La 26-a de januaro estas la 26-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 339 tagoj restas (340 en superjaroj).
Je la 26-a de januaro okazis, interalie:
- 66: Haleja kometo pasis perihelion
- 456: Leono la 1-a la Traco estis anoncita imperiestro de la Bizanca imperio fare de Asparo, la generalo de alanoj
- 661: Raŝiduna Kaliflando ĉesis ekzisti kun morto de la lasta kalifo - Ali ibn Abi Talib
- 1340: Angla reĝo Eduardo la 3-a anoncis sin reĝo de Francio
- 1500: Hispana naviganto Vicente Yáñez Pinzón kiel unua eŭropano atingis Brazilon (surteriĝinte proksime al la hodiaŭa Recife)
- 1521: Pollando: sensukcesa atako de la Ordeno de germanaj kavaliroj kontraŭ Olsztyn, kies defendon aranĝis Koperniko
- 1531: Tertremo en Lisbono mortiĝis ĉ. 30 mil homojn
- 1564: 4 mil kavalerianoj de Grandprinclando Litovio frakasis 30 milan armeon de Rusa carlando en batalo de rivero Ula (Vicebska regiono)
- 1564: Papo Pio la 4-a agnoskis dokumentojn de la Koncilio de Trento - komenco de kontraŭreformacio
- 1565: Armeoj de sultanujoj de Dekkana Altebenaĵo frakasis armeon de Viĝajanagara imperio
- 1611: Ne konsentanta kun la politiko de Maria de Mediĉo, Maximilien de Bethune forlasis oficejon kiel superintendanto pri financoj sed daŭre partoprenas en la Konsilio
- 1654: Dum nederlanda-portugala milito pri Brazilo kapitulacis en Recife lastaj nederlandaj taĉmentoj
- 1697: Isaac Newton solvante problemon pri cikloido malkovris variadan kalkulon
- 1699: Karlovic: Sankta Ligo kaj Turka Imperio kontraktis pacon - Traktato de Karlovic, rezulte de kio fortiĝis Habsburga monarkio kaj la Respubliko de Ambaŭ Nacioj reakiris Kamieniec Podolski
- 1736: Pola reĝo de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj Stanisław Leszczyński abdikis favore al duklando Loreno
- 1785: Benjamin Franklin, en letero al sia filino, esprimis seniluziiĝon ĉe elekto de blankkapa maraglo kiel simbolo de Usono - li estus preferinta komunan meleagron
- 1788: Aŭstralio: alveninta kun malliberuloj kapitano Arthur Phillip albordiĝis en Port Jackson kaj fondis unuan daŭran setlejon - la nunan urbon Sidnejo
- 1797: Dispartigoj de Pollando-Litovio: Aŭstrio, Reĝlando Prusio kaj Rusio subskribis finan dispartigan konvencion pri la Respubliko de Ambaŭ Nacioj
- 1802: Thomas Jefferson subskribis leĝon pri la Kongresa Biblioteko de Usono
- 1807: En Varsovia Duklando estis fondita Ĉambro de Publika Edukado — centra oficejo de publika administrado
- 1821: Slovenio: kongreso de Sankta Alianco komenciĝis en Ljubljano
- 1837: Miŝigano fariĝis la 26-a subŝtato de Usono
- 1841: Britio komencis okupadon de Honkongo - komodoro Gordon Bremer ekposedis terpinton de Honkonga Insulo por Unuiĝinta Reĝlando
- 1861: Solena malfermo de "konservatorio" en palaco Ordynacki - nun sidejo de la muzeo al Frederiko Ŝopeno
- 1863: Restanta en Parizo Ludwik Mierosławski iĝis unua diktatoro de la pola januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio
- 1871: Romo iĝis oficiale ĉefurbo de unuigita Italio
- 1886: Germana inĝeniero kaj pioniro de aŭtomobilindustrio Karl Benz patentigis aŭtomobilon kun eksplodmotoro
