La 8-a de januaro estas la 8-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 357 tagoj restas (358 en superjaroj).
Je la 8-a de januaro okazis, interalie:
- 871: Reĝo de Wessex Alfredo la Granda venkis danojn en batalo de Ashdown
- 1198: Inocento la 3-a iĝis papo
- 1297: Monako sendependiĝis - Ĝenova patricio el Grimaldi-klano ruze transprenis fortikaĵon Monako
- 1499: Kastelo Langeais: reĝo de Francio Ludoviko la 12-a edziĝis al dukino Ana de Bretonio
- 1549: Mazovio: Kozienice ricevis urborajton kiel pola urbo
- 1570: Caro de la tuta Rusio Ivano la Terura kun opriĉnina armeo eniris Novgorodon komencinte ekstermadon de la urbanoj
- 1598: Judoj estas forpelitaj el Ĝenova Respubliko
- 1660: Dua norda milito: militisto de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj Michał Kazimierz Pac en Kuronio konkeris post sieĝo Mitava
- 1660: Kvara pola-rusa milito: rusaj trupoj sub gvido de Ivan Ĥovanski konkeris kaj bruligis Biała Podlaska
- 1676: Franca-Nederlanda milito: franca ŝiparo venkis la nederlandan en batalo apud Strombolo
- 1679: Franca esploristo René Robert Cavelier de La Salle atingis Akvofalaron Niagara
- 1697: Skota studento iĝis lasta persono ekzekutita pro blasfemo en Britio
- 1735: Londono: premiero de la opero Ariodante de Georg Friedrich Händel
- 1745: En Varsovio estis subskribita internacia traktato direktita kontraŭ Reĝlando Prusio
- 1746: Dua jakobita ribelo: Charles Edward Stuart en Stirling
- 1780: En tertremo kun epicentro en ĉirkaŭaĵo de la irana urbo Tabrizo pereis en la urbo kaj 400 vilaĝoj ĝis 200 mil personoj
- 1790: George Washington prezentis sian unuan paroladon pri la stato de la Unio en Novjorko, provizora ĉefurbo de Usono
- 1806: Kabkolonio transiris de Batava Respubliko al Unuiĝinta Reĝlando
- 1815: Venko de la usona armeo super la brita en batalo de Nov-Orleano
- 1818: Pollando (dispartigita): Wilamowice iĝis urbo
- 1842: Kun subteno de reĝo Vilhelmo la 2-a Reĝa Akademio en Delft estis fondita, kiu poste evoluos al la Teknika Universitato Delft
- 1859: Krakovo: plilongigita ekspozicio de Krakova Scienca Societo pri antikvaĵoj kaj artaĵoj el privataj kolektoj finiĝis - oni interalie prezentis Zbruĉan idolon
- 1873: Lunalilo iĝis reĝo de Havajo
- 1889: Usona statistikisto Herman Hollerith ricevis patenton por sia elektromekanika aparato kun uzo de trukartoj
- 1894: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidojn Huenna kaj Fiducia
- 1910: Lasta parto de la romano La Fantomo de la Operejo de Gaston Leroux aperis en ĉiutaga gazeto "Le Gaulois"
- 1912: Sud-Afriko: fondiĝis Afrika Nacia Kongreso
- 1914: Unua uzo de radiumo por kuraci kanceron
- Unua mondmilito:
- 1919: Minsko estis anoncita kiel ĉefurbo de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko
- 1919: Supera Popola Konsilio transprenis regopovon sur terenoj rekonkeritaj de germanoj dum la ribelo de Grandpolujo, fare de polaj loĝantoj
- 1920: Eklezio ĉeĥoslovaka husana fondiĝis
- 1922: Dua Pola Respubliko: voĉdonado al Sejmo de Centra Litovio okazis
