From Wikipedia, the free encyclopedia
Gotika modo arigas ĉiajn aspektajn elementojn kiuj korespondas al la gotika nocio de estetiko.
En la gotika movado, ies eksteraĵo implicas ties apartenon al la subgrunda movado, kiu taksas rafinecon kaj elegantecon kiel gravan. La senĉesa evoluado de la gotika movado regule nutras la gotikan modon, superante la efemeran fenomenon de modo por distingigi certan nombron de longdaŭraj apartaĵoj. Malgraŭ tio, ĝi ellasas, ene de siaj limoj konstante movantaj, grandan liberecon al propra kreiveco.
Gotika modo esprimiĝas en sia plena pompo okaze de precizaj kaj regulaj renkontiĝoj kiel en kluboj, koncertoj aŭ festivaloj. Kiam gotikulo ne estas akompanata de samideanoj, ŝi aŭ li adoptas sobran vestmanieron (nigra vestkoloro restas tamen egala) ornamita de raraj kromobjektoj (pendaĵo, gantoj el bunto, ktp...)
La nomo mem de tiu estetika kodaro estas pridiskutata. Efektive, pluraj gotikuloj malŝatas la nocion de «modo», kiu povas implici mallongdaŭrecon, kaj ke ĝi estu populara kaj ordinara furoro sen ia profundeco. Nu, gotika modo ja ne estas malkunigota de la protea movado kiu ĝin naskis kaj atribuis al ĝi sian simbolecon kaj signifoplenecon.
Ĉe socio en kiu aspekto ĉefas kvazaŭ nevortigata garantiaĵo, vidigi nenorman eksteraĵon konsistigas efikan kontestrimedon kiun punkoj jam plenmezure esploris kaj kies multaj elementoj estas ankoraŭ videblaj en la aktuala gotika modo, tiom pri hararanĝo, kiom pri galanterio aŭ ŝtofo.
El ĉi tiuj pluestantaj elementoj, unu el la plej evidenta estas hararanĝo. Tiel, tute aŭ parte razita kapo, kolorigitaj aŭ senkolorigitaj haroj, krestoj aŭ allakita hararo estas kunligata kun punkaj originoj, kies movado abolis tabuojn pri haroj.
Vestaj elementoj kutime asociata kun liberamoremo estas uzitaj intence de spiti konvenciojn kaj montri individuan liberkonduton, efektiva aŭ ne: ekscesa ŝminko, mallongigitaj jupoj, haroretoj, mankatenoj, katenoj, najloj kaj alispecaj metalaj pintoj, traborado, ktp...
Cele de signi onian forĵetadon de socio rigardata kiel tro konformisma, oni alprenas vestan kodaron malan al tiu kutime uzata: juveloj estas arĝentaj kaj ne oraj, vestoj estas ŝiritaj, ornamitaj per akcesoraĵo (do-it-yourself, insignoj...), malstrukturitaj (laĉopantalono, metalaj ringoj, zipoj kaj alispecaj rimenoj) prefere ol sobraj. Ŝuoj (tiaj kiaj skoltoŝuoj, armeoŝuoj, ktp...) estas dikplandaj, altaj kaj ofte kolorigitaj kontraste al klasikaj diskretaj normŝuoj. Doc Martens estis dumlonge la pratipo de la gotika ŝuo antaŭ la ekalveno de New Rock dum la 1990-oj.
Pro estetiko de furorantaj muzikgrupoj kiel The Cure kaj pro vestkodaro de londonaj noktokluboj kiel The Batcave, gotika modo disvastiĝas kaj firmiĝas en sobreco pliigata de sistema uzado de nigro, tiom sur vestoj kiom sur hararanĝo aŭ ŝminko.
Aliaj elementoj tiam aperas, kiel palega kaj livida vizaĝhaŭto, nuntempe simbola de la gotika ŝajno, supozeble ŝokanta ĉar aludanta malbonfarton kaj morton, aŭ ankaŭ krispigitaj haroj kun hirta, petarda tondofasono.
Ankaŭ troviĝas simetriaj elementoj kun inklino por larĝaj strioj, plejofte horizontalaj, kiujn oni povas kompari kun bagnulkostumoj aŭ kun tiu de Beetlejuice (far Tim Burton). Male, oni same renkontos nesimetriajn elementoj sur ŝtrumpoj aŭ retoj supermetitaj, traboritaj, ŝiritaj, diverskoloraj, surhavitaj sur la kruroj aŭ foje sur la brakoj aŭ la trunko.
Glamroko novenkondukis androginajn referencojn, nome ŝmiko kaj jupo por viroj, kostumo (pantalono ĉetalie striktigita, senmanika veŝteto, haroj tuberete rubanligitaj) por virinoj.
