La 18-a de majo estas la 138-a tago de la jaro (la 139-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 227 tagoj restas.
Je la 18-a de majo okazis, interalie:
- Romia Imperio
- 1012: Benedikto la 8-a iĝis papo
- 1152: Henriko la 2-a nuptis Eleonoran de Akvitanio
- 1160: Reĝo de Svedio Erik Jedvardsson, pli konata kiel Eriko la Sankta, estis murdita en Upsalo
- 1190: Tria krucmilito: germana armeo venkis Ruman sultanujon en batalo de Ikonium
- 1268: Sultano Bajbarso konkeris Antioĥan princlandon - mameluka venko super krucistoj
- 1291: Mamelukoj konkeris Akkon
- 1302: Flandraj metiistoj en Bruĝo atakis francan garnizonon kaj masakris 1400 personojn
- 1498: Barato: Vasco da Gama albordiĝis al la haveno Kalikuto, dum sia unua vojaĝo
- 1565: Otomana Imperio komencis grandan sieĝon de Malto
- 1600: Reganto de Valaĥio Mikaelo de Valaĥio okupis moldavan urbon Bacău
- 1652: Nov-Anglio: anonco pri neleĝeco de sklaveco en Rod-Insulo
- 1741: Maria Tereza de Aŭstrio kroniĝis kiel reĝino de Hungario
- 1756: Sepjara milito komenciĝis - ĝi iĝis fakte la unua mondmilito
- 1765: Kanado: granda incendio de Montrealo
- 1781: En Kusko estis senkapigita Tupak-Amaru la 2-a, la inkaa gvidanto de kontraŭhispana ribelo en Peruo
- 1792: Rusa armeo transpaŝis landlimon de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj — komenco de pola-rusa milito
- 1803: Britio deklaris militon al Francio
- 1804: Oficiala abolicio de la Unua Respubliko de Francio - Napoleono Bonaparte iĝis imperiestro
- 1810: En Bonaero eksplodis la revolucio de Majo - komenco de la sendependeco de Argentino, Bolivio, Paragvajo kaj Urugvajo
- 1811: Hispana Imperio: en Urugvajo, tiutempe nomata Orienta Flanko, separistoj gvidataj de José Gervasio Artigas venkis en batalo de Las Piedras
- 1820: Pola-belorusa poeto kaj naturisto Tomasz Zan fondis en Vilno Amik-Societon de Utila Ludo
- 1848: Revolucio de 1848 en Germanio: en Frankfurto ĉe Majno komenciĝis kunsido de la unua germana Nacia Asembleo pri la unuigo kaj konstitucio
- 1869: Japanio: interna milito finiĝis kun la batalo de Hakodate (Hokajdo) - kulmino de Mejĝi-reformo, fino de la Ŝoguna reĝimo de klano Tokugawa
- 1895: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Ciano
- 1891: Konstruaĵo de Nacia Muzeo estis malfermita en Prago
- 1896: Moskvo: dum festado de kronado de la lasta imperiestro Nikolao la 2-a okazis la Ĥodinka tragedio — 1389 personoj pereis
- 1897: Horora romano de la irlanda verkisto Bram Stoker Drakulo aperis
- 1899: Ĉeĥa Olimpika Komitato estis fondita
- 1900: Tongo iĝis brita protektorato
- 1903: Bulgario: malfermo de la haveno Burgaso
- 1910: Tero ektroviĝis en la luma strio de la Haleja kometo
- Unua mondmilito
- 1919: Soveta-Pola Milito: Pola Soldataro, kadre de bataloj pri reveno de sudorienta parto de Pollando, rekonkeris Drohobiĉ, Borysław kaj Sokal (nun en Lviva provinco), devigante malamikon al retiriĝo sur la tuta fronto
- 1920: Islanda parlamento Althing akceptis konstitucion
- 1923: Disaŭdiĝis radio de Ĉeĥoslovakio