- 1926: Bảo Đại iĝis la lasta imperiestro de Vjetnamio
- 1926: Abdul-Aziz bin Saud iĝis reĝo de Heĝazo kaj renomas ĝin Sauda Arabio
- 1936: Reza Ŝaho Pahlavi malpermesis al ĉiuj virinoj en Irano porti publike hiĝabon
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: Gestapo murdis en Ostrołęka 17 polojn; komandanto de Varsovia areo de la Asocio de Armita Batalado kolonelo Stefan Rowecki prezentis en raporto staton de la Servo al Venko de Pollando, ke en la unua fazo oni jam prizorgis vojevodiojn: Lublin, Lodzo, Kielce, Varsovio, Krakovo kun komandejoj kaj staboj kaj en 60% de distriktoj, kaj en la dua fazo estas jam ĝermoj en Lvovo (kune kun Tarnopol kaj Stanisławów), kaj Vilno (kun Nowogródek); Prezidio de Supera Konsilio de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko atribuis al Universitato je la nomo al Johano la 2-a Kazimiro novan patronon — Ivan Franko; Finna-soveta milito: granda venko de finnoj super la Ruĝa Armeo en la Batalo ĉe Suomussalmi: la batalado daŭris ĝis la fino de la Vintra milito; de Angers pola ministro pri eksterlandaj aferoj August Zaleski depeŝis al pola ambasadoro en Ankaro, ke la pola ekzila registaro donas milionon da francaj frankoj por helpo al militkaptitoj en soveta mallibero por ke la turka registaro zorgu pri disdono de medikamentoj, vestoj kaj graso; finna verkistino komencis interparolojn kun la soveta ambasadorino en Stokholmo
- 1941: En Ĝenerala Gubernio oni malpermesis kanti du religiajn kantojn; Reinhard Heydrich deklaris, ke ekzistas nepreco dum mallonga tempo deporti 881 mil polojn de enkorpigitaj teritorioj por tien setligi germanojn de Volinio, Litovio kaj aliaj landoj, kaj deporti ĉ. 200 mil personojn de ĜG por tie organizi armeajn spacojn de Wehrmacht; Siamo deklaris militon al Francio de Vichy; Mediteraneo: nokte de la 8-a/9-a de januaro britaj bombaviadiloj atakis havenon en Napolo - pera damaĝo de itala linia ŝipo (transportita al La Spezia)
- 1942: Germana polico elveturigis de Pawiak en Varsovio 62 virojn al koncentrejo Aŭŝvico kaj de Leszkowice (distrikto Lubartowski) 49 kamparanojn al koncentrejo Majdanek, pro nelivero de devigaj agrikulturaĵoj; la Orienta Fronto: dekstra alo de la Nord-Okcidenta Fronto atingis Staraja Russa; meze de la Kalinina Fronto komenciĝis operaco Siĉevo (Bresta regiono)-Vjazma, finita la 31-a de januaro; nokte de la 8-a/9-a de januaro britoj aeratakis Brest
- 1943: En malliberejo de Poznań germanoj ekzekutis 30 membrojn de la Asocio de Venĝo; Pola Rezistomovado: germana polico murdis en Ciechanów 22 polojn, en tio 2 virinojn, pro aparteno al konspiraj organizaĵoj kaj en Sadkowice 6 polojn pro helpo al judoj; slovena bataliono Pohorje mortfalis ĝis la lasta viro