Tiuj samaj glamrokaj influoj ankaŭ enkondukos teatran dimension al la aspekto kiu eĉ pligravigos uzadon de ŝminko kaj de kiĉaj gaĝetoj imitante vespertojn, ĉerkojn, kraniojn kaj ceterajn ostojn...
Samproporcie kiel la gotika movado daŭre disvolviĝas, ĝin nutras malsamaj kulturaj alportaĵoj kiuj pliampleksigas ĝian estetikan kodaron.
Ĉefe alkondukita de literaturo, sed ankaŭ de kino, iuj fantastaj elementoj venas pliriĉigi gotikan modon.
La vampira temo kunportas tre riĉan estetikan universon, en kiu oni celas belstaturecon kaj elegantecon antaŭenigita de diversspecaj vestopecoj kaj iloj: cilindro, monoklo, palega vizaĝo, nigraj senmanikaj mantelegoj, irbastonoj kun prilaborita pomelo, lavaljero, cigaredingo, gantoj, kariofilcigaredoj, dentaj protezoj aŭ pintigitaj dentoj, lensoj kun fendohava pupilo. Tiu influo alportas trafan uzon de funebraj koloroj kiel skarlato aŭ violo aldone al la kutima nigro. Daŭre fidela al iliaj reputacioj de dandoj, iuj amatoroj de la vampira ŝajno interŝanĝos siajn puntojn por mondumaj kostumoj rezolute modernaj.
Universoj de mitologiaj kreitaĵoj kiel feoj, elfoj aŭ anĝeloj alkondukas siaparte uzon de smeralda verdo, tiel kiel alispecaj akcesoraĵoj kiel falsaj flugiloj fiksotaj dorse per rimenoj kvazaŭ tornistro, falsaj pintformaj oreloj, diademoj kaj juvelaroj.
La fetiĉa movado estas ofte konfuzata kun la gotika, kiu estas logata de deviaj seksaj praktikoj kaj emas konsideri galanterion kiel kvazaŭan fetiĉaron.
Akcesoraĵoj (katenoj, ligiloj, frenezjako, skurĝo, kondukŝnuro, pikkalkanumo, botoj, korseto, laĉoj, ktp...) kiel simbolaj ŝtofoj el vinilo, latekso, elastano, ledo estas rigardataj kiel bone sidantaj.
Korpaj modifoj tiaj kiaj traborado, skarifikoj, tatuado, brulstampado estas kutimaj.
La ŝajno «bubpupo» - babydoll en la angla - (mallonga plisita jupo, videblaj kaj ĝisgenuaj ŝtrumpetoj, harfasono kun akratona kolorefekto sed daŭre naivaspekta) entenas distingajn signojn de fetiĉismo.
Gotika movado estas, pro sia deveno, avida pri historiaj kaj kadukaj artefaritaĵoj, kies influo povas esti baroka, mezepoka, renesanca aŭ eĉ empira koncerne robojn subbruste striktigitaj aŭ krinolinaj.
Krom la ekfuroro de longaj barokaj roboj, tiuj influoj evidentiĝas en ŝtofoj, precipe ellaboritaj kiel veluro aŭ punto aŭ en notoj koloraj -sed neniam brilaj- ĉe tualeto. La vira respondaĵoj pri tiaj estetikoj estas nigraj aŭ blankaj ĉemizoj kun ĵaboto kaj ŝvelformaj manikoj. Ankaŭ tempas la reaperon, ĉe virinoj, de longaj haroj, kiuj ebligas ellaboritajn hararanĝojn.
Diversaj akcesoraĵoj devenas de tradiciaj kulturoj, interalie triskelo, runoj... Historitemaj vestelementoj ankaŭ enkalkulas ombrelojn, ĉapelojn, ventumilojn, fringroringojn, fingringojn, ornamitajn butonegojn, aŭ eĉ tintilojn, ofte almetita kvazaŭ braceleto ĉirkaŭ manradiko aŭ maleolo, reference al pestuloj.
Pli malofte, oni povas foje trafi tunikojn el maŝkiraso aŭ karaj ŝtalaj armaĵoj, kvankam tio estas escepta ĉas tre embarasa.
Tamen, la ĉefa motivo rare estas fideleco al historia reelvoko, kaj tiu ofte okazigas la plej anakronismajn vestokunmetaĵojn.