- 1928: Sovetunio: Ŝaĥtia proceso komenciĝis — 5 personoj el 53 estis kondamnitaj je morto, 44 al mallibero
- 1929: Dum konferenco en Barcelono FIFA elektis Urugvajon kiel organizanton de la 1-a Futbala Mondpokalo en la venonta jaro
- 1935: Dua Pola Respubliko: en Krakovo finiĝis sestaga entombiga ceremonio de Józef Piłsudski, kiun partoprenis kvaronmiliono da poloj
- 1939: Tria Regno: unuaj 900 virinoj, malliberigitaj en koncentrejo Lichtenburg en Prettin estis transdonitaj al la nova konstruita koncentrejo Ravensbrück
- Dua mondmilito
- 1950: Ĉemara Regiono: Naĥodka iĝis urbo
- 1956: Himalajo: svisoj grimpis al Lhotse kiel la unuaj
- 1958: Usona ĉasaviadilo Lockheed F-104 Starfighter akiris la mondan rekordon de vektora rapido 2 259,82 km/h
- 1965: Sirio: israela spiono Eli Cohen estis pendumita en Damasko, kiel unua israela civitano
- 1969: Usona skipa misio de Apollo 10 komenciĝis
- 1967: Jurij Andropov iĝis estro de KGB
- 1973: 100 personoj pereis en katastrofo de pasaĝera aviadilo Tu-104 en Ĉita (Sovetunio)
- 1974: Barato okazigis sian unuan provan eksplodon de atombombo enirante la liston de ŝtatoj kun nukleaj armiloj
- 1980: Sud-Koreio: en Gŭangĝu okazis masakro de studentoj protestantaj kontraŭ diktatoreco de generalo Chun Doo-Hwan
- 1980: Vaŝingtonio: erupcio de la vulkano Monto Sankta Heleno pereigis 57 personojn
- 1990: Senkomunismigo: hungara Kardinalo-Princo József Mindszenty estas rehabilitita
- 1990: Oni subskribis duflankan pakton pri valuta, ekonomia kaj socia unio inter Federacia Respubliko Germanio kaj Germana Demokratia Respubliko
- 1991: Somalilando deklaris sendependecon de Somalio
- 1992: En Varsovio oni subskribis polajn-ukrainajn ekonomiajn paktojn pri investado
- 1995: Alain Juppé iĝis ĉefministro de Francio
- 1995: Premiero de la usona filmo Brava koro de Mel Gibson
- 1996: La 41-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Oslo
- 1996: Radovan Karadžić, akuzita pri militkrimoj, eksiĝis kiel prezidento de Serba Respubliko
- 1998: Pola Universitato en Vilno fondiĝis - pro plena litovigo de la Vilna Universitato
- 1999: Carlo Azeglio Ciampi iĝis prezidento de Italio
- 1999: Malkovro de Perdito, la luno de Urano
- 2003: Papo Johano Paŭlo la 2-a kanonizis polan fondintinon de katolika ordeno Urszula Ledóchowska
- 2006: Parlamento de Nepalo proklamis laikecon de la lando
- 2009: Kinga Baranowska grimpis la pinton de Kangchenjunga - danke al tio Pollando iĝis unua lando, kies himalajistinoj akiris ĉiujn okmil-metrajn pintojn
- 2009: Srilanko: per venko de registara armeo super la tamilaj tigroj finiĝis la enlanda milito
- 2013: Dana kantistino Emmelie de Forest venkis en la 58-a Eŭrovido-Kantokonkurso en sveda urbo Malmö
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 1048: Omar Ĥajam, persa poeto, astronomo, filozofo, kuracisto kaj matematikisto, konata de robajoj (m. 1131)
- 1450: Piero Soderini, itala politikisto de Florenco (m. 1522)
- 1474: Izabela d'Este, itala nobelino, reprezentantino de la itala renesanco (m. 1539)
- 1533: Johannes Caselius, germana humanisto, juristo kaj filologo (m. 1613)