- 1944: Ĉefa Komandejo de Pola Enlanda Armeo faris apud Varsovio sensukcesan atencon kontraŭ Ludwig Fischer — 9 membroj de lia karavano estis vunitaj; Landa Politika Reprezentantaro apelaciis al nacioj de la mondo pri apogo de polaj streboj konservi antaŭmilitan polan-sovetan landlimon; taĉmentoj de la Pola Enlanda Armeo venke batalis apud Mikuliŝki kontraŭ litovaj kaj germanaj policaj taĉmentoj; germanaj ĝendarmoj pafmortigis en 2 lokoj 15 personojn; Varsovio: Pola Enlanda Armeo bruligis mezurbe parkumejon - 10 germanoj pereis; Orienta Fronto: operaco Mazir-Kalinkaviĉi komencita kadre de la Belorusa Fronto, kiu daŭris unu monaton; Kirovograd liberigita; Proceso de Verono komencita - kontraŭ ses el la dek naŭ membroj de Granda Faŝisma Konsilantaro, kiuj, en la kunsido de la 25-a de julio 1943, malhonoris Benito Mussolini
- 1945: Taĉmento de Andrej Andrejeviĉ Vlasov murdis en Przyrów (distrikto Częstochowski) 43 personojn venĝe pro ŝajna mortigo de 2 soldatoj; supera komandantaro de germanaj landaj armeoj ordonis mobilizi en ĜG urbajn kaj vilaĝajn gardistarojn; en Kielce aperis lasta numero de la revuo "Powstaniec" (Ribelanto); brita armeo konkeris Tebon; Mediteraneo: İskenderun ekfunkciis - la plej granda turka haveno
- 1947: Antaŭ Area Juĝejo en Gdańsk komenciĝis la dua proceso de skipo de la koncentrejo Stutthof
- 1951: Dua soveta okupado de Pollando: Leĝiga Sejmo, elektita post falsigitaj rezultoj de balotoj fare de komunista Pola Laborista Partio, ŝtatigis apotekojn
- 1951: Stalinismo: estis arestita pola episkopo Czesław Kaczmarek, akuzita pri ŝajna spionado favore al Usono kaj la Apostola Seĝo, kunlaboro kun Nazia Germanio kaj kontraŭleĝa komerco pri valutoj
- 1956: Indianoj huaorani, izolitaj ĝis hodiaŭ en la pluvarbaroj de Ekvadoro, mortigis evangeliajn misiistojn de Somera Lingvistika Instituto - ankaŭ setligitaj en Nacia Parko Jasunio
- 1958: Bobby Fischer unuafoje gajnis usonan ĉampionecon pri ŝako
- 1959: Charles de Gaulle iĝis prezidento de Francio
- 1959: Kastrisma revolucio: taĉmentoj de Fidel Castro eniris al Havano
- 1961: 75% de francoj referendumis por atribui sendependecon al Alĝerio
- 1962: Unua numero de „Zeszyty Historyczne” (Historiaj Kajeroj) aperis, eldonita de Literatura Instituto en Parizo, kies redaktoroj estis Jerzy Giedroyc kaj Zofia Herz el pariza pollingva revuo „Kultura”, unu el la plej gravaj elmigradaj soci-kulturaj revuoj
- 1962: En Nacia Galerio de Arto en Vaŝingtono unuafoje en Ameriko oni ekspoziciis la pentraĵon Mona Lisa de Leonardo da Vinci
- 1965: Pola Popola Respubliko: Melchior Wańkowicz, antaŭ 1,5-jara puno de mallibero pri kunlaboro kun Radio Libera Eŭropo, renkontiĝis kun Władysław Gomułka
- 1972: Post milito de la antaŭa jaro nova pakistana prezidento Zulfikar Ali Bhutto liberigis bangladeŝan politikiston Ŝeiĥ Muĝibur Rahman el malliberejo kiel respondo al internacia premo
- 1973: Proceso de 7 akuzitoj en la skandalo Watergate komenciĝis
- 1977: En Metroo de Moskvo okazis serio de tri bombatencoj, atribuata al armenaj naciistoj - 7 personoj pereis, 37 vundiĝis
- 1978: En irana urbo Ĥomo polico pafmortigis kelke da centoj de manifestaciantoj - irana revolucio komencita
- 1981: Francio: en Trans-en-Provence loka kamparano raportis pri nifo, kio estis agnoskita kiel "eble la plej komplete kaj zorge dokumentita vidaĵo de ĉiuj tempoj".
