From Wikipedia, the free encyclopedia
Satanismo estas larĝa termino pritemanta grupon de ideologiaj kaj filozofiaj kredoj. Satanismo inkluzivas simbolan asocion kun, aŭ admiron por, Satano, kiun Satanistoj konsideras kiel inspirantan kaj liberigantan estaĵon. Estis taksite ke estis 50,000 Satanistoj en 1990. Nun povas esti tiom multe kiel unu cent mil da Satanistoj en la mondo.[1]
La viro Herbert Arthur Sloane asertadis ke li estris Satanan kovenon ekde 1948 antaŭ ol la naskiĝo de la Kirko de Satano en 1966, sed nenia sendependa atestaĵo subtenanta la aserton ekzistas. Sloane partoprenis membrecon en la Kirko de Satano ekde 1968[2], kaj tamen li mortis en 1975 neniu povas certi ĉu li rezegnis sian membrecon. Laŭ la Kirko de Satano, la membrokarto de Sloane havas lineon tra la nomon kaj la estraro kredas ke la membreco estis nuligita pro la deziro de Sloane adori al "Sathanas," nomo kiu ne ekzistas ene de la Kirko de Satano. La plej forta atestaĵo kontraŭ la aserto de Sloane pri estri Satanan kovenon antaŭ ol la naskiĝo de la Kirko de Satano estas intervjuo de "The Toledo Blade" verkita en 1967[3] en kiu Sloane nomiĝas kiel "Kala" kaj neniel diskutas Satanon, Satanismon, aŭ ian kovenon. Sen ia atestaĵo subtenanta la aserton de Sloane, la Kirko de Satana ja estas la unua Satana organizo en Usono.
Satanaj grupoj kiuj aperis post la 1960aj jaroj estas tre diversaj, sed du gravaj tendencoj estas teisma Satanismo kaj ateisma Satanismo. Teismaj Satanistoj adoras Satanon kiel supernaturan dion, vidantaj lin ne kiel ĉiopovan dion sed prefere kiel patriarkon. Kontraŭe, ateisma Satanistoj konsideras Satanon kiel simple simbolon de certaj homaj trajtoj.[4]
Estas indikoj ke Satanaj kredoj fariĝis pli sociale toleritaj. Satanismo estas nun permesita en la Reĝa Mararmeo de la britaj Armitaj Fortoj, malgraŭ kontraŭstaro de kristanoj kaj en 2005, la Supera Kortumo de Usono pridebatis protekti la religiajn rajtojn de malliberuloj post kiam proceso kontraŭ la afero estis registrita al ili.[5][6][7][8][9]
Nuntempa Satanismo estas plejparte amerika fenomeno, kaj la ideoj disvastiĝas per la efikoj de tutmondiĝo kaj la Interreto.[10] La Interreto antaŭenigas konscion pri aliaj Satanistoj kaj estas ankaŭ la ĉefa batalejo por difini Satanismon hodiaŭ.[10] Satanismo komencis atingi Orientan Eŭropon en la 1990aj jaroj, samtempe kun la falo de Sovetunio kaj plej videble en Pollando kaj Litovio, plejparte Romaj katolikaj landoj.[11][12]
Precipe post kiam la eŭropa Klerismo, kelkaj verkoj, kiel Perdita Paradizo, estis prenitaj de Romantikistoj kiel Byron kaj priskribitaj kiel prezentante la Biblian Satanon kiel alegorion reprezentantan krizon de fido, individuismo, libera volo, saĝeco kaj klerismo.[Citaĵo devis] Tiuj verkoj efektive prezentantaj Satanon kiel heroan karakteron estas malpli en kvanto sed ja ekzistas. George Bernard Shaw kaj Mark Twain (konsideru. Leteroj de la Tero (angle: Letters from the Earth)) inkluzivis tiajn karakterizadojn en iliaj verkoj longe antaŭ ol religia Satanistoj prenis la plumon. Ekde tiam, Satano kaj Satanismo komencis akiri novan signifan ekster Kristanismo.[10]
Teista Satanism (ankaŭ konata kiel Anima Satanismo aŭ adoro de Diabloj) estas formo de Satanismo kun la primara kredo ke Satano estas reala dio aŭ forto meritanta adoron.[13][14] Aliaj karakterizaĵoj de teisma Satanismo povas inkluzivi kredon je magio, kiu estas manipulita per rito, kvankam kiu ne estas difinanta kriterio kaj teismaj Satanistoj povas surkoncentri nur sindediĉon. Malsimile ol LaVeja Satanism, teisma Satanismo kredas ke Satano estas vera estaĵo anstataŭ simbolo de individuismo.
