From Wikipedia, the free encyclopedia
Jacque FRESCO [ĵak frEsko] (naskiĝis la 13-an de marto 1916 en Novjorko, mortis la 18-an de majo 2017 en Florido) estis mem-edukita socia inĝeniero, industria dizajnisto, verkisto, futuristo kaj inventisto.[1][2] Fresco verkis pri siaj vizioj rilate al daŭropovaj urboj, efika energio, efika uzo de naturaj resursoj, kibernetika teknologio, aŭtomatigo kaj rolo de scienco en la socio. Li direktis la Projekto Venuso kaj pledis por monda uzo de sociekonomia sistemo nomita de li resource-based economy (resurse bazita ekonomio).[3] Li estis fondinto de la Venus-projekto[4][5][6] - la projekto de teknokratia socio, simila al utopia anarki-komunismo.
Jacque Fresco | |
---|---|
Jacque Fresco (dekstre) kaj Roxanne Meadows | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-a de marto 1916 en Broklino, Novjorko |
Morto | la 18-an de majo 2017 en Florido, Usono |
Mortokialo | Parkinsona malsano |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Florido |
Ŝtataneco | Usono |
Familio | |
Frat(in)o | David Fresco (en) |
Okupo | |
Okupo | futurologo arkitekto inĝeniero verkisto dezajnisto inventisto |
TTT | |
Retejo | https://www.thevenusproject.com |
Fresco laboris kiel dizajnisto kaj inventisto en multaj sferoj rilataj kun biomedicinaj kaj sociaj teknologioj. Li kredis, ke ĝuste tiuj teknologioj povas helpi al plej granda nombro de homoj. Li asertis ke liaj kredoj formiĝis pro rigardo de malfortunoj de homoj dum la Granda depresio.[7]
La Venus-projekto estis komencita en mezaj 1970-aj jaroj fare de Fresco kaj lia partnerino Roxanne Meadows. En 2006 aperis filmo Future by Design pri Fresco, lia vivo kaj la Venus-projekto. Fresco ade prelegas kaj verkas artikolojn pri holisma dizajno, daŭripovaj urboj, efika uzo de energio, administrado de naturaj resursoj kaj aŭtomatigo, kun fokuso je kiel tio helpos plibonigi vivon de la socio.[5][8]
Jacque Fresco komencis sian profesian karieron kiel dizajnisto kaj konsultisto en firmao Rotor Craft Helicopter Company, produktanta helikopterojn. Poste li servis en unio de aviadila dizajno de Usona armeo ĉe Wright-Patterson Air Force Base in Dayton, Ohio, Usono kaj en Raymond De-Icer Corporation en Los-Anĝeleso, Kalifornio.[7][8]
Dum sia longa vivo li laboris en multaj firmaoj kiel tekninkisto aŭ teknika konsultisto en kina industrio, instruisto pri industria dizajno en Art Center College of Design en Pasadena, Kalifornio. En Los Angeles, li dum ioma tempo laboris kiel helpanto de psikologo Donald Powell Wilson.[7][8]
En 1942 Fresco, kune kun Lou Glaser, fondis firmaon Revell Plastics Company (nun Revell-Monogram), kiu produktis plastikajn modelojn de aŭtoj, aviadiloj, armeaj vehikloj kaj ŝipoj.