- 1985: En Pollando komenciĝis reĝisorita de komunistoj proceso de oficiroj de sekureca servo – murdistoj de la kapelano de Solidareco Jerzy Popiełuszko
- 1986: Iraka-Irana milito: operaco Karbalo V komenciĝis nordokcidente de Ĥoramŝahr
- 1989: Japana erao Heisei komencita
- 1993: Serbaj atencistoj pafmortigis vicĉefministron de Bosnio kaj Hercegovino
- 1994: Soveta, rusia kosmonaŭto Valerij Poljakov ekveturis en la kosmoŝipo Soyuz TM-18 al la kosmostacio Mir, kie li restis ĝis la 22-a de marto 1995, pasiginte 437 rekordajn tagojn en kosmo
- 1998: Usona astrofizikisto Saul Perlmutter anoncis, ke ekspansio de la universo akcelas
- 2003: Aviadilo RC-100 de Turkish Airlines, kiu ekflugis de Istanbulo, kraŝis surteriĝante en Dijarbakiro - 74 homoj mortis, 3 homoj vundiĝis kaj postvivis
- 2004: RMS Queen Mary 2, tiutempe la plej longa, plej larĝa kaj plej alta pasaĝera ŝipo iam ajn konstruita, estis baptita fare de nepino de la reĝino Elizabeto la 2-a
- 2005: En ĉina-vjetnama tonkin-golfa incidento pereis 9 vjetnamaj fiŝistoj
- 2007: Usono: en Seattle estis anoncita malkovro de triobla kvazaro, kion oni faris en Havajo
- 2008: 15-jara skolto haltigis armitan per tranĉilo atencanton, kiu sur insulo provis murdi prezidenton de Maldivoj
- 2010: Ŝtatlime inter Respubliko Kongo kaj Angolo estis pripafita aŭtomobilo, per kiu veturis al Angolo toga nacia teamo de futbalo al Afrika Pokalo de Nacioj - 3 personoj pereis kaj 8 vundiĝis
- 2011: En Tucson (Arizono) furiozulo pafmortigis 6 kaj vundis 13 personojn, en tio membrinon de la Usona Domo de Reprezentantoj - Gabrielle Giffords
- 2014: En Varsovio okazis gazetara konferenco dum kiu Krystyna Piórkowska raportis pri sia malkovro de unua raporto pri la soveta masakro de Katin de pli ol 20 mil militkaptitaj polaj oficiroj
- 2016: Duonjaron post sia fuĝo el malliberejo, la meksika drogkomercisto Joaquín Guzmán estis denove kaptita
- 2020: Flugo 752 de Ukraine International Airlines kraŝis apud la urbo Ŝahrijar (provinco Teherano, Irano), erare trafita de irana misilo — ĉiuj 176 homoj pereis
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 319-a tago de la rusa agreso: nokte ukraina landlimgardistaro refutis rusan atakon apud Baĥmut mortigante komandanton de la unuo, kaj rusaj fortoj 7 foje atakis per raketoj i.a. Kramatorsk; pasinttage ukrainoj defendis 16 lokojn kaj aviadiloj de Armitaj fortoj de Ukrainio atakis 21 areojn de malamiko; Rusia armeo pripafis en Zaporiĵa provinco UN-mision kun humanitara helpo; noktomeze rusia "armistico" oficiale finita — eksplodoj en Ĥarkivo; 50 soldatoj revenis de rusa mallibero al Ukrainio; Rusio informis pri sukcesa venĝo post masakro de ĝiaj soldatoj en Makijivka — Ukrainio decide neas ĉar rusoj ne havas eblecon de precizaj atakoj, ankaŭ ĵurnalistoj tion ne konfirmas; 3 rusaj helikopteroj estis paffaligitaj
- Mondreago: pasinttage laŭvica trajno 15-vagona kun rusiaj soldatoj alvenis al Vicebsko (Belorusio); ukraina stabo: al Siberio alvenis trajno-malvarmigejo kun korpoj de mortintaj soldatoj; bojkoto de Rusio en la plej granda foiro de teknologio kaj elektroniko en Las Vegas — Ukrainion reprezentas multaj ekfirmaoj; laŭvica grupo de ukrainaj medicinistoj komencas lerni en Pollando kuracadon de seriozaj brulvundoj; Rusio planas funkciigon de produktado de iranaj senpilotaj aviadiloj-kamikazoj en Toljatti; UN: la plej granda ondo de rifuĝintoj de la dua mondmilito — pli ol 7,9 mln de homoj forlasis Ukrainion kaj laŭvicaj 5,9 mln interne translokiĝis
