milito en Ukrainio ekde la 24a de Februaro, 2022 From Wikipedia, the free encyclopedia
La rusia invado en Ukrainion en 2022 estas milito komencita la 24-an de februaro 2022 laŭ ordono de rusia prezidento Vladimir Putin.
Invado de Rusio en Ukrainion | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Mapo de la frontoj en Ukrainio (anglalingve) | |||||||
milito • operaco • ofensivo • invado • nedeklarita milito • internacia konflikto • agresmilito • religia milito | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Rusio |
Ukrainio | ||||||
Komandantoj | |||||||
Vladimir Putin Miĥail Miŝustin Sergej Ŝojgu Sergej Lavrov |
Volodimir Zelenskij Deniso Ŝmihal Oleksij Reznikov Dmitro Kuleba | ||||||
Forto | |||||||
Rusio: 175 000 - 190 000[1][2] |
Ukrainio: 209 000 (armeaj fortoj) | ||||||
Perdoj | |||||||
Laŭ Ukrainio (12-a de marto 2024): 425 890 mortintoj kaj vunditoj[5] |
Laŭ Ukrainio (25-a de februaro 2024): 31 000 mortintoj[9] | ||||||
Ĉi tiu konflikto aperas el laŭgrada pliiĝo de la provoj de Rusio aneksi partojn de Ukrainio. Precipe ekde novembro 2021, Rusio plifortigis siajn armeojn proksime de la limo kun Ukrainio. Krome, la 21-an de februaro 2022, Ruslando agnoskis la sendependecon de la secesiaj popolaj respublikoj de Donecko kaj Lugansko.[12] Kelkajn tagojn poste, la 21-an de februaro 2022, la rusiaj trupoj eniris Donbason.
Tiu milita operaco estas konsiderata la plej grava milito, kiun Eŭropo travivis ekde la fino de la Dua Mondmilito en 1945. Ĝi ankaŭ estas la plej dokumentita kaj raportita milito en la historio danke al la disvastigo de saĝtelefonoj kaj la elsendoj de la sociaj retejoj.
La invado rapide disvastiĝas en la nordo de la lando, minacante precipe la ĉefurbon Kievon[13], en la oriento Ĥarkiven kaj en la sudo al Ĥersono kaj Mariupolo. La milito kaŭzis cetere amasan fuĝon el Ukrainio kaj instigis senprecedencan solidarecan impeton tra Eŭropo por la ukrainia popolo[14][15][16].
Post la disrompo de Sovetunio en 1991, Ukrainio kaj Rusio daŭre konservis proksimajn rilatojn. En 1994, Ukrainio jesis rezigni je sia nuklea arsenalo kaj subskribis la Budapeŝtan Memorandon certigante la teritorian integrecon de Ukrainio kaj ĝian politikan suvereneco[17]. Kvankam Ukrainio estas agnoskita sendependa lando ekde 1991, ĝi estis vidita de rusiaj gvidantoj kiel parto de ilia influkampo pro la fakto ke ĝi estas iama konsistiga respubliko de la Sovetunio. En 2008, rusia prezidento Vladimir Putin parolis kontraŭ la membreco de la iamaj respublikoj de Sovetunio en NATO[18]. Post semajnoj da manifestacioj kadre de la movado Eŭromajdano (inter 2013 kaj 2014), Viktor Janukoviĉ, la tiama por-rusia ukrainia prezidento, kaj la gvidantoj de la ukrainia parlamenta opozicio subskribis, la 21-an de februaro 2014, kompromisan interkonsenton kiu planis fruigitajn balotojn. La sekvan tagon, post la revolucia puĉo de februaro 2014, Janukoviĉ fuĝis el Kievo post voĉdono de la restintaj membroj de la ukrainia parlamento, senigante lin de sia prezidenta posteno[19]. Tamen, la gvidantoj de la ruslingvaj regionoj de orienta Ukrainio deklaris, ke ili restas fidelaj al Janukoviĉ, okazis manifestacioj kaj fine secesio.[20]. Al tiuj eventoj sekvis la aneksado de Krimeo fare de Rusio en marto 2014 kaj la Milito en Donbaso, kiu komenciĝis en aprilo 2014 per la kreado de la memproklamitaj popolaj respublikoj Donecko kaj Luhansko, subtenataj de Rusio[21], tiel markante la komencon de la rus-ukrainia konflikto.
La 14-an de septembro 2020, la ukrainia prezidento Volodimir Zelenskij, elektita en 2019 kontraŭ sia antaŭulo Petro Poroŝenko, aprobis novan nacian sekurecan strategion por Ukrainio, kiu provizas "la evoluon de la karakteriza partnereco kun NATO kun la celo de NATO-membreco"[22]. La 24-an de marto 2021, Zelenskij subskribis dekreton aprobantan la "strategion de malokupado kaj reintegrigo de la provizore okupata teritorio de la Aŭtonoma Respubliko Krimeo kaj la urbo Sebastopolo".
En julio 2021, Putin publikigis eseon titolitan Pri la Historia Unueco de Rusoj kaj Ukrainoj, en kiu li reasertis sian opinion ke rusoj kaj ukrainoj estas "unu popolo"[23]. La usona historiisto Timothy Snyder nomas la ideojn de Putin imperiismo[24]. La brita ĵurnalisto Edward Lucas priskribas ilin kiel historian reviziismon[25]. Aliaj observantoj argumentas, ke la rusia gvidantaro havas misformitan vidon de moderna Ukrainio kaj ĝia historio[26][27][28].
Rusio deklaris, ke la ebla membreco de Ukrainio en NATO kaj pligrandigo de la alianco ĝenerale minacas ĝian nacian sekurecon. Responde, Ukrainio kaj aliaj eŭropaj landoj najbaraj de Rusio akuzis Putin-on pri rusa iredentismo kaj plenumado de agresema milita politiko[29][30][31][32][33].