Luciferismo povas esti komprenita plej bone kiel kreda sistemo aŭ intelekta kredaro kiu respektas la kernajn kaj esencajn karakterizaĵojn kiuj estas ligilitaj kaj ofte donitaj al Lucifero. Luciferismo estas ofte identigita kiel helpa kredaro aŭ movado de Satanismo, pro la ofta identigo de Lucifero kun Satano. Kelkaj Luciferistoj akceptas ĉi tiun identigon aŭ konsideras Luciferon kiel la "alportanton de lumo" kaj la iluminitan flankon de Satano, permesante ilin uzu la nomon Satanistoj. Aliaj rifuzas ĝin, donante la argumenton ke Lucifero estas pli pozitiva kaj afabla idealo ol Satano. Ili estas inspiritaj de la antikvaj mitoj de Egiptio, Romo kaj Grekio, Gnostikismo kaj tradicia Okcidenta okultismo.
Palladistoj (angle: Palladists, aŭ Palladians) estas kvazaŭa theisma Satana societo aŭ membro de tiu societo. La nomo Palladisto venas de Pallas (la filino de Tritono) kaj inkluzivas ligilon al la Greko-Roma diino de saĝeco kaj lernado, Atena .
La Koveno de Nia Sinjorino de Endor, ankaŭ konata kiel Ophite Cultus Satanas (originale literumita "Sathanas"), estis Satana koveno supoze fondita en 1948 de Herbert Arthur Sloane en Toledo, Ohio, sed nenia atestaĵo ekzistas por subteni la aserton. La grupo estis multe influita de gnostikismo (precipe tiu tipo trovita en la nuntempa libro de Hans Jonas, La Gnostika Religio) kaj adoris Satanas, ilia nomo por Satano (Cultus Satanas estas latina versio de Kulto de Satano). Satanas (aŭ Satano) estis difinita laŭ gnostikaj terminoj kiel la Serpento en la Edena Ĝardeno kiu malkaŝis la scion de la vera Dio al Eva. La nomo "Ophite" estas referenco al la antikva gnostika kulto de la Ofitoj, kiuj laŭvorte adoris la serpenton.
LaVeja Satanismo estas religia filozofio fondita en 1966 de Anton LaVey, enkorpigita de La Satana Biblio kaj estrita de la Kirko de Satano. Ĝiaj ĉefaj kredoj kaj filozofioj estas bazitaj sur individuismo, egoismo, epikurismo, mem-diigo kaj mem-konservo. Ĝ disvastigas mondan perspektivon de jurnaturalismo, materialismo, Socia Darvinismo, Lex Talionis kaj homaro kiel bestoj en senmorala universo.[15][16][17][18][19][20][21] Sekvantoj de la filozofio priskribis Satanismon kiel naturalisma religio de la karno aŭ "...La unua karna religio de la mondo".[22][23][24]
Kontraŭ la populara kredo, LaVeja Satanismo ne enhavas "adoron de diabloj" aŭ adoron de ajnaj dioj. Ĝi estas ateisma filozofio kiu asertas ke "ĉiu individuo estas sia propra dio [kaj ke] estas neniom da spaco por iu ajn alia dio".[25] Sekvantoj vidas la karakteron de Satano kiel metaforo de fiero, libido, libereco, klerismo, pura saĝeco kaj de kosmo kiun Satanistoj perceptas kiel instigitan de "malluma evolua forto de entropio kiu traestas ĉiom da naturo kaj provizas la deziron por supervivo kaj mem-duoblado ĉeestante ĉiujn vivajn aferojn". Li ankaŭ servas kiel koncepta kadro kaj ekstera metafora enkorpigo de la plej alta potencialo [de la Satanisto]. Satano (hebreo: שָּׂטָן satan, signifanta "kontraŭulo") estas vidita kiel simbolo de spito kontraŭ la konservativismo de ĉefaj filozofiaj kaj religiaj fluoj, plejparte la Abrahamaj religioj, kiuj konsideras ĉi tiun karakteron kiel antipodon.[26][27][28][29][30]