La Venus-projekto estis komencita ĉirkaŭ 1975[5] fare de Fresco[4][9] kaj lia partnerino, eksa portretistino Roxanne Meadows[5] en komunumo Venus, Florido, Usono. Ĝi havas esplor-centron kun areo de 21 akroj (ĉirkaŭ 85000 m2), kun multaj konstruaĵoj por testi kaj demonstri ideojn de Fresco. Fresco kreis multajn maketojn de konstruaĵoj kaj aparatoj surbaze de siaj dizajnoj.[7] En 1995 la Venus-projekto estas registrita kiel komerca organizaĵo.[10][11] La landon por la projekto oni atingis de likvidita firmao Sociocyberneering inc.[12][13] kaj per aĉeto de lando de ĝiaj membroj[14]. La Venus-projekto estas duparta organizaĵo: senprofita organizaĵo 'Future by Design'[15] kaj komerca kompanio de nomo 'Venus Project Inc./Global Cybervisions Inc.'[16]
La ĉefa ideo de Venus-projekto estas ke malriĉeco estas rezulto de neegala disvolvo de teknologioj, kiu, siavice, estas produkto de moderna enspez-centrita kapitalista ekonomio.[17] Laŭ teorioj de Fresco, se la teknologia progreso estus sendependa de ĝia komerca valoro, pliaj resurcoj estus atingeblaj por pliaj homoj kaj tio malpliigus korupton kaj avidon kaj igus homojn pli amikemaj kaj helpemaj.[9][18][19] Fresco advokatas kontraŭ mono-bazita ekonomio kaj por tio, kion li nomas resurc-bazita ekonomio.[20]
En intervjuo de Fresco kaj Meadows de jaro 2008, Fresco diris ke 'manko de reputacio' malfaciligis por li atingon de influo en akademiaj rondoj.[5] Li diris ke, kvankam universitatoj iam invitas lin prelegi, ili plej ofte ne donas al li sufiĉe da tempo por klarigi siajn teoriojn.[5]
La Venus-projekto ricevis detalan mencion en dokumenta filmo Zeitgeist: Addendum de jaro 2008 kiel ebla solvo de problemoj, starigitaj en unua parto de la filmo.[9] La filmo premieris en la 5-a festivalo Artivist Film Festival en Los-Anĝeleso en 2-a de oktobro, 2008, kie ĝi ricevis la plej altan premion, kaj preskaŭ tuj, jam je la 4-a de oktobro, estas publikigita por libera atingo ĉe Google video[21][22]. Ĉirkaŭ la filmo formiĝis la Zeitgeist-movado por asisti transvenon al klasika, mona kaj var-interŝanĝa, ekonomio al resurc-bazita ekonomio.
Koncepto de resurc-bazita ekonomio estas plej grava ideo de teorioj de Fresco. Laŭ Fresco, ĝi anstataŭigu nunan ekonomion, bazitan je deficito kaj malhavoj. Fresco asertas, ke la mondo estas riĉa je naturaj resurcoj kaj energio, kiuj, kun efika uzo de modernaj teknologioj, povas facile solvi bezonojn de nuna homaro, se oni forigus la limigojn starigitajn per nuna koncepto de ekonomia vivipovo.
Li donas jenan ekzemplon por klarigi la ideon:
|
Fresco asertas, ke por ke tio funkciu, ĉiuj resurcoj de la Tero estu komuna heredaĵo de ĉiuj homoj, ne nur la kelkaj elektitoj. La praktiko de disvastigo de resurcoj per mona interŝanĝo estas netaŭga kaj kontraŭprodukta por travivo de homa civilizacio.[23]
Unu el bazaj ideoj de solvo de Fresco estas ke sen la kondiĉoj, kreitaj per mona sistemo, oni ne kontraŭprodukte malŝparus grandajn kvantojn de resurcoj, kaj sen tiu malŝparo ne estus deficito de nepre bezonataj produktoj, kiel manĝaĵoj aŭ eduko.
Konceptoj de Fresco estas similaj al la priskribitaj fare de internacie estimata filozofo Herbert Marcuse en lia libro book Unudimesia homo de jaro 1964[24]. Marcuse eĉ diskutis planitan deficiton[25]. En Unudimensia homo, Marcuse diras:
|
Konceptoj de Marcuse ankaŭ estas disputataj kaj disvolvigataj en libro Nacio de ribeluloj: Kial kontraŭkulturo iĝis konsumanta kulturo? de jaro 2004 fare de Joseph Heath kaj Andrew Potter[26]:
|
Multaj teorioj de Fresco ankaŭ aperis en ideo de monda ludo fare de Buckminster Fuller. Fakte, multaj verkoj de Fresco estas disvolvoj de patentitaj kaj publikigitaj ideoj de Fuller (ekzemple, Dymaxion-vehikloj, hejmoj kun kupoloj, komputil-kontrolitaj aŭtomataj sistemoj kaj ĝenerala reformigo de socio)[27].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.