- 1905: Sud-Afriko: apud Pretorio oni malkovris Cullinan, la plej grandan krudan diamanton
- 1907: Imperiestro Francisko Jozefo la 1-a aprobis la balotajn leĝojn, kiuj enkondukis universalan kaj egalan balotrajton en Předlitavy
- 1911: En Semper-Operejo en Dresdeno okazis premiero de la opero La rozkavaliro kun muziko de Richard Strauss
- Unua mondmilito:
- 1919: Dua Pola Respubliko: unua post akiro de sendependeco parlamenta baloto, kies celo estis establo de unuĉambra Leĝdona Sejmo - bataloj pri ŝtatlimoj ankoraŭ daŭris
- 1919: Ĉeĥa armeo, profitante polajn batalojn oriente, okupis Teŝinion ĝis ekster la Vistulo
- 1921: Parlamento de Svedio decidis pri enkonduko de universala voĉdonrajto
- 1924: En Berlino fondiĝis Asocio de Naciaj Malplimultoj en Germanio
- 1926: En Londono unua reala televida sesio okazis en laboratorio de inĝeniero John Logie Baird
- 1930: Brazila futbala klubo São Paulo Futebol Clube fondiĝis
- 1934: Berlino: Pollando subskribis kun Nazia Germanio pakton pri neagreso, ke ĉiuj konfliktoj estos solvataj diplomatie - rompita de Adolf Hitler la 28-an de aprilo 1939
- 1938: Pola generalo Tadeusz Kutrzeba raportis al marŝalo Edward Rydz-Śmigły pri triobla militista supereco de Germanio
- 1939: Hispana Enlanda Milito: frankista armeo de Frankisma Hispanio konkeris Barcelonon
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: en Ĝenerala Gubernio Hans Frank malpermesis al judoj veturi per trajnoj, kaj polico postulis apliki altajn monpunojn kontraŭ poloj, kiujn de nun ĝi devigis posedi personajn identigilojn; en Lublin kreiĝis germana kvartalo; en Vilno litovaj oni arestis 168 membrojn de pola konspira Registar-Komisarejo kaj 121 malliberigis
- 1941: Germanoj informis ke Provinco Vartlando liveris al bezonoj de Tria Regno 300 milojn da tunoj de pana greno kaj 100 milojn da tunoj de terpomoj; germana polico deklaris ke en la lastaj monatoj en Ĝenerala Gubernio kreskis kelkcentprocente rabado kaj ŝtelo
- 1942: Germanaj regopovoj de ĜG ampleksigis al pli da branĉoj de administrado devon laborigi nur personojn kun laborkarto; Nord-Irlando: unuaj taĉmentoj de la usona armeo alvenis al Eŭropo, alteriĝante en la havenurbo Belfasto — tiutempe la milito estis batalita nur ĉe la Orienta Fronto kaj en Jugoslavio; Paragvajo: sensukcesa puĉo de liberaluloj
- 1943: Germanaj regopovoj konstatis, ke labor-produktiveco en Ĝenerala Gubernio egalas 40-50% al tiu en Tria Regno; Ribelo de Zamość: poŝtisto en Tomaszów Lubelski transprenis informon pri planata masakro de vilaĝo Zaboreczno, kio permesis pretigi sukcesan embuskon kontraŭ germanaj ĝendarmoj; en koncentrejo Dachau estis murdita pola helpa episkopo Michał Kozal; pola ekzila registaro protestis ĉe soveta registaro pri malagnosko de civitaneco rilate al poloj loĝantaj sur enkorpigitaj de Sovetunio Orientaj Limregionoj; Orienta Fronto: apud Kurgano de Mamaj renkontiĝis du atakantaj armeoj la 62-a kaj 21-a - disduigo de ĉirkaŭita germana grupiĝo - amasa subigado de la soldatoj de germana 6-a Armeo; Francio: brita aviado atakis Lorient