Por Amélie Zami, doktoro pri politika scienco kaj fakulo pri NATO, la demando pri NATO estas preteksto por Rusio: "Ĝuste en 2008 NATO levis la eblecon de aliĝo al Ukrainio. Sed la organizo opinias, ke Ukrainio, sendependa ekde 1991, ankoraŭ ne estas preta. Ĝia politika sistemo, kie regas korupto, devas esti reformita. Neniu proceduro de membreco estis komencita. […] Kiam oni diras, ke Ukrainio estas en la procezo de[34] aliĝo al NATO, tio estas tute malvera. Ekde 2014 [kiam Krimeo estis aneksita], Ukrainio estas parte okupaciata teritorio. Dokumentoj de NATO precizigas, ke por iĝi membroj, landoj ne devas havi internaciajn disputojn"[35].
John Mearsheimer, usona politikologo kiu vaste verkis pri sekurecaj aferoj kaj internacia politiko, ne neas la agreson de Rusio, sed lia kritiko estas direktita al EU kaj NATO. Meersheimer opinias ke se ne estus decido movi NATO orienten por inkluzivi Ukrainion, ankaŭ Krimeo kaj Donbaso estus hodiaŭ parto de Ukrainio, kaj ne estus milito en Ukrainio[34]. Li opinias ke Rusio konsideras nedezirinde ke Ukrainio iam estu en NATO kun la ebleco ke armilaro estu de tie direktata al Rusio, same kiel Usono trovis neakceptebla ke Sovetunio instalintus armilaron en Kubo direktita al Usono. Laŭ li estus en la intereso de Ukrainio kaj la okcidento ke Ukrainio restu neŭtrala lando[34] kaj ke la ruslingva minoritato en la orientaj provincoj ricevu ian formon de aŭtonomion kaj lingvajn rajtojn[36]. Tamen la Tutmonda Koalicio por Lingvaj Rajtoj (GCLR[37]) kiu pledas kaj defendas lingvajn rajtojn por antaŭenigi pacon, prosperon kaj justecon por ĉiuj, kondamnas la lastatempan misuzon de lingvorajtaj diskursoj por false portreti la rusan invadon de Ukrainio kiel defendon de lingvaj rajtoj de ruslingvanoj[37]. Rilate al la atomstatuso de Ukrainio, Mearsheimer en artikolo (1993) argumentis ke la decido de Ukrainio forlasi sian nuklean arsenalon estis eraro, ĉar ĝi pliigis la verŝajnecon de rusa agreso[38][39][40].
En oktobro 2021, la usonaj kaj britaj spionservoj indikis al siaj aliancanoj, inkluzive de eŭropanoj, "la eblecon de rusia interveno en Ukrainio", sen tamen kunhavi la pruvojn antaŭ la mez-novembra decido de la Blanka Domo ratifi la kreadon de kunlabora procezo inter usonaj, britaj, francaj, germanaj kaj italaj spionaj agentejoj[41]. Meze de januaro 2022, Rusio kaj Belorusio amasigis soldatojn por nova raŭndo de komunaj militaj ekzercoj ĉe la ukrainia limo la sekvan monaton[42]. Ĉe sociaj retoj cirkulis filmetoj montrantaj la movadon de rusiaj militfortoj kaj pezaj armiloj apud la ukrainia landlimo[43]. La 11-an de februaro 2022, eŭropaj kaj usonaj gvidantoj taksis ke pli ol 100.000 rusiaj soldatoj estis amasigitaj proksime de la ukrainia limo, kiun la usonanoj taksis kiel pretiĝon de la rusia armeo por invado de Ukrainio[44][45].
La 21-an de februaro 2022, Vladimir Putin disvolvigis sian vizion de historio neante la ekziston de ukraina identeco, moderna Ukrainio liaopinie "estis tute kreita de Rusio, pli precize de bolŝevika kaj komunista Rusio. Lenin, Stalin, Ĥruŝĉov sinsekve formis Ukrainion elŝirante partojn de la historia teritorio de Rusio"[46]. Li samtage subskribis la ukazojn pri agnosko de Donecka kaj Luganska Popolaj Respublikoj[47]. Sekvis subskribo de traktatoj pri amikeco, kunlaboro kaj reciproka helpo inter ili kaj Rusio. Li deklaris, ke proksimiĝo de milita infrastrukturo de NATO al limoj de Rusio kreas neakcepteblajn minacojn, same kiel deklaro de la ukrainia prezidanto pri intenco forlasi la Budapeŝtan memorandon, kiu interalie malpermesas al Ukrainio posedi la nukleajn armilojn. Li diris ke pasis sep jaroj post subskribo de la Minskaj interkonsentoj, sed la ukrainia registaro ne plenumis ilin, nek intencas plenumi. Li diris ke pro tio suferas milionoj da homoj ĉiutage bombataj kaj suferantaj pro la agoj kiuj meritas nomiĝi genocido (ref?). Li aldonis ke Rusio pretas al pliaj sankcioj, kiuj neeviteble estus starigitaj kontraŭ ĝi sendepende de tiu ĉi paŝo. Fine li anoncis la subskribon de la menciitaj dokumentoj kaj postulis ke la ukrainia registaro senprokraste ĉesigu la militadon: "Kaj de tiuj, kiuj kaptis kaj detenas la potencon en Kievo, ni postulas senprokraste ĉesigi la bataladon. En alia kazo la tuta respondeco pri eventuala daŭrigo de sangoverŝado tute kaj komplete kuŝos sur la konscienco de la reĝimo reganta en la teritorio de Ukrainio"[48].
