Ĉapelo

vestaĵo metita sur la kapo From Wikipedia, the free encyclopedia

Ĉapelo

Ĉapelo estas kapvesto el diversaj pli-malpli malmolaj materialoj kun randaĵo.

Ĉi tiu artikolo temas pri la kapvesto. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Ĉapelo (apartigilo).
Thumb
Ĉapeloj
Thumb
Felta vakerĉapelo

La uzo de kapvesto dependas ĝenerale de modo. La ĉapelo en multaj kulturrondoj simbolas, reprezentas socialan staton aŭ apartenon al ia grupo. La ĉapelon surmetas inoj kaj viroj, la junuloj apenaŭ. Ĝi estis, pli frue en la historio, namlhavebla vesto ekster domo.

La vera funkcio de ĉapelo estis la protekto kontraŭ malvarmego aŭ varmego. Hodiaŭ oni uzas tiucele ofte ĉapon, kaptukon aŭ ŝildan ĉapon (basbalan ĉapon).

La ĉapelo perdis sian signifon ekde la 1950-aj jaroj kiel ĝenerala kapvesto, same malaperis la ligitaj ĉapelfaristoj, ĉapelvendejoj, ĉapelskatoloj.

Partoj de vira ĉapelo: ĉapel-verto (supra parto), pren-kaveto (eble), ĉapelrubando, randaĵo, ĉapelranda bordero. Pliaj eblaj partoj de virina ĉapelo: ornamaĵoj kiel pluma duonkufo, duonlonga vualo, pinglo, sativo, birdoplumoj,

Inter la internacie konataj ĉapelportintoj, oni trovas la britan reĝinon Elizabeta la 2-a, kaj la svedan reĝinon Silvia.

Konata "ĉapelevento" estas la ĉevalkonkuro sur la reĝa ĉevalkonkura vego (PIV Supl.) en Ascot, ĉe kiu la ina publiko rivalas kun fantaziriĉaj ĉapelaj kreaĵoj. La viroj surportas plej ofte gravuan cilindron (cilindran ĉapelon, bulĉapelon) al la evento.

Oni distingas interalie:

  • feltĉapelo
  • ŝtofa ĉapelo
  • ramia (basta) ĉapelo
  • artista (kalabria) ĉapelo; mola larĝranda ĉapelo
  • velura ĉapelo (el leporharoj)
  • vira ĉapelo
  • hispana ĉapelo; larĝranda ĉapelo
  • pajla ĉapelo, panama ĉapelo estas tre aeratralasa somera ĉapelo, kanotĉapelo
  • sombrero kun tre larĝa randaĵo
  • trilbio ĉasista ĉapelo
  • borsalino eleganta ĉapelo
  • cilindra ĉapelo
  • dupinta ĉapelo
  • tripinta ĉapelo
  • funebra ĉapelo
  • plaĝo-ĉapelo = bast-fibra ĉapelo
  • bulĉapelo (aŭ malofte "melonforma ĉapelo") estas felta, rigida ĉapelo kun ronda konveksa formo
  • vakerĉapelo, ĉapelo kutime portata de vakeroj.

Vidu ankaŭ

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.