- 1944: Germana polico pafmortigis en distrikto Rzeszowski 9 kaj en Nowy Sącz 7 polojn; partizanoj elreligis trajnon en distrikto Jędrzejowski kun feriantaj germanaj soldatoj; Sovetunio publikigis raporton de Komisiono de Nikolao Burdenko pri la krimo de Katin akuzinta pri tio germanojn kaj troiginta la nombron de viktimoj; Orienta Fronto: Ruĝa Armeo ekregis Gatĉina kaj ĉe la 1-a Ukraina Fronto atakis Ŝpola (Ĉerkasa provinco); Argentino rompis diplomatiajn rilatojn kun Germanio kaj Italio
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: Ruĝa Armeo okupis urbojn Bydgoszcz, Kalwaria Zebrzydowska, Nakło nad Notecią, Osiek apud Noteć, Szamotuły, Tolkmicko, Wadowice kaj Wolsztyn; Silezio: armeoj de 1-a Ukraina Fronto konkeris Prusice, Trzebnica (75% detruita) kaj Zabrze (finante 3-tagan detruadon, rabon, bruligon, seksperforton, amasajn ekzekutojn); germana polico pafekzekutis en Więcbork 19 personojn kaj en distrikto Bielski (Śląski) 9 malliberulojn de evakua transporto el Bielsko-Biała kaj en Nowy Tomyśl 9 polojn; Berlinon atingis germanoj, kiuj fuĝis de Provinco Vartlando; usona soldato Audie Murphy pafmortigis en Kolmara Sako 240 germanajn soldatojn (li ensaltis en flamantan tankon kun brulaĵo kaj municio, kiu povus eksplodi, kaj uzis maŝinpafilon)
- 1946: Unua gramatiko en la makedona lingvo estis publikigita
- 1950: Konstitucio de Barato ekvalidis - Barato transformiĝis de brita dominio al respubliko
- Stalinismo:
- 1954: Moŝe Ŝaret iĝis ĉefministro de Israelo post demisio de la unua ĉefministro David Ben-Gurion
- 1956: Ruĝa Armeo forlasis armean spacon sur la finna duoninsulo Porkkala
- 1956: Italio: 7-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Cortina d'Ampezzo
- 1958: 167 personoj pereis en katastrofo de pramŝipo apud japana insulo Aŭaĝi
- 1965: Hindia lingvo iĝis oficiala lingvo de Barato, kaŭzante protestojn en Suda Barato, kies loĝantaro parolas aliajn lingvojn, sekve jam februare la registaro de Barato decidis oficialigi la anglan lingvon
- 1971: Aŭstralio: 7 personoj pereis, kaj 15 vundiĝis rezulte de subita inundo en Kanbero
- 1971: Unua kunsido de la socia komitato pri rekonstruo de la Reĝa Kastelo de Varsovio, eksplodigita de germanoj dum la detruado de Varsovio
- 1980: Israelo kaj Egiptio ligis diplomatiajn rilatojn
- 1980: Mondpokalo pri Skisaltado okazis unuafoje en la historio en Zakopane
- 1983: Kalkultabelo Lotus 1-2-3 enmarketiĝis
- 1990: Ringa suna eklipso super Antarkto kaj suda Atlantiko
- Revolucioj de 1989:
- 1991: Prezidento de Somalio Siad Barre fuĝis de Mogadiŝo - faligita en puĉo
- 1992: Prezidento de Rusia Federacio Boris Jelcin deklaris, ke usonaj urboj ne plu estas celo de rusaj nukleaj misiloj
- 1992: Unuafoje belorusaj soldatoj ĵuris fidelecon al Belorusio
- 1993: Václav Havel estis elektita de parlamento unua prezidento de Ĉeĥio
- 1994: Supera Soveto de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko demisiis Stanislaŭ Ŝuŝkeviĉ el funkcioj de prezidanto de parlamento kaj de ŝtatestro
- 1997: Aslan Masĥadov gajnis prezidentan baloton en la neagnoskita Iĉkerio
- 2000: Unia Ŝtato de Rusio kaj Belorusio estis kreita
- 2000: Konsorcio TTT publikigis unuan version de XHTML
- 2004: Prezidento Hamid Karzai subskribas Konstitucion de Afganio