- 1037: Su Ŝi, ĉina poeto, prozisto, kaligrafo kaj politikisto (m. 1101)
- 1529: Johano Frederiko la 2-a (Saksio), duko germana
- 1556: Uesugi Kagekatsu, japana samurajo, daimio kaj komandanto (m. 1623)
- 1601: Baltasar Gracián, hispana verkisto, jezuito (m. 1658)
- 1632: Samuel Pufendorf, germana juristo, filozofo, ekonomikisto, ŝtatestro kaj historiisto (m. 1694)
- 1735: John Carroll, unua ĉefepiskopo de Usono, fondinto de katolika Universitato Georgetown (m. 1815)
- 1781: Wilhelm Neumann, germana eldonisto kaj verkisto (m. 1834)
- 1787: Johann Ludwig Böhner, germana komponisto kaj pianisto (m. 1860)
- 1788: Rudolfo de Habsburgo-Loreno, aŭstra kleriko, ĉefepiskopo de Olomouc (m. 1831)
- 1806: Jean-François Gigoux, franca pentristo, desegnisto, litografo kaj ilustristo (m. 1894)
- 1810: Friedrich Adolf Wandersleb, germana muzikisto, pianisto kaj pedagogo (m. 1884)
- 1812: Sigismund Thalberg, aŭstra komponisto kaj pianvirtuozo (m. 1871)
- 1823: Alfred Russel Wallace, brita naturesploristo kaj biologo, konata de la linio de Wallace (m. 1913)
- 1825: Eli Whitney, usona entreprenisto kaj inventisto de kotonseparilo (n. 1765)
- 1836: Lawrence Alma-Tadema, nederlanda pentristo (m. 1912)
- 1837: Károly Gergely, hungara reformita pastro, pedagogo, tradukisto (m. 1889)
- 1852: Ödön Kacziány, hungara pentristo (m. 1933)
- 1859: Stepan Smal-Stotskyi, aŭstra slavisto kaj politikisto (m. 1938)
- 1862: Joseph Déchelette, franca arkeologo kaj esperantisto spertulo pri antikvaj ceramikaĵoj (m. 1914)
- 1866: Richard Geoghegan, angla filologo, pioniro de Esperanto, tradukisto de Unua Libro, enestanta en Unua adresaro (m. 1943)
- 1967: Emily Greene Balch, usona verkistino, profesorino kaj pacistino, ricevinta Nobel-premion pri paco, kvakero (m. 1961)
- 1869: Jób Bede, hungara ĵurnalisto, tradukisto kaj verkisto (m. 1919)
- 1870: Miguel Primo de Rivera, hispana militisto kaj diktatoro (m. 1930)
- 1878: John Watson, usona psikologo, pioniro de kondutismo (m. 1958)
- 1884: Lehel Kádár, hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1935)
- 1884: Kornel Makuszyński, pola poeto, humuristo, aŭtoro de porinfana literaturo (m. 1953)
- 1891: Walther Bothe, germana Nobelpremiita fizikisto (m. 1957)
- 1891: Bronisława Niżyńska, rusa dancistino kaj koreografino (m. 1972)
- 1894: Maksimiliano Kolbe, pola filozofo kaj martiro, katolika sanktulo, murdita en la koncentrejo Aŭŝvico (m. 1941)
- 1895: Béla Zsolt, hungara verkisto, publicisto kaj poeto (m. 1949)
- 1899: S. W. R. D. Bandaranaike, ĉefministro de Cejlono (m. 1959)
- 1901: Cezaro Rossetti, skota vendisto, Esperanto-verkisto (m. 1950)
- 1902: Carl Rogers, usona psikologo, fondinto de humanisma psikologio (m. 1987)
- 1902: Georgij Malenkov, rusia, soveta komunisto, ĉefministro de Sovetunio (m. 1988)
- 1905: Grete Mosheim, germana aktorino (m. 1986)
- 1908: György Gulácsy, hungara juristo, politikisto (m. 1979)
- 1908: Albert Wass, rumania hungara verkisto kaj poeto (m. 1998)