- 1616: Johann Jacob Froberger, germana orgenisto kaj komponisto (m. 1667)
- 1711: Boskovich, kroata jezuito, filozofo, poeto, fizikisto, astronomo, matematikisto (m. 1787)
- 1777: John George Children, angla kemiisto, mineralogo kaj zoologo (m. 1852)
- 1779: Félix Louis L'Herminier, franca apotekisto kaj naturalisto (m. 1833)
- 1782: Ludwig Adolf Wilhelm von Lützow, prusa generalmajoro (m. 1834)
- 1791: August Breithaupt, germana mineralogo, fakverkisto (m. 1873)
- 1796: József Schweidel, generalo, unu el martiroj de la hungara revolucio de 1848 (m. 1849)
- 1810: Francesco Maria Piave, itala opera libretisto (m. 1876)
- 1817: János Irinyi, hungara kemiisto kaj inventisto, frato de József Irinyi (m. 1895)
- 1824: Wilhelm Hofmeister, germana botanikisto kaj profesoro (m. 1877)
- 1830: Károly Goldmark, hungara-aŭstra komponisto, violonisto kaj muzika pedagogo (m. 1915)
- 1848: Hermann Diels, germana klasika filologo (m. 1922)
- 1850: Oliver Heaviside, angla fizikisto kaj matematikisto kontribuinta al evoluo de la teorio de elektromagnetismo, konata de la ekvacioj de Maxwell (m. 1925)
- 1852: Jizchok Leib Perez, pola-juda verkisto kaj advokato, kunkreinto de literaturo en la jida lingvo (m. 1915)
- 1868: Nikolao la 2-a, lasta imperiestro de Rusio el dinastio Romanov, ekzekutita (m. 1918)
- 1872: Bertrand Russell, brita matematikisto kaj filozofo, Nobelpremiita pro literaturo (m. 1970)
- 1873: Gregor Eisvogel, germana trapisto kaj abato (m. 1950)
- 1876: Hermann Müller, germana Regna Kanceliero kaj kanceliero de Germanio (m. 1931)
- 1879: Gustav Frištenský, ĉeĥa luktisto en klasik-stila luktado, cirka artisto (m. 1957)
- 1883: Walter Gropius, germana arkitekto, fondinto de Bauhaus (m. 1969)
- 1883: Eurico Gaspar Dutra, brazila generalo, politikisto, prezidanto de Brazilo, kontraŭkomunisto, sendinto de la Brazila Ekspedicia Forto batalanta flanke de Aliancanoj (m. 1974)
- 1884: Pius Parsch, aŭstra-morava teologo kaj aŭgustenano (m. 1954)
- 1891: Rudolf Carnap, germana-usona filozofo, logikisto kaj matematikisto, ankaŭ esperantisto, partopreninto de UK 1908 kaj UK 1922 (m. 1970)
- 1895: Augusto César Sandino, nikaragva revoluciulo (m. 1934)
- 1896: Martin Munkácsi, hungara-usona fotisto (m. 1963)
- 1897: Frank Capra, itala-usona filmreĝisoro (m. 1991)
- 1901: Vincent du Vigneaud, usona Nobelpremiita biokemiisto pro esploroj de sulfuro (m. 1978)
- 1906: Samu Balázs, hungara aktoro (m. 1981)
- 1911: Big Joe Turner, usona bugio-, bluso- kaj rokenrolo-kantisto (m. 1985)
- 1912: Walter Sisulu, sudafrika politikisto, membro de Afrika Nacia Kongreso (m. 2003)
- 1913: Charles Trenet, franca kantisto kaj kantaŭtoro (m. 2001)
- 1919: Margot Fonteyn, angla baleta dancistino (m. 1991)
- 1920: Anna Méliusz, hungara verkistino, tradukistino (m. 1998)
- 1920: Johano Paŭlo la 2-a, pola papo, filozofo, teologo, poeto, sanktulo, aŭtoro de 14 enciklikoj kaj 104 apostolaj vojaĝoj, travivinto de atencoj (m. 2005)
- 1921: Olgierd Zienkiewicz, brita inĝeniero kaj matematikisto (m. 2009)