- 2005: Condoleezza Rice kiel la dua virino iĝis usona ministro pri eksteraj rilatoj
- 2005: En Tombejo Powązki en Varsovio estis entombigita Jan Nowak-Jeziorański, kuriero kaj politika sendito de Pola Enlanda Armeo
- 2007: Michel Platini iĝis prezidanto de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj
- 2009: Post ondo de sociaj protestoj en Rejkjaviko ĉefministro de Islando Geir H. Haarde demisiis sian registaron
- 2009: Armeo de Islamaj Kortumoj konkeris post sieĝo Baidoa, la sidejon de provizora somala registaro
- 2009: Tumulto en Madagaskaro kaŭzis morton de 135 homoj kaj puĉon sub gvido de Andry Rajoelina, urbestro de Antananarivo, kiu senpotencigis prezidenton Marc Ravalomanana
- 2010: Srilanko: oficanta prezidento Mahinda Rajapaksa gajnis prezidentan balotadon
- 2010: Nacia Asembleo proklamis konstitucion de Domingo
- 2011: Joseph Kabila iĝis prezidento de Demokratia Respubliko Kongo - post murdo de sia patro Laurent Kabila
- 2012: Eŭropa Unio kaj 22 membroŝtatoj (sen Estonio, Germanio, Kipro, Nederlando kaj Slovakio) subskribis ACTA - komercan konvencion kontraŭ falsado
- 2015: Aleksis Tsipras iĝis ĉefministro de Grekio
- 2017: Alexander Van der Bellen iĝis prezidento de Aŭstrio
- 2020: Usona korbopilkisto Kobe Bryant kaj ok aliuloj pereis en kraŝo de helikoptero
- 2020: Mondpokalon pri Skisaltado gajnis Kamil Stoch
- 2021: Kaja Kallas kiel unua virino ekoficis kiel ĉefministro de Estonio
- 2021: Eŭtanazio: en malsanulejo de Plymouth mortis polo en komato, kelkfoje senigata de nutrado, kiun regopovoj de Pollando provis sensukcese alvenigi por provi surloke revivigi el dorma paralizo
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 337-a tago de rusa agreso: nokte estis paffaligitaj 24 iranaj senpilotaj aviadiloj kamikazoj Shahed-136/131; Ukraina Aer-Armeo: direkte al Ukrainio oni elpafis de rusaj strategiaj bombaviadiloj Tu-95 ĉ. 30 raketojn — 20 krozmisiloj elpafitaj al Kievo estis paffaligitaj (oni informis pri 55 elpafitaj pafaĵoj, ukrainaj fortoj detruis 47, 3 el 4 ne atingis celojn; 11 personoj pereis, aliaj 11 estis vunditaj); rusoj la kvaran fojon pripafis malsanulejon apud Kramatorsk — ĝis nun rusoj detruis en Ukrainio 171 medicinejojn, 1 035 damaĝis
- Mondreago: fondita en Rigo sendependa retejo Meduza estis listigita kiel "nedezirinda" en Rusio; alvenintaj al Pollando germanaj Patriotoj establiĝas en armea spaco apud Zamość (60 km de la landlimo kun Ukrainio); Norvegio, engaĝita en Britio pri instruo de ukrainaj armeaj mediciistoj kaj pli junaj oficiroj, konfirmis pliintensigon de sia agado
- 1468: Guillaume Budé, franca filologo, helenisto, humanisto, diplomato kaj bibliotekisto (m. 1540)
- 1624: Georgo Vilhelmo, duko de Brunsvigo-Luneburgo (m. 1705)
- 1712: Giacomo Puccini, itala komponisto (m. 1781)
- 1714: Jean-Baptiste Pigalle, franca skulptisto (m. 1785)
- 1715: Claude Adrien Helvétius, franca filozofo kaj mecenato (m. 1771)
- 1763: Karlo la 14-a Johano, reĝo de Svedio-Norvegio (m. 1844)
- 1781: Achim von Arnim, germana poeto (m. 1831)
- 1797: František Turinský, ĉeĥa poeto kaj dramverkisto (m. 1852)
- 1816: Carl von Oldershausen, germana politikisto (m. 1884)
