Boto

From Wikipedia, the free encyclopedia

Boto

Boto estas alta ŝuo kaŭĉukaleda, kiu atingas ĝis genuo aŭ pli alte.

Thumb

Thumb
Rajdbotoj

Komence botoj havis praktikan rolon, kiel la plejmultaj vestaĵoj. Rajdantoj portis botojn por protekti krurojn kaj piedojn.

Tia praktika rolo ekzistas ankoraŭ nun pri pluvbotoj (plej ofte el kaŭĉuko) kaj neĝbotoj (kun interna natura aŭ artefarita felo).

Historio

Thumb
Botoj el bova felo de Loulan, Ŝinĝjango, Ĉinujo, frua dinastio Han (220 a.K.–8 p.K.)
Thumb
Hesaj botoj kun tipa ornamo kaj formo de la supra kruringa rando)
Thumb
Malfacile surmeteblaj botoj

Fruaj botoj konsistis el apartaj kruringo, plandumo, kaj supraĵo, uzataj por pli bone ŝirmi la maleolojn ol ŝuo aŭ sandalo. La plej malnovaj atestoj pri botoj vidiĝas en la murpentraĵoj (15.000–13.000 a. K.) de la hispana Kaverno Altamira, kie estas bildoj de ĉasistoj kun botecaj piedvestoj. El la Bronzepoko kaj Ferepoko restas botformaj vazoj, kiuj pruvas la ekziston de responda piedvesto.[1] Anatolia bota formo, kiu longis ĝis malmulte super la maleolo, datiĝas de la tempo de Kārum Kaniš (proksimume 2000 a. K.) Ĝi estis tre populara ankaŭ poste en la hitita imperio kaj ankoraŭ en la novanatolia tempo sub Tiglatpilezero la 3-a.[2] En Mezopotamio, aliflanke, uziĝis altaj botoj kun oblikve detranĉitaj kruringoj, kiuj kutime atingis la genuo.[3] Ili daŭris senŝanĝe ĝis la tempo de Sanĥerib,[4] kaj Aŝurbanipal[5]. Mankas vortaj priskriboj, sed reliefaj bildoj atestas. Tamen el pli fruaj tempoj troviĝas sumeraj ekonomiaj tekstoj de la 3-a dinastio de Ur kaj la fru-babilona epoko de Isin, kvankam tiam bildaj prezentoj estas maloftaj kaj neklaraj.[6] Tiel ekzemple registriĝas, ke mastrumisto ricevis kuššuhub2–hax(m)–ba–an ("Hamban–stilajn botojn").[7] La asiriaj botoj estas menciitaj ankaŭ en Jesaja 9,4[8] kvankam botoj ne ekzistis en biblia Israelo.[9]

Vidu ankaŭ

Proverbo

Thumb
Boto kun donacoj sur ukraina poŝtmarko

Ekzistas proverboj pri boto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[10]:

  • Citaĵo
     Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas. 
  • Citaĵo
     Du botoj faras paron. 

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.