- 1922: Kai Winding, usona ĵaztrombonisto (m. 1983)
- 1928: Géza Domokos, hungara libroeldonejestro, verkisto, politikisto (m. 2007)
- 1933: Géza Páskándi, hungara poeto, dramisto (m. 1995)
- 1937: Aladár Lászlóffy, rumania hungara poeto (m. 2009)
- 1937: Barbara Wachowicz, pola verkistino, aŭtorino de biografioj pri grandaj poloj (m. 2018)
- 1939: Giovanni Falcone, itala juĝisto, batalanto kontraŭ mafio, murdita (m. 1992)
- 1939: Peter Grünberg, germana Nobelpremiita fizikisto, kontribuinta pri malgrandigo de diskaparatoj (m. 2018)
- 1944: W. G. Sebald, germana verkisto, lekciisto de la Universitato de Orienta Anglio (m. 2001)
- 1945: Leszek Weres, pola sociologo, verkisto, kunkreinto de la pola nuntempa astrologio, konata de la priskribo de literaturaj arketipoj de zodiako
- 1947: John Bruton, ĉefministro de Irlando 1994-1997 (m. 2024)
- 1947: Petruška Šustrová, ĉeĥoslovaka disidentino, ĉeĥa tradukistino, publicistino kaj politikistino
- 1950: Natasza Czarmińska, pola kantistino, poetino, reĝisorino de dokumentaj filmoj, esoterulino (m. 2004)
- 1950: Thomas Gottschalk, germana aktoro kaj amuzigisto
- 1950: Miguel Fernández, hispana verkisto kaj Esperanto-verkisto debutinta en UK 1993 kaj kontribuinta al poemaro Ibere libere, membro de Hispana Esperanto-Federacio, SAT kaj UEA, kontribuanta i.a. al "Beletra Almanako", "Sennaciulo", "Sennacieca revuo", "La Ondo de Esperanto" kaj "Boletín", tradukisto de Poezio: armilo ŝargita per futuro
- 1953: Katalin Csongrádi, hungara aktorino, verkisto kaj kantistino
- 1960: József Bíró, hungara aktoro de la Ŝtata Hungara Teatro de Kluĵo
- 1962: Sandra Cretu, germana kantistino aganta en Arabesko (baleto)
- 1969: Helena Noguerra, belga aktorino, kantistino, televid-prezentistino
- 1973: Zsolt Lászlóffy, rumania hungara komponisto, dirigento
- 1975: Róbert Köteles, rumania hungara pentristo
- 1982: Katherine Bates, aŭstralia biciklistino, konkursanta survoje kaj surdrome, mondĉampionino
- 1985: Dalma Kovács, rumanihungara kantistino, aktorino
- 1987: Alpár Szilárd Mihály, rumania hungara aktoro, membro de la Teatro Figura Stúdió
- 526: Johano la 1-a, papo, martiro, sanktulo
- 1160: Eriko la 9-a, reĝo de Svedio, fondinto de dinastio
- 1218: Otto la 4-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1175/1176)
- 1410: Rupreĥto la 1-a, romia-germana reĝo el dinastio Vitelsbaĥoj (n. 1352)
- 1450: Grandreĝo Seĝong, reĝo de Koreio kaj proklaminto de la korea alfabeto hangul (n. 1397)
- 1525: Pietro Pomponazzi, itala renesanca filozofo, reprezentanto de aristotelismo (n. 1462)
- 1667: Melchior Schildt, germana komponisto kaj orgenisto de la Nordgermana Orgenskolo (n. ĉirkaŭ 1592)
- 1675: Stanisław Lubieniecki, pola astronomo, historiisto, verkisto kaj religiulo (n. 1623)
- 1692: Elias Ashmole, angla kolektisto, politikisto, framasono, astrologo (n. 1617)
- 1733: Georg Böhm, germana komponisto de baroko (n. 1661)
- 1781: Tupak-Amaru la 2-a, inkaa gvidanto de kontraŭhispana ribelo en Peruo, ekzekutita (n. 1738)
