Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pri anatomiaj kaj geologiaj signifoj de la vorto, vidu la artikolon spino.
--
En kvantuma fiziko spino estas fundamenta kvantuma nombro indikanta la transformadan karakteron laŭ rotacio de speco de partiklo. Normale, spino estas nenegativa entjero aŭ duonentjero, t.e., nenegativa entjero plus duono.[2] Spino povas ankaŭ esti pensata kiel la propra angula movokvanto de partiklo nerilata al movo (kiel spinmomanto); partiklo kun spino havas propra angula movokvanto , kie estas la reduktita konstanto de Planck.
La spino de ia partiklo estas rilatita al sia statistiko: normale, partiklo kun entjera spino estas bosono kaj sekvas statistiko de Bose-Einstein; partiklo kun duonentjera spino estas fermiono kaj sekvas statistiko de Fermi-Dirac.[3]
Laŭ kvantuma mekaniko, kvantumaj nombroj (kaj pli ĝenerale tutaj observeblaj kvantoj) estas difinita de kaj asociata al sinadjunktaj operatoroj. La operatoroj de spino sekvas la jenajn rilatojn:
kie estas la simbolo de Levi-Civita. Oni povas pruvi el tiu rilatoj ke la ajgenvektoroj samtempe de kaj [4] devas esti kun ajgenoj
La parametroj kaj estas aŭ entjero aŭ duonentjero. La parametro estas nomita (tuta) spinon, dume la alia parametro estas nomita la z-projekcion de spino. Konkrete, la operatoroj povas esti reprezentitaj kiel tri sinadjunktaj matricoj. Por , la matricoj estas la matricoj de Pauli
Sekvas ke ondfunkcio de kvantuma partiklo kun spino estas difinita ne sole sur fizika spaco, sed sur ambaŭ spaco kaj parametro .
La orbita angula movokvanto ankaŭ sekvas la komutkrampajn rilatojn. Tamen, la ajgenvektoroj de orbita angula movokvanto estas funkcioj sur sfero (specife, sferaj harmonikoj), dum la ajgenvektoroj de spino ne estas funkcioj. Por orbita angula movokvanto, ĉar ĝi estas kontinue difinita sur sfero, kaj devas esti entjeroj; sed por spino, duonentjeroj estas ankaŭ permesitaj. Pli precize, la operatoroj de orbita angula movokvanto agas sur spaco de funkcioj; la operatoroj de spino agas sur spaco izomorfia al .
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.