skota Esperanto-verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
William Auld [ŭiljam old], foje esperantigita per Vilhelmo Oldo[1] (naskiĝis la 6-an de novembro 1924 en Londono, mortis la 11-an de septembro 2006 apud Dolaro) estis skota Esperantlingva poeto, verkisto kaj tradukisto. Li plurfoje estis nomumita por la Nobel-premio pri literaturo,[2][3] en 1999, 2004, kaj 2006 kaj estis trifoje inter la plej bonaj dek kandidatoj[4].
William Auld | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de novembro 1924 en Erith, Kent, Anglujo, Britio |
Morto | 11-an de septembro 2006 en Dolaro, Clackmannanshire, Skotlando |
Lingvoj | Esperanto • angla |
Nacieco | skoto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Allan Glen's School (en) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1937–) poeto muzikologo redaktisto sciencfikcia verkisto eseisto verkisto tradukisto esperantologo |
Verkoj | La infana raso |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | liaj tradukaĵoj |
Verkis en Esperanto | listo de liaj verkoj |
Aliaj aktivaĵoj | liaj aktivecoj |
Laŭ profesio Auld estis instruisto pri angla literaturo kaj vicestro de liceo. Li loĝis en la skota urbeto Dolaro en graflando Clackmannanshire.
En 1960, li komencis labori en lernejo en Alloa kaj restis tie ĝis sia emeritiĝo.
William Auld malkovris Esperanton dum sia 13-a jaro : tiam li estis skolto, kaj estis la legado de skolta regularo en Esperanto, kiu konigis al li la ekziston de tiu lingvo. Poste li ekzercis sin pri ĝi kun siaj amikoj John Francis kaj Reto Rossetti, kiuj kun John Dinwoodie, fariĝis kvaropo konata kiel la skota skolo de esperantlingva literaturo.
Li eklernis Esperanton en 1937, sed aktiviĝis nur en 1947.
De 1942 ĝis 1946, dungite en la brita flugarmeo, li partoprenis en la Dua Monda Milito, interalie kiel piloto. Lia milita sperto ege influis lian mondbildon. Unue li ekzercis en brita Rodezio (nun Zimbabvo) kaj en 1944, li estas unu el 50 kandidatoj por dungo kiel piloto ene de spiona aviadilo Spitfire. Ĝis la fino de la milito li spionadis kaj fotadis super Norda Afriko, Okcidenta Azio kaj Mezoriento, Grekio kaj Italio. Dum la fino de la milito, li laboris kelkatempe kiel provo-piloto por la aviadila armeo.
Lia multnombra biblioteko de esperantlingva literaturo nun lokiĝas en Nacia Biblioteko de Skotlando, al kiu li antaŭ sia morto donacis ĝin.
Li estis vicprezidanto de UEA (1977-1980), prezidanto de la Akademio de Esperanto (1979-1983) kaj prezidanto de Esperanta PEN-Centro (1999-2005); Honora Membro de UEA.
Laŭ propono de Manuel de Seabra en la jarkunveno 1998 de Esperantlingva Verkista Asocio, William Auld estis proponita kiel kandidato por la Nobel-premio pri literaturo ekde 1999 ĝis la morto en 2006[2][3]. Laŭ informo de The Telegraph li estis proponita por la premio en 1999, en 2004 kaj en 2006[5]. Auld estis trifoje inter la plej bonaj dek kandidatoj[4].
En 2000 William Auld estis honorigata per FAME-premio.
Li ekverkis dum li estis dungita de armeo. Post sia reiro en Skotio post la milito en 1947, li eldonis poemon tradukitan el la angla en la dua eldono de la nova revuo Esperanto en Skotlando. Li verkis plurjare por tiu ĉi periodaĵo simpla sed kun historia graveco, ĉar ĝi ekestis forumo por novaj aŭtoroj.
Auld redaktis plurajn revuojn, i.a. Esperanto en Skotlando (1949-1955), Esperanto de UEA (1955-1958, 1961-1962), Monda Kulturo (1962-1963), Norda Prismo (1968-1972), La Brita Esperantisto (1973-1999), Fonto (1980-1987). Kunlaboranto de Monato, kie li redaktis la rubrikon "noveloj" ĝis 1998.
Plurajn poemarojn verkis li, interalie estas lia precipa poemo, La Infana Raso (1956)[6], Inspirite parte de la Cantos de usona poeto Ezra Pound, kaj ankaŭ tradukita en la nederlanda sub la titolo "Het kinderras'[7]. Li tradukis poemojn, ekzemple poemojn el La Hobito ĉar la historion tradukis Christopher Gledhill. Li verkis ankaŭ kursojn, la plej fama estas "Paŝoj al plena posedo".
Li ekpublikigis siajn verkojn el la revuo Literatura Mondo tuj antaŭ ties ĉeso en 1949. Literatura Mondo, tiam la plej grava revuo pri esperanta literaturo, ekaperis en 1922, kaj post halto pro milito, ĝi reaperis dum du jaroj.
William Auld ekkonigis sin al internacia publiko en 1952, kiam publikiĝis la kolekto Kvaropo, pri kiu li kunlaboris kun John Dinwoodie, John Francis kaj Reto Rossetti. Tiu verko estis la komenco de la serio Stafeto, fondita de Juan Régulo Pérez en Kanarioj, kiu ekvilibrigis la mankon de la budapeŝta eldono Literatura Mondo.
Post la revuo Literatura Mondo, li kunlaboris en diversaj aliaj revuoj, interalie, de 1955 ĝis 1958 en Esperanto, la revuo de UEA, kaj poste inter 1962 kaj 1963 en Monda Kulturo, kaj ekde 1981 en la literatura magazino Fonto. Li partoprenis ankaŭ je la redaktado de la revuo Monato ekde ties kreo en 1979 ĝis 1998.
Li kompilis bazan legoliston de originala esperantlingva literaturo.
Li editoris la poemaron Sub la signo de socia muzo (1987, eldonitan en la Serio Stafeto de Flandra Esperanto-Ligo.)
Pri En Barko Senpilota
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.