Influoj de artistoj evoluante en la sfero de industria muziko reenkondukas ian virecan emon en la gotikas estetiko, per uzado de ekipaĵaro kamuflanta drelikaĵo -ĉefa urbatipa griz- aŭ blukolora- altaj skoltoŝuoj, aviadistaj jakoj, «lutistaj» aŭ aviadistaj (modifitaj) okulvitroj, glate razita aŭ tre mallonga harfasono ĉe viroj. Tiu estetiko estas eĉ nominda soldata kiam ĝin konsistigas aŭtentikaj aŭ konforme kopiitaj uniformoj.
Same tie ĉi, oni esploras nocion de vireco, antaŭenigante militaludan vestaĵon (brustokiraso, armaĵoj kaj diversspecaj braceletoj) aŭ ŝminkon (ŝmirado nigra ĉirkaŭ okuloj kaj buŝo kaj por laŭelektaj desegnoj kaj ŝmirado blanka fone, nomata «kadavra pentraĵo» (corpse paint).
Depost tio, viroj ekellasis siajn harojn longajn kaj liberajn kontraste kun antaŭ la metalroka malfermiĝo, kiam eleganteco laŭ gotika vidpunkto modeligis longan hararon ĉe viroj kunligota sur la nuko.
Ankaŭ al tiuj influoj estas asociendaj la religiaj, mistikaj au esoteraj simboloj kaj fetiĉoj portataj pli deficele ol kiel atestaĵo de kredo laŭ propra senco: kruco (kiam portata supre malsupren, ĝi aludas satanismon), pentagramo, mjolniro...
Oni rekonas kibernetikajn gotikulojn (el la angla cybergoth) je iliaj aspektoj similante al tiuj de animeaj kaj mangaaj personuloj, kun futurisma emo, kelkfoje eĉ postapokalipsa kaj ofte influata de elektronikindustria muziko. Tiuj kibergotikuloj aparte ŝatas dikplandajn ŝuojn, vestojn kaj -multegajn- akcesoraĵojn el vinilo, haraldonaĵojn, interalie buntajn feltharojn.
Tiu eksteraĵo trafe konvenas al etoso kaj dekoracio de britaj noktokluboj kie kutimiĝis uzado de korpaj fosforeskaj farboj kaj akcesoraĵoj tiaj kiaj metalaj platoj kaj reflektantaj aŭ fluoreskaj platoj. El ĉi tiuj, la plej populara verŝajne estas la lumbastono, kiu lumineskas en senlumejoj kaj kiu, helpe de ultraviola lumigado, ebligas vidajn koregrafiojn.
Tiuj estas la plej eksteriĝantaj, nigro ne plu estas nepra kondiĉo kaj akraj kolortonoj kiel fluoreska rozo, elektra bluo kaj eĉ kelkfoje blanko ekaperas.
Virinaj harfasonoj kompletigas la tuton per kolorriĉaj hartufetoj, haraldonaĵoj, artaj kaj buntaj feltharoj kaj reapero de volvitaj harligoj kaj ceteraj hartuberoj, harvostoj, ktp...
Ŝuoj estas kompreneble dikplandajn kaj estas nomitaj «platformaj botoj».
La lasta emo devena de Japanio kiu revolucias gotikan estetikon estas la socifenomeno ゴスロリ, gosurori (gotikaj lolitoj aŭ pli ĝuste gotikaj nimfetoj) kaj aparte la substilon kurorori (nigra nimfeto) inspiriĝas de eŭropaj nobelkostumoj sed ankaŭ de visual kei por krei ŝajnon distinge gotika. La stilo gosurori forte influis japanajn kiel internaciajn gotikulojn, per sia barokeco kaj bunteco.
Alispecaj emoj de la modo pli-malpli kunligata kun gotiko inkludas na amarori (dolĉa nimfeto), kiu ne estas «tradicie» gotika ĉar neniel veaspekta en elekto de koloroj: paŝtela, hela, kaj «milda»; kaj ankaŭ en uzado de floroj kaj koketaĵoj. Tiuj gotikaj kvazaŭpupoj faligas barojn en gotika modo kaj alportas novan dimension al la movado. Sed pro la sama kialo, multaj eŭropanoj ne rigardas ĝin kiel vere gotika.
Kvankam unue ekskluzive japana, tiu emo disvastiĝas tutmonden (novaj butikoj, ktp...), kaj estigas veran «karapacŝanĝon» en gotikaj medioj.
Iuj eksteraĵoj estas anekdotaj ĉar maloftaj kvankam ili estas iam kaj iam trafeblaj. Aliaj epifenomenoj rezultas de diversaj nedaŭraj kulturaj furoroj, precipe muzikaj kaj filmaj.