- 1831: Heinrich Anton de Bary, germana fungosciencisto, patro de fitopatologio (m. 1888)
- 1852: Pierre Savorgnan de Brazza, franca-itala oficiro kaj esploristo, malkovrinto de Centra Afriko (m. 1905)
- 1861: Louis Anquetin, franca pentristo, desegnisto kaj akvarelisto (m. 1932)
- 1865: Sabino Arana, patro de la eŭska naciismo (m. 1903)
- 1868: Jeanne Zabilon d'her Ranfaing, franca profesorino, esperantisto (m. nekonata)
- 1884: Edward Sapir, usona antropologo kaj lingvisto, literatura kaj muzika kritikisto, poeto, komponisto, unua direktoro de la fakultato pri lingvistikaj esploroj IALA (m. 1939)
- 1884: Lajos Sárközi, rumania hungara eklezia verkisto (m. 1964)
- 1896: Maria Ossowska, pola filozofino, etikistino kaj sociologo de moralo (m. 1974)
- 1899: Miklós Ajtay, hungara ĵurnalisto, estetikisto (m. 1987)
- 1905: Bernhard Minetti, germana aktoro (m. 1998)
- 1905: Károly Tamkó Sirató, hungara poeto, tradukisto (m. 1980)
- 1906: Ján Golian, slovaka brigada generalo, partoprenanto de Slovaka nacia ribelo (m. 1945)
- 1907: Hans Selye, kanada endokrinologo, teoriulo pri streso (m. 1982)
- 1908: Stéphane Grappelli, franca ĵaz-violonisto (m. 1997)
- 1911: Polykarp Kusch, usona Nobelpremiita fizikisto (m. 1993)
- 1918: Philip José Farmer, usona sciencfikcia-fantazia verkisto (m. 2009)
- 1918: Nicolae Ceauşescu, prezidento de Rumanio, ekzekutita (m. 1989)
- 1920: Lajos Vincze, hungara etnografo (m. 1990)
- 1925: Paul Newman, usona aktoro, reĝisoro, produktisto (m. 2008)
- 1929: Ada Fighiera Sikorska, pola ĵurnalistino, laboranta en Esperanto-redakcio de Pola Radio, redaktorino de "Heroldo de Esperanto", membrino de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, Akademio Literatura de Esperanto, Esperanta PEN-klubo internacia kaj honora membro de UEA (m. 1996)
- 1932: Zoltán Fülöp, rumania hungara instruisto, sportĵurnalisto (m. 2014)
- 1933: Andrzej Paluchowski, pola polisto, historiisto pri literaturo (m. 2017)
- 1935: Paula Rego, brit-portugala artistino (m. 2022)
- 1938: Kornélia Gaál, rumania hungara lokhistoriistino (m. 2000)
- 1942: Wouter Pilger, nederlanda sociologo kaj eldonisto, estrarano de TEJO, komitatano de UEA, Esperanto-vortaristo, poeto, tradukisto (m. 2006)
- 1944: Angela Davis, usona feministino kaj aktivulino pri homaj rajtoj
- 1947: Michel Sardou, franca komponisto kaj kantisto
- 1950: Jörg Haider, aŭstra politikisto, ĉefministro de Karintio (m. 2008)
- 1950: Ivan Hlinka, ĉeĥa hokeisto kaj trejnisto (m. 2004)
- 1950: Jiří Lábus, ĉeĥa aktoro
- 1953: Anders Fogh Rasmussen, ĉefministro de Danio 2001-2009, ĝenerala sekretario de NATO 2009-2014
- 1959: Bob Lazar, usona fizikisto, fakulo pri nifoj
- 1962: Márta Józsa, hungara ĵurnalistino, verkistino
- 1970: Bjarni Benediktsson, islanda juristo kaj politikisto, gvidanto de Sendependecpartio
- 1974: Szilárd András, rumania hungara matematikisto
- 1976: Krisztina Molnár, rumania hungara pentristino
- 1976: Sándor Szász, hungara pentristo
- 1981: Gustavo Dudamel, venezuela violonisto kaj dirigento
- 1987: Márta Adorjáni, rumania hungara pentristino
- 404: Paŭla Romana, romia sanktulino (n. 347)