La prefikso "LaVeja" (angle: LaVeyan) estis neniam uzita de Anton LaVey aŭ de la Kirko de Satano, nek aperas la termino ie ajn en de ĝia literaturo.[31] La kirko asertas ke ili estas la unua formale organizita religio kiu adoptis la terminon "Satanismo." Ili asertas ke Satanismo kaj la "adoro de Satano" ne povas egaliĝi.[32] La termino "Teisma Satanismo" estis priskribita kiel "oksimora" de la kirko kaj ĝia Alta Pastro.[25] La Kirko de Satano rifuzas la pravecon de aliaj ajn organizoj kiuj nomas sin Satanaj; ĝi finomas ilin inversaj kristanoj, kvazaŭaj Satanistoj, aŭ Diablon adorantoj.[33][34] Hodiaŭ, la Kirko de Satano famigas sin kiel la nura aŭtentika reprezentado de Satanismo kaj ĝi rutine eldonas materialojn emfazantajn ĉi tiun disputon.[35][36]
La bazoj de la kredaro de la religio estas sintezitaj en La Naŭ Satanaj Eldiroj , La Naŭ Satanaj Pekoj kaj La Dek unu Satanaj Reguloj de la Tero.[37][38][39]
Historie, kelkaj homoj aŭ grupoj estis specife priskribitaj kiel adorantaj Satanon aŭ la Diablon, aŭ de estanta dediĉita al la laboro de Satano. La vasta sumo de ĉi tiuj grupoj en eŭropaj kulturoj estas iome konektita kun la graveco kaj signifo de Satano en Kristanismo.
La Jezidoj, malplimulta religio de la Meza Orienta kiu adoras Melek-Taŭson, estas ofte taksita Satana de kelkaj islamanoj.[52] Pro tio, ili estas celita por konvertiĝo kaj mortigo de la islama Ŝtato de Irako kaj Sirio.[53]
Nigra metalrok ofte estis konektita al Satanismo, parte pro la lirika enhavo de pluraj bandoj kaj ilia ofta uzo de figuraĵo ofte ligita al kredoj de la maldekstro-mana vojo (kiel la inversa stelokvinlatero). Pli ofte ol ne muzikistoj asociantaj sin mem kun nigra metalroko diras ke ili ne kredas je laŭleĝa Satana ideologio kaj ofte pretendas al ateismo, agnostikismo aŭ religia skeptikismo. En kelkaj okazoj, sekvantoj de religioj de la dekstro-mana vojo uzas Satanajn referencojn por amuzi kaj ŝoki.[54] La plejparto de la tiel nomita "unua ondo" de nigra metalroko bandoj nur uzis Satanismon pro ĝia ŝok-valoro; unu el la malabundaj esceptoj estas Mercyful Fate kantisto King Diamond, kiu sekvas LaVejan Satanismon[55] kaj kiun Michael Moynihan nomas "unu el la nuraj prezentistoj de la Satana metalrokaro de la '80aj jaroj kiu estis pli ol nur ŝajniganto uzanta diablon figuraĵon pro ĝia ŝok-valoro".[56] Unu frua antaŭirinto al Satana metalroko estis la 1969 roka eldono Witchcraft Destroys Minds & Reaps Souls, kiu enhavis multenombrajn referencojn al Satanismo kiuj aperis denove en pli posta Satana rok-muziko.