La 24-an de februaro prezidanto de Rusio Vladimir Putin alparolis la nacion en urĝa alvoko kaj informis pri komenco de "speciala operaco" en Ukrainio. Li diris ke la cirkonstancoj postulas urĝajn rimedojn por solvi la krizon, kiu daŭras jam ok jarojn, garantii sekurecon de la loĝantoj de Donbaso kaj la nacian sekurecon de Rusio. Li memorigis ke dum jaroj Rusio vane alvokis NATO ĉesigi proksimiĝon de ĝia milita infrastrukturo al la limoj de Rusio kaj estimi ĝian sekurecon. Referencante al la traktatoj pri amikeco, kunlaboro kaj reciproka helpo, subskribitaj inter Rusio kaj Donecka kaj Luganska Popolaj Respublikoj la 21-an de februaro, li ordonis komenci "specialan operacon en Ukrainio". Li diris ke "la operaco ne celas okupadon de Ukrainio kaj nenio minacas ukrainajn civilulojn". Li alvokis la ukrainiajn militistojn lasi la armilojn kaj reveni al siaj familioj, ĉar ili ĵuris ne al la "kontraŭpopola junto", sed al la popolo de Ukrainio. Li avertis ke Rusio faros ĉion por "malnaziigo" kaj "malmilitigo" de Ukrainio kaj respondecigo de kulpuloj pri krimoj kontraŭ civiluloj, inkluzive kontraŭ civitanoj de Rusio. Li aldonis ke Rusio estimas suverenecon de la eks-sovetiaj respublikoj kaj tion montras la operaco en Kazaĥio, kiu estis savita kiel ŝtato danke al helpo de Rusio. Li atentigis ke la nunaj agoj ne estas direktitaj kontraŭ Ukrainio kaj la ukraina popolo, sed sole kontraŭ la fortoj kiuj ostaĝigis ilin kaj uzas por lukti kontraŭ Rusio. Li esprimis esperon ke la armitaj fortoj de Rusio bone plenumos sian taskon kaj avertis ke ĉiu atakinta Rusion alfrontos fortan respondon[49][50].
Dum la unuaj tagoj de la invado, rusiaj klopodoj kapti Kievon inkludis ĉefan ofensivon de suda Belorusio laŭ la okcidenta bordo de la Dnepro, kun la ŝajna celo de ĉirkaŭi la grandurbon el la okcidento. Tiu movado estis apogata per du apartaj rusiaj aksoj de antaŭeniĝo laŭ la orienta bordo de la Dnepro. Rusia aerportitaj trupoj provis ekpreni du esencajn flughavenojn ĉirkaŭ Kievo, sed ĉi-tiuj atakoj malsukcesis ĉirkaŭbari Kievon[51]. Komence de marto okazis pliaj etaj rusiaj progresoj laŭ la okcidenta flanko de la Dnepro, post suferado de malsukcesoj pro la ukraina defendo109,108. La 5-an de marto, granda rusa konvojo 64 kilometrojn longa renkontis multajn loĝistikajn problemojn kaj blokiĝis ĉirkaŭ tridek kilometrojn de la centro de Kievo[52]. Progresoj laŭ la akso de Ĉernihivo estis plejparte haltitaj kiam ties sieĝo komenciĝis. Rusiaj trupoj daŭre antaŭeniris en nordokcidento kaptante Buĉa, Hostomel kaj Vorzel la 5-an de marto [53] kvankam Irpin daŭre restis pribatalita la 9-a marto[54]. La 11-an de marto, la longa konvojo estis parte redeplojita, alprenante poziciojn ofertantajn arbarkovron. La 16-an de marto, ukrainaj trupoj lanĉis kontraŭofensivon por forpuŝi rusiajn trupojn alproksimiĝantajn al Kievo de pluraj ĉirkaŭaj urboj. Rusiaj trupoj trovis sin blokitaj ĉe la alproksimiĝo al Kievo pro pluraj faktoroj, inkluzive de la malegaleco en laboretoso kaj efikeco inter ukrainaj kaj rusiaj trupoj, ukraina uzo de sofistikaj porteblaj armiloj liveritaj fare de okcidentaj aliancanoj, malbona efikeco de rusa loĝistiko kaj ekipaĵo, manko de aersupereco de la rusia aerarmeo, kaj rusia armea eluziĝo dum ilia sieĝo de gravaj grandurboj[55]. Nekapabla atingi rapidan venkon en Kievo, la rusiaj trupoj adoptis alian strategion kaj komencis uzi long-pafdistancajn armilojn, sendistingajn bombadojn kaj sieĝmilitadon[56]. La 25-an de marto, la ukraina kontraŭofensivo kaŭzis la reprenon de pluraj urboj, en la oriento kaj okcidento de Kievo[57]. Fine, la retiriĝo de rusiaj trupoj permesis al ukrainaj trupoj rekapti la tutan okupatan teritorion norde de Kievo dum la unuaj tagoj de aprilo[58]. Ukrainiaj trupoj eniris Buĉa-on la 1-an de aprilo kaj malkovris centojn da kadavroj de mortintaj civiluloj sur la stratoj[59]. La 2-an de aprilo, la ukrainia vicministro pri defendo, Ganna Maliar deklaris, ke la lokoj "de Irpin, Buĉa, Hostomel kaj la tuta regiono de Kievo estis liberigitaj de la invadinto". Senminigaj operacioj sekvis la retiriĝon de rusiaj trupoj[60].
La celo de ĉi tiu "rapida retiriĝo" de rusiaj trupoj el la regionoj de Kievo kaj Ĉernihivo, en norda Ukrainio, estas redeplojo de tiuj soldatoj al la oriento kaj la sudo, laŭ la ukrainia registaro[60]. Ŝlosila celo por la rusia ĉefa stabo, la malsukceso preni Kievon estas konsiderita grava armea malsukceso en ilia kampanjo[61][62].
Oriente, rusiaj trupoj provis kapti Ĥarkivon, situanta malpli ol 35 kilometrojn de la rusia landlimo[63]. Dum la batalado, la rusiaj tankoj venis kontraŭ forta ukrainia rezisto. La 1-an de marto, Denis Puŝilin, la prezidanto de la Donecka Popola Respubliko, anoncis, ke la separismaj trupoj preskaŭ ĉirkaŭis la urbon Volnovaĥa[64]. La 2-an de marto, rusiaj trupoj estis puŝitaj reen el Severodonecko post atako al la urbo[65]. Laŭ la rusia Defenda Ministerio, Rusio pretis ekde la 25-a de marto eniri la duan fazon de militaj operacoj serĉante okupi la ĉefajn ukrainiajn urbojn en orienta Ukrainio[66]. La 31-an de marto, PBS News raportis ke Ĥarkivo estis celita de multaj bombadoj kaj misilatakoj, la saman tagon kiam pacnegocadoj devis rekomenci en Istanbulo[67].
Meze de intensigita rusia bombardo de Ĥarkivo la 31-an de marto 2022, Rusio raportis helikopteran ukrainian atakon kiu celis naftoprovizan deponejon proksimume 40 kilometrojn norde de la landlimo ĉe Belgorodo[68].