- 946: Edgita, reĝino de Orientfranka imperio (n. 910)
- 1642: Johann Matthäus Meyfart, germana teologo kaj verkisto (n. 1590)
- 1757: René Louis de Voyer de Paulmy d'Argenson, franca politikisto, diplomato kaj politika pensanto (n. 1694)
- 1786: Hans Joachim von Zieten, prusa kavaleria generalo (n. 1699)
- 1795: Johann Christoph Friedrich Bach, germana muzikisto kaj komponisto (n. 1732)
- 1800: Justus Friedrich Froriep, germana orientalisto kaj teologo (n. 1745)
- 1812: Rodrigo de Sousa Coutinho, portugala ĉefministro kaj politikisto (n. 1755)
- 1823: Edward Jenner, angla kuracisto, malkovrinto de vakcino kontraŭ variolo (n. 1749)
- 1824: Théodore Géricault, franca pentristo (n. 1791)
- 1855: Gérard de Nerval, franca poeto, tradukisto kaj eseisto (n. 1808)
- 1868: Gereben Vas, hungara verkisto, ĵurnalisto kaj advokato (n. 1823
- 1891: Nikolaus Otto, germana memlernanto, inventisto de benzinmotoro (n. 1832)
- 1895: Arthur Cayley, brita matematikisto (n. 1821)
- 1907: Károly Éjszaki, hungara inĝeniero kaj verkisto (n. 1818)
- 1915: Akakij Cereteli, kartvela poeto, kreinto de la nuntempa literatura lingvo, aktivulo de naciliberiga movado (n. 1840)
- 1922: Alfred Gercke, germana filologo (klasika filologio) (n. 1860)
- 1929: József Csiky, hungara kuracisto, fondinto de la Instituto Porflegistina kaj Porvartistina (n. 1881)
- 1931: José Pereira da Graça Aranha, brazila verkisto kaj diplomato (n. 1868)
- 1943: Nikolaj Vavilov, rusia botanikisto kaj genetikisto, malkovrinto de la kamuflimito de trudherboj, viktimo de stalinismo (n. 1887)
- 1946: Béla Tankó, hungara filozofo kaj profesoro (n. 1876)
- 1964: Cyprian Tansi, niĝeria pastro, monaĥo kaj beatulo (n. 1903)
- 1972: Gusztáv Cseh, rumania hungara grafikisto (n. 1900)
- 1972: Béla Uitz, hungara pentristo (n. 1887)
- 1977: Dietrich von Hildebrand, germana katolika teologo, etikisto kaj filozofo (n. 1889)
- 1979: Elemér Jakobovits, hungara ĵurnalisto kaj sportverkisto (n. 1897)
- 1987: István Sütő, rumania hungara poeto (n. 1949)
- 1993: Sándor Vita, hungara redaktoro kaj politikisto (n. 1904)
- 1994: Aljes Adamoviĉ, belorusa verkisto kaj socia aganto, profesoro, frutempe verkinta pri Ĉernobila katastrofo (n. 1927)
- 1997: László Halmos, hungara komponisto, dirigento (n.1909)
- 1998: Shinichi Suzuki, japana violonisto kaj muzikpedagogo (n. 1898)
- 2000: Alfred Elton van Vogt, kanada sciencfikcia verkisto (n. 1912)
- 2003: Annemarie Schimmel, germana orientalistino (n. 1922)
- 2003: Vladimir Muljavin, belorusia muzikisto, kantisto, komponisto, fondinto de la ensemblo Pesnjari (n. 1941)
- 2008: George Habash, kreinto de la Popola Fronto por la liberigo de Palestino, kuracisto, teroristo (n. 1926)
- 2013: Stefan Kudelski, pola-svisa elektronikisto kaj inventisto, kreinto de magnetofono Nagra (n. 1929)
- 2019: Michel Legrand, franca komponisto, pianisto, kantisto kaj muzikaranĝisto (n. 1932)
- 2020: Kobe Bryant, usona korbopilkisto (n. 1978)
- 2021: Jozef Vengloš, slovaka futbalisto kaj trejnisto (n. 1936)
- 2021: María Teresa Linares, kuba muziksciencistino (n. 1920)
La 26-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):