sako portita sur onia dorso From Wikipedia, the free encyclopedia
Dorsosako estas ujo el ŝtofo, mola plasto (nilono aŭ polivinil-klorido) aŭ el ledo (nuntempe nur pro modaj kialoj), kiun oni portas helpe de rimenoj sur la dorso. Malpezaj dorsosakoj estas portataj nur per ŝultraj rimenoj, plej pezaj havas aldonan talirimenon por porti ilin ne nur per la ŝultroj, sed ankaŭ per la koksoj.
La plej malnova tipo de dorsosako estis portilo, kiu konsistis nur el malferma kadraĵo ligna aŭ metala fiksita al la rimenoj.
La plej malnovan tian dorsosakon oni trovis kun la glacihomo Ötzi el la neolitiko (Ŝtonepoko), ĉirkaŭ la 33-a jarcento a.K. en la Alpoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.