La 7-an de aprilo, la nova amasiĝo de rusiaj trupoj kaj tankdivizioj ĉirkaŭ la urboj Izjum, Slovjansko kaj Kramatorsko igas ukrainajn registarajn oficistojn konsili ĉiujn loĝantojn proksime de la orienta limo de Ukrainio evakui lokojn kaj rifuĝi sin en okcidenta Ukrainio[69].
La 11-an de aprilo, prezidanto Zelenskij anoncis, ke Ukrainio atendas novan gravan rusian ofensivon en la oriento[70]. Laŭ usonaj oficialuloj, Rusio prepariĝas por nova fazo de siaj armeaj operacoj ŝanĝante sian fokuson orienten, pro reprovizo kaj redeplojo de infanteria kaj kirasaj sekcioj al la frontoj de sudorienta Ukrainio[71]. Armeaj satelitoj montras longajn rusiajn konvojojn de infanteria kaj motoraj unuoj deplojantaj suden de Ĥarkivo ĝis Izium la 11-an de aprilo, kiel parto de la rusia redeplojo de la nordoriento ĝis la sudorienta fronto[72]. Ukrainaj trupoj sciigis la 14-an de aprilo ke ili detruis strategian ponton inter Ĥarkivo kaj Izjum, kiujn la rusioj uzis por redeploji sin al Izjum.
La 18-an de April, 2022, Rusio lanĉis novan ofensivon en la Donbaso[73]. En la sama tago, rusiaj trupoj kaj separismaj fortoj de LPR eniris la urbon Kreminno, kaj prenis ĝin kelkajn horojn poste post kolizioj kun la ukraina armeo[74]. La 13an de majo, BBC raportis ke rusiaj soldatoj en Ĥarkivo estis retiritaj kaj redeplojitaj al aliaj frontoj en Ukrainio, post la progresoj de ukrainiaj soldatoj en ĉirkaŭajn grandurbojn kaj Ĥarkivon mem, kiuj inkludis la detruon de strategiaj flospontoj konstruitaj fare de rusiaj soldatoj por transiri la Riveron Severskij-Donec kaj antaŭe uzita por rapida tankdeplojo en la regiono[75]. La rusiaj tupoj sukcesis preni la urbojn Severodonecko la 24-an de junio[76] kaj Lisiĉansko la 3-a de julio[77].
Vidu Batalo de Azovstal.
Dum la mateno de la 25-an de februaro, rusiaj trupoj avancis direkte al Mariupolo kaj renkontis ukrainajn trupojn proksime de la vilaĝo de Pavlopil, kie ili estis venkitaj. La 26-an de februaro komenciĝis sieĝo de Mariupolo. Survoje al Mariupolo, la rusiaj trupoj eniris Berdjansko antaŭ ol kapti ĝin la sekvan tagon. La 1-an de marto, rusiaj trupoj prepariĝis por atako al Melitopolo kaj aliaj proksimaj urboj. La urbestro de la urbo poste anoncis la kapton de la urbo fare de la rusioj[78]. Vespere, la Rusia Mararmeo lanĉis amfibian atakon sur la marbordoj de la Azova maro 70 kilometrojn okcidente de Mariupolo. La 9-an de marto 2022, la rusia aerarmeo bombis akuŝejon en Mariupolo. Post nova misilatako kontraŭ Mariupolo, la ukrainia registaro anoncis la 14-an de marto la morton de pli ol 2 500 civiluloj ekde la komenco de la sieĝo. La 18-an de marto, Mariupolo estis tute ĉirkaŭita kaj batalado atingis la urbocentron, malhelpante klopodojn evakui civilulojn[79]. La 20-an de marto, teatrejo en la urbo, kie rifuĝis ĉirkaŭ 400 homoj, estis detruita de rusia bombado. En la sama tago, ĉar rusiaj trupoj daŭrigis sian sieĝon de la urbo, la rusia registaro postulis plenan kapitulacon, kiun pluraj ukrainiaj registaroficistoj rifuzis[80]. La 24-an de marto, rusiaj trupoj eniris centran Mariupolon kiel parto de la dua fazo de la invado. La 27-an de marto, laŭ ukrainia vicĉefministro Olga Stefaniŝina, la loĝantoj de Mariupolo havis nek aliron al akvo, nek al nutraĵojkaj pli ol 85% de la tuta urbo estas detruitaj[81]. Dum telefona interparolo inter Emmanuel Macron kaj Vladimir Putin la 29-an de marto, ĉi-lasta deklaris, ke la bombado de Mariupolo finiĝos en la okazo de kompleta kapitulaco de la ukrainiaj trupoj, pro la progresinta stato de ruiniĝo de la urbo[81].
La sieĝo finiĝis la 16-an de majo 2022, post la kapitulaco de la pluĉeestinta soldatoj de la Azov-bataliono de la Azovstal Fer- kaj Ŝtalfabrikejo, la Rusa Militministerio deklaris ke la ukrainoj "kapitulacis"[82], vorto kiun Ukrainiaj aŭtoritatoj evitis uzi. La Unuiĝintaj Nacioj deklaris ke ĝi konfirmis la mortojn de 1,348 civiluloj, sed asertis ke la vera mortnombro estis verŝajne miloj pli alta, kaj aldonis ke 90% de la loĝkonstruaĵoj de la grandurbo estis difektitaj aŭ detruitaj[83].
Rusia taĉmento avancis norden el Krimeo, alproksimiĝis al la atomcentralo de Zaporiĵo la 26an de februaro. Du tagojn poste, la sieĝo de Enerhodar komenciĝis[84]. La centralo estis trafita de rusia bombado, kaŭzante fajron. Laŭ la Internacia Atomenergia Organizo, tio ne kaŭzis ajnan damaĝon al esencaj ekipaĵoj, la centralo registris neniujn radiadajn likojn[85]. La 4-an de marto la nuklea centralo falis sub rusian kontrolon. Tria rusia taĉmento moviĝis nordokcidenten, kie ĝi kaptis pontojn tra la Dnepro. La 2-an de marto rusiaj trupoj venkis en strategia batalo ĉe Ĥersono. Ĝi restis, ĝis la 6-a de aprilo 2022, la nura grava ukrainia urbo sub la rusia kontrolo. Ĝi ne estas fortranĉita de la cetera Ukrainio, civitanoj trapasantaj kun filtrado laŭ la bonvolo de la rusiaj okupantoj. Ĝia rekonkero fare de la Ukraina Ŝtato reprezentas dilemon, konsiderante la eblajn sekvojn, kiujn la batalado havus sur la civilaj loĝantaroj, kaj tial ne ŝajnas esti prioritato[86].
