Radono
kemia elemento kun simbolo Rn kaj atomnumero 86 From Wikipedia, the free encyclopedia
Radono estas kemia elemento en la perioda tabelo, kiu havas la simbolon Rn kaj la atomnumeron 86. Ĝi estas radioaktiva nobla gaso formita per la disfalado de radiumo, kiu ĝi mem originas ankaŭ de disfalaj vicoj de uranio kaj torio. Ĝi estas unu el la plej pezaj gasoj, kaj estas danĝerema al sano.
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
kemia elemento • gaso | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĝeneralaj informoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Nomo (latine), simbolo, numero | radono (radon), Rn, 86 | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
CAS-numero | 10043-92-2 | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Karakteriza grupo | Raraj gasoj | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Atomaj ecoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Atomradiuso | 120 pm | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Fizikaj ecoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Denseco | 9,73.10-3 g/cm3 | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Termika konduktivo | 3,64.10-3 W/(m · K) | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Diversaj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Elektronegativeco | 2.2 (Pauling-skalo) | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP. |
En 1915, Marie Curie, dum intencis kontribui al la zorgado de vunditaj soldatoj en la Unua Mondmilito, produktis pinglojn kiuj enhavas "radiuman elsendon", nome senkolora, radioaktiva gaso elsendita el radiumo, kiu poste estis identigita kiel radono, por esti uzata por steriligi infektitan histon. Ŝi havigis la radiumon el sia propra unu-grama havaĵo.[1]
Komence de la 21a jarcento oni faris studojn kiuj pruvis, ke domoj konstruitaj almenaŭ parte el granito, ĉefe norde kaj okcidente de Hispanio, kaj ĉefe en montaraj areoj, produktis radonon ĉefe en subteraj aŭ teretaĝaj areoj.[2]. Pro tio nesecas atentigi al tia malsaniga gaso en ne aerumataj keloj.
Fizikaj karakterizajoj
Ĥemie inerta gaso, radono estas la "plej peza" (plej densa) el la noblaj gasoj (ne konsiderante oganesonon). En normaj kondiĉoj de temperaturo kaj premo, radono estas unuatoma gaso kun denseco je 9,73 kg/m3[3]. Ĝi estas unu el la "plej pezaj" (densaj) gasoj ĉe ĉambra temperaturo, preskaŭ 8 fojojn la denseco de aero[4]. Je norma temperaturo kaj premo, radono estas senkolora, sed kiam la temperaturo malaltiĝas sub sia frostopunkto (202 K; −71 °C), ĝi fariĝas fosforeska, tiam flava se la temperaturo plu falas, kaj finfine ruĝ-oranĝa ĉe likvaj aertemperaturoj (< −180 °C)[5]. Kiam en kondensita stato, radono ankaŭ aperas hela, pro la intenseco de la radiado kiun ĝi elsendas[6]. Ĝi laŭdire estas "aŭtofluoreska".
Izotopoj
Estas 35 izotopoj de radono konataj ĝis nun, sed nur 4 el ili ekzistas en la naturo, en spurkvantoj, ĉiuj el kiuj kadukiĝas en alfa-radiado. Nur la izotopo 222 havas duoniĝan tempon sufiĉan por prezenti radiprotektadan problemon en ekstremaj kazoj.
- La plej ofta (kaj kun plej daǔra duoniĝotempo) izotopo estas la radono 222, kiu estas la produkto (filia izotopo) de la disfalo de |radiumo 226, en la kadukiĝoĉeno de uranio 238. Ĝi havas duoniĝotempon de |3,823 tagoj.
- Radono 220 estas la ĉefa kromprodukto de radiumo 224, en la disfaloĉeno de torio 232. Ĝi havas duoniĝotempon je 55,6 sekundoj.
- Radono 219 estas derivita de aktinio. Ĝi devenas de la "vico uranio 235". Ĝi havas duoniĝotempon je 3,96 sekundoj
- Radono 218 estas tre negrava produkto (0.10%) de la disfalo de astato 218 (per beta-radiado), gi mem tre ofta produkto de disfalo (0.02%) de polonio 218. Ĝi do apartenas al la disfala vico de uranio 238, sed prezentas nur 0,2 ppm de la radioaktiveco de radono 222. Ĝi havas duoniĝotempon de 35 ms. Havante mallongan duoniĝotempon (rilate al aliaj radionuklidoj ĉeestantaj en certaj kvantoj en la naturo), Radono 222 estas ekstreme radioaktiva gaso. Ĝia specifa radioaktiveco] estas 5,73.1015 |Bq/g.
Biologia radiotokseco
Radono estas ĥemie neŭtra: la radono atomo mem ne ekloĝas en la pulmoj aŭ en la homa korpo. Tial, la dozoj liveritaj per radono mem estas nekonsiderindaj. La surradiado estas kaŭzita de la idoj de radono, kaj ĉefe de ĝiaj mallongdaŭraj idoj. La efikoj de radono sur la korpo povas fariĝi signifaj, se la koncentriĝo fariĝas tro alta.
En atmosfero ŝargita per radono, ĝi tre rapide atingas sekurecan ekvilibron per si mem kun siaj mallongdaŭraj idoj. Ekzemple, sekvante ĝian alfa-disfalon (3,824 tagoj), radono 222 donos polonion 218 (3,1 min). Tio rapide, per alia alfa disrompiĝo, donos plumbon 214 (26.8 min), kiu donos bismuton 214 (19.7 min), tiam polonion 214 (164 µs) kaj finfine plumbon 210 (22.3 jarojn), kun relative pli longa vivo. Mallongdaŭraj disfalproduktoj, precipe plumbo 210, troviĝas en libera formo (nanometraj partikloj) aŭ deponitaj sur aerosoloj (mikrometraj), kiuj eniras la spirvojon kaj ekloĝas en la pulmojn. Tiu plumbo estas per si mem radioaktiva, kaj diseriĝas en bismuton 210 (5,01 tagoj), kiu donas polonion 210 (138 tagoj), tiam plumbon 206 (stabila). Tiuj radioaktivaj idoj fiksitaj en la pulmoj elsendas alt-energiajn alfa-partiklojn, kiuj surradias la histojn. Por unu bekerelo de radono, estas tiam kvar sinsekvaj alfa-disfaliĝoj kaj kvin beta[7].
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.