- 1799: Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais, franca dramisto kaj entreprenisto (n. 1732)
- 1800: Aleksandr Suvorov, rusa generalo, grafo (n. 1729)
- 1809: Johann Christian Kittel, germana orgenisto (n. 1732)
- 1843: Friedrich Christoph Perthes, germana eldonisto, nevo de Justus Perthes (n. 1772)
- 1851: Friedrich August Ukert, germana geografo kaj historiisto (n. 1780)
- 1867: Johann Gottlieb Dressler, germana pedagogo kaj psikologo (n. 1799)
- 1909: Isaac Albéniz, hispana komponisto kaj pianisto (n. 1860)
- 1910: Eliza Orzeszkowa, pola pozitivisma verkistino (n. 1841)
- 1910: Franz Skarbina, germana pentristo, partopreninta en la pentrosalono de Parizo (n. 1849)
- 1911: Gustav Mahler, aŭstra komponisto kaj dirigento sojle de malfru-romantismo al modernismo (n. 1860)
- 1911: Walter John Clark, angla doktoro pri literaturo kaj esperantisto (n. 1881)
- 1933: Dezső Szilágyi, hungara aktoro (n. 1865)
- 1940: Theodor Linschmann, germana teologo kaj lingvisto (n. 1850)
- 1957: Hédi Edelmann, hungara ĵurnalistino, novelistino (n. 1902)
- 1957: Maria Stromberger, aŭstra flegistino kaj kontraŭfaŝistino (n. 1898)
- 1960: Antal Szegedi Tasziló, hungara instruisto, eklezihistoriisto (m. 1888)
- 1961: Lajos Ákom, hungara orgenisto, komponisto (n. 1885)
- 1962: Gábor Kalotai, hungara ĵurnalisto, verkisto (n. 1905)
- 1972: András Márkos, hungara skulptisto en Rumanio (n. 1919)
- 1973: Jeannette Rankin, unua virino elektita al Usona Kongreso, virinrajtistino kaj pacaktivulino (n. 1880)
- 1979: Petre Abrudan, rumana pentristo, gvidanto de la Artistkolonio de Baia Mare (n. 1907)
- 1986: Peter Wehle, aŭstra juristo kaj kabaretisto (n. 1914)
- 1988: Julia Pióro, pola poetino, teozofino kaj esperantistino enestanta en Esperanta Antologio (n. 1901)
- 1995: Henri Laborit, franca biologo kaj filozofo (n. 1914)
- 2004: Stefan Swieżawski, pola spertulo pri eŭropa filozofio de la 15-a jarcento, laika partoprenanto de la Dua Vatikana koncilio, recenzisto de habilitiĝo de Karol Wojtyła (n. 1907)
- 2005: Gergely Pongrátz, hungara politikisto, komandanto de unu el la plej grandaj ribelaj taĉmentoj dum la Hungara revolucio de 1956 (n. 1932)
- 2005: Stella Zázvorková, ĉeĥa aktorino, rolinta en filmoj "Arabela" kaj "Arabela revenas" (n. 1922)
- 2007: Pierre-Gilles de Gennes, franca Nobelpremiita fizikisto okupiĝinta pri superkonduktiveco, likvaj kristaloj kaj polimeroj (n. 1932)
- 2011: Włada Majewska, pola radia ĵurnalistino, aktorino, kantistino, enmigrinta aktivulino (n. 1911)
- 2012: Dietrich Fischer-Dieskau, germana oper-kantisto (baritono) (n. 1925)
- 2015: Halldór Ásgrímsson, ĉefministro de Islando, partiestro de Progrespartio (n. 1947)
- 2017: Jacque Fresco, usona mem-edukita socia inĝeniero, industria dizajnisto, verkisto, futuristo kaj inventisto (n. 1916)
- 2018: Nicole Fontaine, franca politikistino, prezidantino de la Eŭropa Parlamento (n. 1942)
- 2021: Franco Battiato, itala kantverkisto, pentristo, reĝisoro kaj komponisto (n. 1945)
- 2023: Helmut Berger, aŭstra aktoro (n. 1944)
La 18-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):