Rusiaj trupoj ekde la 24-a de februaro avancis al Mikolajiv kaj atakis du tagojn poste, antaŭ esti forpuŝitaj fare de ukrainiaj trupoj[87].
La 22an de aprilo, la rusia generalo Rustam Minnekayev, parolante dum defendministeria gazetarkonferenco, indikis ke Rusio planus etendi sian Mikolajiv-Odesan fronton post la sieĝo de Mariupol pli okcidenten en Ukrainion por inkludi la separisman regionon de Ĉednestrio sur la limo de Ukrainio kun Moldavio[88]. La Ministerio pri Defendo de Ukrainio respondis al tiu ĉi anonco priskribante la intencojn de Rusio kiel imperiismon, asertante ke ĝi kontraŭdiris antaŭajn rusiajn asertojn ke Rusio ne havas teritoriajn ambiciojn super Ukrainio kaj ke Rusio koncedis ke "la celo de la "dua fazo" de la milito ne estas venko super la mitaj nazioj, sed simple la okupo de orienta kaj suda Ukrainio"[88]. La 24an de aprilo, Rusio rekomencis siajn misilatakojn al Odeso detruante armeajn instalaĵojn kaj kaŭzante du dekduojn da civilviktimoj.
La 27an de aprilo, ukrainiaj fontoj indikis ke eksplodoj detruis du rusiajn elsendoturojn en Ĉednestrio, kiuj estis uzitaj ĉefe por redissendi rusan televidprogramadon[89]. Fine de aprilo, Rusio rekomencis misilatakojn sur kurejoj en Odeso, detruante kelkajn el ili, en plia provo malfortigi la transportinfrastrukturon de Ukrainio[90]. Dum la semajno de la 10-a de majo, ukrainaj soldatoj komencis armeajn atakojn por forpeli rusiajn trupojn instalintajn sin sur Serpento-insulo en Nigra Maro proksimume 200 km for de Odeso[91].
La 24-an de februaro la Ŝtata Limgardista Servo de Ukrainio anoncas, ke okazas atako al la Serpento-insulo fare de ŝipoj de la Rusia Mararmeo. La raketkrozŝipo Moskva, flagŝipo de la rusia floto en Nigra Maro[92], kaj la patrolŝipo Vassilij Bikov bombardas la insulon per siaj ferdekkanonoj[93]. Kiam la Moskva kontaktis la garnizonon de la insulo per radio kaj postulis ĝian kapitulacon, la ukrainiaj soldatoj respondis: "Rusa militŝipo, forfikiĝu." Post tiu interŝanĝo, ĉiu kontakto estis perdita kun la Serpento-insulo kaj la dektri-soldata garnizono estis kaptita[94]. Post la bombado, taĉmento de rusiaj soldatoj surteriĝis kaj prenis la kontrolon de la insulo[95]
La 28-an de februaro, Turkio alvokas la Konvencion de Montreux de 1936 kaj fermas la markolon al rusiaj batalŝipoj ne registritaj en la hejmhavenoj de la Nigra Maro kaj ne revenantaj al siaj devenhavenoj, rifuzante la trairejon de kvar rusiaj mararmeaj ŝipoj en la turka markolo[96].
La 1-an de marto, la tagon post la Batalo de Berdjansko, Rusio kaptas almenaŭ ok ukrainajn batalŝipojn[97]. La 3-an de marto, la fregato Hetman Sahajdachnij, la flagŝipo de la ukraina mararmeo, estis dronigita en la haveno de Mikolajivo por malhelpi ĝian kapton fare de rusiaj trupoj[98].
La 24-an de marto, Ukrainio anoncis la detruon en la okupata haveno Berdjansk de la rusian amfibian militŝipon Saratov[99][100] kaj la difektigon de alteriĝoŝipon[101].
Nokte de la 14-a de aprilo, la ukrainaj aŭtoritatoj anoncas, ke la rusia krozŝipo Moskva estas brulanta kaj evakuita de sia ŝipanaro, ĝi estus trafita de Neptune-misiloj sed laŭ la Rusia Militministerio, la krozŝipo estis "grave difektita" de eksplodo de municio kaŭzita de fajro[92]. Dum remorkado al rusia haveno, la grava damaĝo suferita de la ŝipo, aldonita al la malbona vetero, kaŭzis la sinkon de la militŝipon la 14-an de aprilo, laŭ gazetara komuniko de la Rusia Defendministerio[102]. La 2-an de majo, Ukrainio asertis ke "du rusiajn Raptor-klasajn patrolŝipojn" estis dronigitaj per Bajraktar batalspavoj, proksime de la Serpento-insulo. Rusio ne konfirmis tiujn perdojn[103].
La 6-an de majo, la ukraina ĝenerala stabo asertis esti trafinta proksime de la Insulo de Serpentoj, la antaŭan vesperon, la rusian fregaton Admiralo Makarov, per misiloj R-360 Neptune[104].
La 30-an de junio 2022, Rusio sciigis ke ĝi retiris soldatojn de la Serpento-insulo en "gesto de bonvolo" post kiam armeaj celoj estis kompletaj[105]. Laŭ Ukrainio, hasta retiriĝo de rusiaj trupoj sekvis serion de ruinigaj atakoj sur la strategie grava insulo kaj ajna ŝipo alportanta soldatojn kaj armilojn[106][107]. Samtage Reuters raportis ke "Novaj armiloj senditaj fare de la Okcidento igis la rusian garnizonon eĉ pli vundebla, aparte HIMARS, raketsistemo liverita fare de Usono kiun Ukrainio komencis lanĉi la lastan semajnon. La rezigno de Rusio pri la insulo estis "prognozebla". rezulto de NATO-armilliveroj al Ukrainio, diris Rob Lee de la usona Eksterpolitika Esplorinstituto[108].