- 1913: Miyamoto Masao, japana esperantisto, direkciano de akcia kompanio Esperanto, eldoninto de "L'Omnibuso", ĉefrolulo de Hajkista Klubo, sekretario de Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj, plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj, aŭtoro de Esperanto-japana vortaro, la romano Naskitaj sur la ruino kaj de la Japanaj Vintraj Fabeloj, membro de la Akademio de Esperanto (m. 1989)
- 1920: Mátyás Gáll, rumania hungara verkisto, ĵurnalisto, memuaristo, elmigrinta al FRG
- 1926: Hanae Mori, japana mododesegnistino (m. 2022)
- 1927: Lajos Gábos, rumana hungara geologo (m. 1988)
- 1929: István Bántó, rumana hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 2015)
- 1935: Vasil Simonenko, ukraina poeto, ĵurnalisto, satiristo (m. 1963)
- 1935: Elvis Presley, usona muzikisto, kantisto, aktoro kaj "Reĝo de Rokenrolo" (m. 1977)
- 1937: Shirley Bassey, kimra kantistino
- 1938: Vasil Stus, ukraina poeto, tradukisto, publicisto, aktivulo de Ukrainia Helsinka unio (m. 1985)
- 1942: Stephen Hawking, angla astrofizikisto, kosmologo kaj teoria fizikisto, esploristo de nigraj truoj kaj gravita singulareco (m. 2018)
- 1942: Koizumi Jun'ichiro, ĉefministro de Japanio
- 1947: David Bowie, angla muzikisto kaj kantisto de rokmuziko, aranĝisto, aktoro (m. 2016)
- 1947: Samuel Schmid, prezidento de Svislando
- 1958: Ernő Palkó, rumania hungara ceramikisto
- 1959: Leo Lukas, aŭstra kabaredisto kaj verkisto
- 1967: R. Kelly, usona rap-kantisto
- 1973: Svami Kaleŝvar, barata guruo (m. 2012)
- 1980: Rachel Nichols, usona aktorino kaj modelo
- 1983: Kim Ĝong-un, estro de Nord-Koreio
- 1989: Martin Sellner, aŭstra agadisto dekstrisma kaj verkisto
- 1997: Jack Andraka, usona sciencisto kaj inventisto de metodo por rapide kaj malmultekoste malkovri kanceron de ovario, pankreatan karcinomon kaj pulman kanceron
- 1100: Kontraŭpapo Klemento la 3-a, itala ĉefepiskopo (n. ĉirkaŭ 1025)
- 1107: Edgar, reĝo de Skotlando (n. 1074)
- 1198: Celesteno la 3-a, papo (n. ĉirkaŭ 1106)
- 1324: Marko Polo, itala komercisto, velisto, esploristo kaj unu el la plej grandaj vojaĝistoj, trapasinta la Silkan Vojon (n. 1254)
- 1337: Giotto di Bondone, itala pentristo kaj arkitekto (n. ĉirkaŭ 1267)
- 1560: Jan Łaski, pola kalvinisma teologo, humanisto kaj reformaciisto (n. 1499)
- 1615: Samuel Selfisch, germana eldonisto kaj urbestro (n. 1529)
- 1642: Galilejo (Galileo Galilei), itala astronomo, astrologo, fizikisto kaj filozofo (n. 1564)
- 1688: Francesco Foggia, itala komponisto (n. 1604)
- 1713: Arcangelo Corelli, itala violonisto kaj komponisto (n. 1653)
- 1811: Friedrich Nicolai, germana verkisto, eldonisto (n. 1733)
- 1813: Johann Christian Lossius, germana materialisma filozofo (n. 1743)
- 1825: Christian Heinrich Wolke, germana reformpedagogo (n. 1741)
- 1830: Georg Heinrich Lünemann, germana filologo kaj pedagogo (n. 1780)
- 1854: William Carr Beresford, brita nobelo, generalo, politikisto (n. 1768)
- 1874: David Strauss, germana verkisto, filozofo, teologo kaj pioniro de esploro pri la historieco de Jesuo (n. 1808)
- 1878: Nikolaj Nekrasov, rusa poeto kaj eldonisto (n. 1821)
- 1879: Baldomero Espartero, hispana generalo kaj politikisto (n. 1793)
- 1880: Joshua Abraham Norton, memproklamita "Imperiestro de Usono" (n. ĉirkaŭ 1815)
