urboj de Irako From Wikipedia, the free encyclopedia
Karbala, en Esperanto Karbalo, sed ankaŭ Kerbala aŭ Kerbela (arabe كربلاء, Al-Karbalā; aŭ Karbalā' al-Muqaddasah) estas urbo en Irako, situa je ĉirkaŭ 100 km sudokcidente de Bagdado. Karbala estas la ĉefurbo de la Karbala Gubernio, kun ĉirkaŭkalkulata populacio de 572,300 loĝantoj (2003).
La urbo estas konata kiel loko de la Batalo de Karbala, kaj estas inter la sanktaj urboj de ŝijaistoj post Mekao, Medino kaj Naĝaf. Dum la vivo de Husayn ibn ‘Alī, la urbo estis konata kiel al-Ghādirijjah, Najnawā, kaj Ŝāt al-Furāt.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.