urbo en nuna Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Sovata, (hungare: Szováta [sovata]) estas urbo en Rumanio ĉe la okcidenta piedo de Montaro de Gurghiu laŭ la rivero Târnava Mică oriente de Târgu Mureș. Ĝi estas la plej grava refreŝigeja kaj baneja urbo de Rumanio pro la sallagoj ĉi tie troviĝantaj. Ĝia plej granda lago nomiĝas Lacul Ursu (Lago Urso); ĝi estiĝis la 27-an de majo 1875.[1]
Sovata | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbo | |||||
urbeto en Rumanio | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Mureș | ||||
Alinome | Szováta (hungare), Sowata (germane) | ||||
Iama hungara departemento | Maros-Torda | ||||
Situo | 46° 36′ N, 25° 4′ O (mapo)46.59611111111125.074444444444 | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 545500 | ||||
Loĝantaro | 10,385 (en 2011; 9.987 en 2002) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 114854 | ||||
En 1910 ĝi havis 2 826 loĝantojn (hungaroj); en 1992 10 050 (89 % da hungaroj).
La urbo Sovata estis unue menciita skribe en 1602. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (departemento Maros-Torda). Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Căpeți, Ilieși, Sărățeni kaj Săcădat.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.