Pirata- aŭ korsaraluda estetiko estas malnova skale de la movadhistorio sed tamen malofta. Ĝi inkludas ĝenerale vadbotojn, kaptukojn (fulardo bendo, ktp...), skulptaĵoj kaj mortokapoj... Kompreneble ĉio ĉi el niro de la verto ĝis la fingroj de la piedoj.
Multaj fervoraj fanoj, aparte en Japanio kaj Koreio, strebas imiti la sintenon kaj la eksteraĵon de siajn idolojn. Tiu fenomeno ankaŭ veras ĉe gotikuloj kaj kelkaj gotikaj steluloj estas laŭeble kopiitaj.
Kronologie, Siouxsie Sioux estas la unua muzikfamulo kiu diskonigis la tipan gotikan aspekton de la 1980-oj: hirta «petarda» harfasono, palegaj vizaĝkoloroj, kun ĉirkaŭstrekitaj okuloj, sen forgesi ruĝigitaj (aŭ foje nigrigitaj) lipoj, ktp... Ŝi kunturneos kun Robert Smith, kapulo de The Cure kaj, laŭ liaj propraj diroj, «perverse» influos lian ŝajnon, mokinstigante lin alpreni pli «korvan» aspekton. Tion li faros, pli-malpli fariĝante la vira respegulo de Siouxsie kun iom pli da malordemo (ĉifita blanka ĉemizo...) kaj havos siavice konsiderindan influon ĉe gotikulaj eksteraĵoj.
Laŭ la modelo de Carl McCoy, kantisto en la brita muzikgrupo Field of the Nephilim, oni povas havigi al si surtuton, surpantalonon aŭ kruringoj, usonaj brutistaj botoj, larĝranda ĉapelo, veŝto, gantoj, ĉio ĉi el nigra ledo kaj ŝtofoj.
La stilo de Anna-Varney Cantodea, scennomo de la enigma kreitaĵo estrante na Sopor Aeternus, ekspluatas ĝisekstreme ĉiajn veaspektajn elementojn asociitaj kun deprimo, malsano, funebro kaj transsekseco. La haŭto estas kiel eble plej makabre blanka, la (falsaj) ungoj supermezure longaj kaj lividaj, la krispo grandega kaj nigra, la kapo tute senhara kaj kovrita de longra funebra vualo kaj ornamita de multnombraj naz- kaj orelringoj.
Dum la 1990-oj, Marilyn Manson kaj ĝia vestaĵaro estis tre laŭmoda en gotika (aŭ pseŭdogotika) medio. Ĝi inkludas interalie kosmetikajn lensojn kolorigitajn aŭ kun fendohava pupilo, postsignojn de sinmutilado, najlojn, katenojn, pintojn, spronojn kun pinta elstaraĵo...
Ĉar fantasto jam estas delonge konsistiga parto de gotikismo, estas evidenta ke tiutemaj filmoj kaj ties herooj nutras la ĉi movadan estetikon. Ju pli da sukceso la filmo trafas, des pli multnombraj pavos la sozioj de l'ĉefrolulo.
Interalie, oni povas citi Drakulon en Bram Stoker's Dracula far Francis Ford Coppola kun Winona Ryder, na Lestat de Lioncourt kaj na Louis de Pointe du Lac en Interview with a vampire aŭ rolulojn de Blade por la vampira influo; Sed ankaŭ The Crow, kun ties ĉefrolulo Eric Draven, (longa leda mantelo, reto, ŝminko elvokanta funebran maskon, kaj ekscesa uzado de nigra glubendo volvita ĉirkaŭ la manradikon kaj la torson), Neo en trilogio The Matrix (vinila aŭ leda pantalono, pluvmantelo, opakaj nigraj okulvitroj) aŭ la heroino Selene en Underworld (rea furoro de pluvmantelo kaj korseto el vinilo). Aliflanke, La Mastro de l'Ringoj kaj ties fabelaj kreitaĵoj (aparte Legolaso kaj la elfa gento) aŭ reĝaj herooj okazigis multobligon de sozioj, interalie ĉe gotikuloj. Ankaŭ gravas la estetiko de tre la tre ŝatataj filmoj de Tim Burton kiel Beetlejuice, Edward Scissorhands aŭ Sleepy Hollow.
Ankaŭ sangaj kaj mortvivulaj b filmoj tiaj kiaj la filmoj de Rob Zombie, Night of the Living Dead aŭ The Return of the Living Dead ebligis la ekaperon de rilata «mortvivula» estetiko: haŭto evidente livida, vestoj ŝiritaj, sangomakulitaj, okuloj abunde ŝminkitaj per nigro, lipoj skarlataj, ktp...
Tiuj artikolo estas grandparte detradukita de la franclingva artikolo fr:Mode gothique
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.