Ukrainiaj civiluloj aktive partoprenis en la rusia invado, volontulante por teritoriaj defendaj brigadoj, farante brulbotelojn, disdonante manĝaĵojn, konstruante barikadojn kiel ĉeĥaj erinacoj[109] kaj helpante transporti rifuĝintojn[110], helpadante la ukrainiajn armeajn fortojn per ĉiuj siaj eblaj rimedoj[111]. Respondante al voko de la transportagentejo de Ukrainio, Ukravtodor, civiluloj malmuntis aŭ modifis vojsignojn, konstruis improvizitajn barojn kaj blokis vojojn. Sociaj amaskomunikiloj raportas spontaneajn stratprotestojn kontraŭ rusiaj trupoj en okupataj teritorioj.
En kelkaj kazoj, homoj fizike blokis rusiajn armeajn veturilojn, foje devigante ilin retiriĝi[112][113]. La respondo de rusiaj soldatoj al senarma civila rezisto varias de malemo minaci manifestacianojn[114] al avertaj pafoj, aŭ rekte en la homamason[115]. Oni raportas amasajn arestojn de ukrainiaj manifestaciantoj, kaj la ukrainiaj amaskomunikiloj raportas pri devigitaj malaperoj, imitaj ekzekutoj, ostaĝoj, eksterjuĝaj ekzekutoj kaj seksa perforto faritaj de la rusia armeo[116].
Laŭ la Instituto por la Esplorado pri Milito, rusiaj okupaciadminstracioj daŭre alfrontis defiojn subpremante ukrainian rezistadon kaj trovante partiajn subtenantojn malgraŭ ĉiam pli drakonaj okupaciaj rimedoj kaj provoj subaĉeti ukrainiajn civilulojn[117].
La milito ankaŭ estas milito de informo por kontroli kaj gajni la publikan opinion kaj de la mondo, kaj de la ukrainianoj, kaj de la rusianoj. La plenumado de ĝusta informado renkontas misinformadon kaj disvastigon de falsnovaĵoj en sociaj retoj[118]. Kvankam misinformado venas el ambaŭ flankoj, la proporcioj kaj rimedoj multe diferencas, kaj iliaj temoj estas nesimetriaj: rusia misinformado konsistas el retoriko bazita sur reviziismo interalie celanta malstabiligi okcidentajn diskursojn eĉ pri enlandaj politikoj, kaj trovas perantojn tutmonde, kio donas al ĝi pli sisteman kaj organizitan karakteron[119]. Ukrainia misinformado celas pligrandigi la homajn dramojn, la katastrofojn, aŭ la heroecon de la rezistado per misaranĝado de la faktoj, kaj trovas internacian eĥon pelitan de publika emocio, kio estas pli amatoreca misinformado. Inter ĉi tiuj du partoj, ekzistas ankaŭ triaj partioj kiuj enmetas mistifikojn, cele al populareco aŭ humuro[120].
En la apo Telegram estas kanalo nomata Ukraine Now, kiu dissendas informojn en dek lingvoj.
La 3-an de marto, Fondumo Vikimedio publikigis deklaron dirinte ke "la Vikimedia Fondumo staras kun siaj komunumoj tutmonde defendante liberan scion antaŭ minacoj de la rusia registaro" [121].
La 24-an de februaro, la Rusa Agentejo pri Monitorado de Komunikadoj, Roskomnadzor, devigas naciajn amaskomunikilojn, kiam kovras la konflikton en Ukrainio, "uzi informojn kaj datumojn ricevitajn nur de oficialaj rusaj fontoj"[122]. La 26-an de februaro, Roskomnadzor ordonas al dek ruslingvaj amaskomunikiloj forigi siajn publikaĵojn raportantajn civilulojn mortigitajn de la rusia armeo en Ukrainio aŭ enhavantajn la esprimojn "invado", "ofensivo" aŭ "militdeklaro"[123][124]. En Rusio, la invado estas do oficiale nomita "speciala armea operaco", ruse специальная военная операция. La 1-an de marto, du sendependaj amaskomunikiloj, akuzitaj pro elsendo de falsaj informoj, estis blokitaj: la reta televidkanalo Doĵd kaj la radiostacio Eĥo de Moskvo[125].
La 4-an de marto, Vladimir Putin subskribis leĝon unuanime aprobitan de la Dumao, kiu severe limigas sinesprimliberecon kaj aliron al informoj. La leĝo antaŭvidas ĝis 15 jarojn da malliberejo por ĉiu, kiu publikigas "malverajn informojn" pri la rusia armeo. Ĝi koncernas individuojn same kiel la rusian kaj eksterlandan amaskomunikilaron. La rusia sendependa amaskomunikilaro Znak sekve fermis sian retejon. La NRO Raportistoj sen limoj opiniis, ke la rusia gvidanto "klare metas sian landon sub glason", la vicolisto de RSF lokas Rusion en la 150-a loko el 180 ŝtatoj por gazetara libereco[126]. Pluraj aliaj rusiaj amaskomunikiloj, inkluzive de Новая газета, la ĵurnalo de la Nobel-premiito pri paco Dmitrij Muratov, anoncis la forigon aŭ modifon de sia enhavo rilata al la konflikto en Ukrainio por protekti sin kontraŭ ebla procesigo laŭ la nova leĝo [127]. La 4-an de marto, la rusiaj aŭtoritatoj blokis la socian reton Facebook kaj limigis la aliron al Tvitero[128].
La 18-an de marto, Vladimir Putin aperis unuafoje publike ekde la komenco de la invado kadre de organizado de grava mitingo-koncerto en la Luzhniki-stadiono en Moskvo, festante la okan datrevenon de la aneksado de Krimeo. Nomita de la aŭtoritatoj "Por mondo sen Naziismo" (ruse: "Zа мир без нацизма"), la evento bonvenigis 203 000 por-Kremlaj subtenantojn, inkluzive de 95 000 en la ĉirkaŭaĵo, laŭ la rusia ministrejo pri enlandaj aferoj[129].