Glen Benton, kantisto kaj unu el la gitaristoj de la bando Deicide, unufoje publike asertadis esti praktikanto de teisma Satanismo kaj publike ofertis fortan kontraŭ-kristanan senton. La polemika Dissection estranto Jon Nödtveidt publike priparolis sian "ĥaoso-gnostikajn" satanajn kredojn, estanta membro de la Hom-malamanta Ordo de Lucifero (angle: Misanthropic Luciferian Order) kaj nomis sian bandon "la Sona Propaganda Grupo de la HOL" (angle: the Sonic Propaganda Unit of the MLO.)[57] Norvega nigra metalroko artistoj kiel Euronymous de Mayhem kaj Infernus de Gorgoroth ankaŭ identigis sin mem kiel Satanistojn kaj aktive antaŭenigis siajn kredojn.[58] Pluraj bruligoj de preĝejoj kiu tra Norvegio en la frua 1990aj jaroj estis ankaŭ atribuitaj al junuloj okupitaj en la nigra metalroko movado, kiu inkluzivis homojn antaŭenigantajn teismajn Satanajn kredojn kaj forte kontraŭ-LaVejan sintenojn.[59] Tamen, la praveco de tiaj agoj kiel Satanaj klopodoj, prefere ol simple ribelemaj agoj faritaj por diskonigo, estas io dubita de eĉ kelkaj de tiuj kontribuantaj al la ĝenro.[60]
Je Valpurg Nokto, 30a de aprilo, 1966, Anton LaVey fondis la "La Satanan Kirkon" (kiu li poste renomus "la Kirkon de Satano"). La Kirko de Satano estas organizo dediĉita al la akcepto de la karna memo, kiel elparolita en La Satana Biblio, skribita en 1969 de Anton Szandor LaVey.
Post la morto de LaVey en 1997 la Kirko de Satano estis estrita de nova administro kaj ĝia estrejo translokiĝis al Nov-Jorko. Karla LaVey (la filino de LaVey kiu mallonge servis kiel la Alta Pastrino de la Kirko), sentis ke la translokiĝo estas fiservo al la heredaĵo de sia patro. La Unua Satana Kirko estis refondita la 31an de oktobro 1999 de Karla LaVey por daŭrigi la heredaĵon de sia patro. Ŝi daŭras estri ĝin en Sanfrancisko, Kalifornio.
La Templo de Seto estas inicema okulta societo asertanta esti eminenta religia organizo de la maldekstramana vojo en la mondo. Ĝi estis fondinta en 1975 de Michael A. Aquino kaj kelkaj membroj de la sacerdoceco de la Kirko de Satano, kiuj forlasis ĝin pro administraj kaj filozofiaj nekonsentoj.[61] La Templo de Seto volonte difinas sin mem kontraŭ la Kirko de Satano per pluraj vojoj, plej grave per teologio kaj sociologio.[62] La filozofio de la Templo de Seto povas esti resumita "enlumigita individuismo" — plibonigo de onia memo per propra edukado, eksperimentado, kaj inicado. Ĉi tiu procezo estas bezone malsama kaj aparta por ĉiu individuo. La membroj ne konsentas pri tio, ĉu Seto estas "vera" aŭ ne, kaj la Tempo ne postulas ke ili konsentu pri tio.[62]
Setismo, teorie, similas al teisma Satanismo. La ĉefa dio de Setismo estas la antikva egipta dio Set, la dio de la kontraŭstaranto. Seto supoze estas la Malluma Lordo malantaŭ la hebrea estaĵo Satano. Set, kiel la unua principo de konscio, estas kopiita de Setistoj, kiu simbolas la koncepton de individuo, subjektiva inteligento kiu ekzistas ekster la natura ordo kiel la "Nigra Flamo".
Membroj de la Templo de Seto estas plejparte viroj, inter la aĝoj de dudek jaroj kaj kvindek jaroj.[62]
La verkistoj Per Faxneld kaj Jesper Petersen skribas ke la Ordo de Naŭ Anguloj (ONA, O9A) "reprezentas danĝeran kaj ekstreman formon de Satanismo".[63] La ONA unue allogis publikan atenton dum la 1980aj jaroj kaj 1990aj jaroj post kiam estas menciitaj en libroj pritemantaj faŝisman Satanismon. Ili estis unue formita en Britio kaj estas aktuale organizita ĉirkaŭ sekretaj ĉeloj (kiujn ĝi nomas tradiciaj interkonektiloj) kaj ĉirkaŭ kion ĝi nomas sinistraj triboj.[64][65][66][67]
La Satana Templo uzas la literaturan Satano kiel mitologian fundamenton por ne-supernatura religio, por konstrui kulturan rakonton kiu povas helpeme enkorpigi vivajn spertojn kaj antaŭenigi pragmatan escepticismon, racian reciprokecon, personalan liberon, kaj scivolecon. Ambaŭ de la fondintoj estas ateismaj Satanistoj - ili ne kredas ke Satano vere ekzistas.[68]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.