomnumero 24. Ĝi estas brila transirmetalo kun alta frostopunkto, utila en alojoj. Kromo havas nek odoron nek guston, kaj ĝi estas fleksiĝema. Ĝi estas la unika elemento de la perioda tabelo, kiu estas antiferomagneta ĉe la media temperaturo.
La 26-an de julio 1761, Johann Gottlob Lehmann trovis oranĝkolora-ruĝan mineralon en Uralo, kiun li nomis Siberia ruĝa plumbo. Li pensis, ke tiu mineralo estis plumba kombinaĵo kun seleno kaj fero, sed ĝi estis plumba kromiato (PbCrO4), kiu nun nomiĝas krokoit (angle crocoite). En 1770, Peter Simon Pallas vizitis la saman ejon, kaj trovis tiun saman ruĝan "plumban" mineralon. Ĉi tiu mineralo estis tre utila kiel pigmento, do ĝia uzado kiel farbo populariĝis. Ankaŭ, flava koloro kreita de krokoito populariĝis kiel moda koloro.
En 1797, Louis Nicolas Vauquelin ricevis krokoiton. Li produktis kromian oksidon (CrO3) per miksado de crocoite kaj klorida acido (HCl). En 1798, Vauquelin produktis metalan kromon per lignokarba forno. Li trovis kromon en gemoj kiel rubeno kaj smeraldo. Li sukcesis izoli puran kromon.
Dum la 1800-oj, kromo estis uzata kiel farbo kaj tanada salo. Nun ĝia uzado estas primare (85%) en metalaj alojoj, aparte en rustorezista ŝtalo . Ĝi estas ankaŭ uzata en la kemiaj kaj metalaj industrioj.
Kromo nomiĝis pro la greka vorto "Chrôma" (kiu signifas koloro), ĉar estas multe da koloraj kombinaĵoj kun kromo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.