La 27-an de februaro 2022, la Prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen anoncis la malpermeson de RT-kanaloj kaj Sputnik tra la Eŭropa Unio[130].
La milito kaŭzis gravan rifuĝan kaj humanitaran krizon ene de Eŭropo ne viditan ekde la 1990-aj Jugoslavaj Militoj[131][132]; UN priskribis ĝin kiel la plej rapide kreskantan tian krizon ekde 2-a Mondmilito[133]. Pro la daŭra armea amasiĝo en Rusio laŭ la ukrainia limo, multaj najbaraj registaroj kaj helporganizoj prepariĝis por amasa delokiĝo en la semajnoj antaŭ la invado. En decembro 2021, la ukrainia defendministro taksis ke invado povus devigi el tri ĝis kvin milionojn da homoj fuĝi de siaj hejmoj[134].
Laŭ la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj, en la unua tago de la batalo, miloj da ukrainoj transiris la landlimon al najbaraj landoj - ĉefe Moldavio kaj Rumanio, kaj ĉirkaŭ 100 000 ukrainiaj loĝantoj fuĝis de siaj hejmoj pro la batalado. La 26-an de februaro la pollanda landlima polico anoncis, ke pli ol 46 000 homoj transpasis la landlimon. En la tria tago de la batalado, la agentejo anoncis, ke oni taksis, ke la nombro da rifuĝintoj estos 4 milionoj. Usono kaj eŭropaj landoj mobiliziĝis por la rifuĝintoj.
Ukrainianoj, estante loĝantoj de Eŭropo, ne estas postulataj havi vizon por eniri EU-teritoriojn tiel ke landoj ne povas deporti ilin al aliaj cellokoj. La leĝo permesas al ili resti ene de la unio dum 90 tagoj.
En la unua semajno de la invado, UN raportis ke pli ol miliono da rifuĝintoj fuĝis el Ukrainio; tio poste pliiĝis al pli ol 3,1 milionoj la 15-an de marto[135][136]. Plej multaj rifuĝintoj estis virinoj, infanoj, maljunuloj aŭ handikapuloj[137][138][139]. La plej multaj viraj ukrainiaj ŝtatanoj en aĝo de 18 ĝis 60 estis malpermesitaj pri elirejo de Ukrainio kadre de deviga militservo[140], krom viraj ŝtatanoj se ili respondecis pri la financa subteno de tri aŭ pli da infanoj, ununuraj patroj, aŭ estis la gepatro/kuratoro de infanoj kun handikapoj[141]. Multaj ukrainiaj viroj, inkluzive de adoleskantoj, ĉiukaze elektis resti en Ukrainio por aliĝi al la rezisto kontraŭ la rusia invado[142]. Okazis enfluo de pli ol 66.200 ukrainiaj viroj al Ukrainio, kiuj revenis de eksterlande por batali. Dua krizo de rifuĝintoj kaŭzita de la invado kaj de la subpremo de la rusia registaro estis la fuĝo de ĝis 200.000 rusiaj politikaj rifuĝintoj, al landoj kiel la baltaj ŝtatoj kaj Turkio. Kelkaj el tiuj alfrontis diskriminacion pro esti rusiano[143][144].
La 14-an de marto, BBC News, fidante je datenoj de la UN-Alta Komisiono por Rifuĝintoj, raportis ke la totala nombro de rifuĝintoj tiam superis 2,8 milionojn da homoj, la plimulto de kiuj transiris la limon al Pollando. La BBC-raporto disponigis la nombron da rifuĝintoj serĉantaj rifuĝon en specifaj landoj, deklarante ke Pollando ricevis 1.720.227 rifuĝintojn, Hungario 255.291, Slovakio 204.862, Moldavio 106.994, Rumanio 84.671 (kiel je la 8-a de marto), Rusio 131.366 kaj Belorusio 1226. La EU aktivigis la Provizoran Protektan Direktivon unuafoje en sia historio, donante al ukrainiaj rifuĝintoj la rajton vivi kaj labori en la Eŭropa Unio dum tri jaroj[145]. Turkio estis alia signifa celloko, registrante 20.550 ukrainiajn rifuĝintojn la 7-an de marto, laŭ deklaroj de la turka Enlanda Ministerio[146].
Pluraj observantoj atentigis ke ukrainaj rifuĝintoj estis bonvenigataj en Eŭropo, speciale en Pollando, dum rifuĝintoj el Afganio, Irako kaj aliaj landoj, grandparte detruitaj de eŭropaj invadoj, estis rifuzataj. La plej evidenta klarigo estas ke ukrainaj rifuĝintoj estas blankuloj kaj kristanoj dum la rifuĝintoj el Azio kaj Afriko apartenas al aliaj rasoj kaj religioj[147].
La Internacia Olimpika Komitato unue instigis "ĉiujn internaciajn sportfederaciojn prokrasti aŭ nuligi siajn sportajn aranĝojn nuntempe planitajn en Rusio aŭ Belorusio" kaj "ne montri la rusian aŭ belorusian nacian flagon kaj ne ludi la rusian aŭ belorusian himnon en la kadro de internaciaj sporteventoj ". Poste, la 28-an de februaro, la IOK instigis ilin malpermesi rusiajn kaj belorusiajn atletojn kaj oficialulojn dum ĉiuj iliaj internaciaj konkursoj, kaj prenis klaran pozicion por Ukrainio kaj ĝia "olimpika komunumo", kio estis historia decido por la laŭzana institucio, kiu ĝis tiam, dum sia tuta historio, konservis striktan politikan neŭtralecon.
La du internaciaj futbalaj federacioj UEFA kaj FIFA, la eŭropa kaj la monda, decidis kune la 28-an de februaro suspendi la rusiajn klubojn kaj la nacian teamon de ĉia konkurso "ĝis nova avizo", kio fakte kondukas al ĝia nepartopreno en la finaj matĉoj por la kvalifiko por la Monda Pokalo 2022 kaj sekve ĝia foresto de la konkurso, kiu okazos en Kataro[173]
La 25-an de februaro, Formula One Group sciigas la nuligon de la 2022-a rusia Grandpremio[174], antaŭ rompi ĝian kontrakton kun la Grandpremio-reklamanto, signifante ke dum la venontaj jaroj ĝi ne plu ĉeestos en Rusio[175].
