Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La granda blazono de Usono (angle Greater coat of arms of the United States of America) estas blankkapa maraglo kun etendiĝantaj kruroj kaj flugiloj. La kapo kaj la vostoplumoj estas blankaj, pluaj partoj estas brunaj. Sur la brusto troviĝas ŝildo kun 13 ruĝaj kaj blankaj vertikalaj strioj. Ĉe la ŝildosupro troviĝas horizontala blua strio. La stria ŝildo estis figurigita laŭ la flago de 1777, aludante je la fondantaj ŝtatoj. En la ungoj de la aglo estas tenata verda laŭrobranĉo kaj fasko (13) da arĝentkoloraj sagoj: la laŭra branĉo kaj la sagoj reprezentas la senaton, laŭ kio oni rajtas gvidi la landon en pacon kaj militon[1].
Blazono de Usono | |
---|---|
la granda blazono de Usono | |
Uzata ekde: | 1782 |
Super kapo de la aglo videblas disko, kun 13 arĝentkoloraj steloj meze, same aludante je la fondaj ŝtatoj. Sur la rubando legeblas la nacia devizo: „E Pluribus Unum” (Unu el multaj)[2].
Malgranda blazono de Usono (angle Coat of arms of the United States of America) estas nur la ŝildo kun 13 ruĝaj kaj blankaj vertikalaj strioj, kiu en la granda blazono situas antaŭ la aglo.
La blazona bildo, kadrigita per duobla orkolora cirklo, konsistigas ankaŭ la antaŭan flankon de la Granda Sigelo de Usono - angle Great Seal of the United States of America, kies dorsa flanko estas bildo de piramido.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.