- 1881: Sámuel Ajtay, hungara juristo, verkisto, tradukisto (n. 1774)
- 1883: Augustin Keller, svisa politikisto, kunfondinto de Prakatolika Eklezio (n. 1806)
- 1896: Paul Verlaine, franca fipoeto (n. 1844)
- 1899: Domokos Szász, hungara reformita episkopo (n. 1838)
- 1919: Peter Altenberg, aŭstra verkisto (n. 1859)
- 1925: George Bellows, usona pentristo, litografo (n. 1882)
- 1934: Salamon Csifó, hungara unitariisma pastro, eklezia verkisto (n. 1865)
- 1935: Louis de Beaufront, hejma instruisto, pioniro de Esperanto, varbanto por Adresaro de la Esperantistoj kaj fondita de si Esperanto-asocio SPPE kaj ties revuo "L' Esperantiste", kiuj iĝis bazo de la eŭropa Esperanto-movado, reprezentanto de Zamenhof en la eldonejo Hachette, aŭtoro de plena gramatiko, Esperanto-vortaristo kaj artikolisto, poste ĉefa gvidanto de Ido-movado (m. 1855)
- 1938: József Bajza, hungara literaturhistoriisto, profesoro pri la kroata lingvo (n. 1885)
- 1938: Christian Rohlfs, germana pentristo (n. 1849)
- 1938: János Hoós, hungara komponisto, profesoro pri la kroata lingvo kaj literaturo en Universitato Budapeŝto (n. 1859)
- 1940: Zoltán Lengyel, hungara advokato, ĵurnalisto, redaktoro (n. 1873)
- 1941: Robert Baden-Powell, brita militisto kaj verkisto, fondinto de skoltismo (n. 1857)
- 1944: Wilhelm Füßlein, germana historiisto
- 1945: József Biró, hungara pentristo kaj arthistoriisto (n. 1907)
- 1947: Tadeusz Kutrzeba, pola generalo, aŭtoro kaj komandanto de la batalo de Bzura (n. 1885)
- 1948: Kurt Schwitters, germana dadaisto, kolaĝisto (n. 1887)
- 1948: Richard Tauber, aŭstra operkantisto (tenoro) kaj aktoro (n. 1891)
- 1950: Joseph Schumpeter, aŭstra ekonomikisto kaj politiksciencisto (n. 1883)
- 1957: Ferdinand William Breth, ĉeĥdevena brita-usona esperantisto kaj kemiisto (n. 1886)
- 1964: Julius Raab, aŭstra politikisto, kanceliero (n. 1891)
- 1965: Volodimir Sosjura, ukraina poeto (n. 1898)
- 1967: Zbigniew Cybulski, pola aktoro (n. 1927)
- 1975: György Botond Bolics, hungara elektroinĝeniero kaj verkisto (n. 1913)
- 1986: Juan Rulfo, meksika verkisto (n. 1917)
- 1996: François Mitterrand, prezidento de Francio 1981-1995 (n. 1916)
- 1997: Melvin Calvin, usona Nobelpremiita biokemiisto esplorinta fotosintezon (n. 1911)
- 1998: Josef Vaněček, ĉeĥa oficiro, fondinto de Esperanto-grupo en Hrabyně, fondinto kaj prezidanto de la Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj, eldonisto de esperantaĵoj, kunlaboranta kun Jarmila Rýznarová (n. 1923)
- 2002: Aleksandr Proĥorov, soveta Nobelpremiita fizikisto okupiĝinta pri spino de elektronoj (n. 1916)
- 2007: Francis Cockfield, brita nobelo, politikisto, membro de Komisiono Delors (n. 1916)
- 2009: Ziemowit Fedecki, pola slavistikisto, tradukisto (n. 1923)
- 2012: Gyula Maurer I., rumania hungara matematikisto (n. 1927)
- 2014: Károly Katona, rumania hungara aktoro (n. 1944)
- 2015: Kep Enderby, aŭstralia politikisto kaj juĝisto, prezidanto de UEA (n. 1926)
- 2017: Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani, prezidento de Irano (n. 1934)
- 2017: James Mancham, unua prezidento de Sejŝeloj (n. 1939)
- 2018: George Maxwell Richards, prezidento de Trinidado kaj Tobago, profesoro (n. 1931)
La 8-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):