La Internacia Federacio de Ĵudo anoncis, ke ĝi decidis rifuzi al la rusia prezidanto Vladimir Putin la titolon de honora prezidanto de la organizo, kiun li ricevis en 2010.
La reguliga organo de la Eŭropa Radio kaj Televido Unio decidis suspendi Rusion de Eŭrovision 2022.
UEA faris deklaron pri la milito kiu vokis por paco sed substrekis ke "UEA ne prenas politikajn poziciojn" kaj ne menciis la nomojn de Ukrainio aŭ Rusio.[176]
TEJO deklaris ke "kiel organizo dediĉita al libereco kaj la respekto de homaj rajtoj, TEJO kondamnas la invadon de Ukrainio iniciatitan de la registaro de Rusio."[177]
Kvar eks-prezidantoj de la Rusia Esperantista Unio sendis deklaron al Libera Folio protestante kontraŭ la milito.[178] Sed post unu tago, ili forstrekis kelkajn frazojn kiuj kritikis la rusian registaron el la deklaro[179] kaj pro ilia peto Libera Folio kaŝis la artikolon. La prezidanto de la Rusia Esperantista Unio, Aleksandr Lebedev deklaris, ke ilia opinio reprezentas nek REU nek ĝian membraron, kiu laŭ li, havas la malan opinion. Li diris, ke li "plene kaj senkondiĉe subtenas la specialan operacon de la rusia armeo, kiu okazas nun en Ukrainio" kaj se REU deklarus kontraŭ la milito, li demisius kaj batalus por nuligi la deklaron.[180]
SAT nuligis sian planitan kongreson en Moskvo kaj deklaris: "Ni kondamnas la teruran agreson de la nuntempa registaro en Rusio kontraŭ la ukraina popolo."[181]
E@I anoncis ke ĝi "forte kondamnas la nunan agreson de Rusio en Ukrainio. Ĝi estas nepravigebla krimo".[182]
La Internacia Jurista Esperanto-Asocio anoncis ke ĝi: "kondamnas la ĵusan agreson realigitan de Rusio kontraŭ Ukrainio, ĉar ĉi tiu agado tute ne kongruas kun la principoj de Unuiĝintaj Nacioj".[183]
La Silezia Esperanto-Asocio diris ke "ni, kiel paciga organizaĵo, devas kategorie kondamni agadon de Vladimiro Vladimiroviĉ Putin, kiu, senkaŭze, komencis batalon kontraŭ sendependa Ukrainio."[184]
Grupo de esperantistaj artistoj, inkluzive Georgo Handzlik, JoMo, Martin Wiese, Ĵomart kaj Nataŝa, Kajto kaj La Perdita Generacio faris komunan filmeton por denunci la militon.[185]
Esperanto-Ligo en Israelo diris ke "Ni konstatas, ke ju pli longe daŭras la milito, des pli grandaj kaj kruelaj estas la damaĝo kaj la krimoj kontraŭ la civila loĝantaro. Tial ankaŭ ni vokas al ĉesigo de la milito kiel eble plej rapide." [186]
La Senato de la Esperanta Civito unuanime aprobis deklaron laŭ kiu ĝi decidas "firme malaprobi la konduton de la rusia registaro kaj esprimi solidarecon al la viktimoj en Ukrainio kaj al la disidentoj en Rusio".[187]
La 26-an de februaro, la firmaestro de Tesla kaj SpaceX Elon Musk anoncis, ke li aktivigis la Starlink-reton super Ukrainio, tiel liverante altrapidan interreton al la lando kaj malfaciligante ĝin por rusiaj ciberatakoj. Ĝi ankaŭ klarigis, ke pli da terminaloj estas ekspeditaj.
Multaj ĉiuspeciaj tutmondaj firmaoj deklaris, ke ili ĉesigas siajn aktivaĵojn rilate al Rusio kaj Belorusio, ekzemple BP[188] kaj Shell[189], Airbus kaj Boeing[190], Disney, Paramount Global, Sony, kaj Warner[191][192], Mastercard kaj Visacard[193], Honda, Mazda[194], Toyota[195], BMW, Mercedes-Benz, Volkswagen, kaj Volvo[196], Dell[197], IKEA[198] ktp. Eĉ la kompanio de alkoholaĵoj Diageo, la fabrikanto de vodko Smirnoff kaj Guinness, haltigis eksportaĵojn al Ukrainio kaj Rusio [199].
Protestoj kaj manifestacioj en Rusio estis renkontitaj kun amasarestoj kaj pliigita amaskomunikila cenzuro [200]. Laŭ Le Monde, la 21-an de februaro, la opinio de la loĝantaro de Moskvo, estis markita de granda indiferenteco, kiu tendencis al "subteno sen granda entuziasmo"[201] al la prezidento Putin. Vespere de la 24-a de februaro okazis manifestacioj kontraŭ la milito en kvindek tri rusiaj urboj[202]. En la placo Puŝkin en Moskvo kolektiĝis kelkmil homoj, kaj mil en Sankt-Peterburgo[203]. La rusia polico arestis minimume 1 700 el ili, pro tio, ke tiuj manifestacioj estis kontraŭleĝaj. La 26-an de februaro 2022, 3 000 rusiaj manifestaciantoj estis arestitaj[204].
Rusiaj famuloj ekparolis: la 24-an de februaro, kantistoj Valerij Meladze kaj Sergej Lazarev, same kiel la internacia futbalisto Fjodor Smolov publikigas mesaĝon por la fino de la milito en sia socia reto[202].
La opozicia gazeto Novaja Gazeta de la Nobel-premio pri paco Dmitrij Muratov prenis starpunkton kontraŭ la milito kaj publikigis sian numeron en la rusa kaj ukraina[205]. La 25-an de februaro 664 rusiaj sciencistoj publikigis rubrikon en kiu ili postulis tujan ĉesigon de ĉiuj militagoj direktitaj kontraŭ Ukrainio, asertante: "Ni, rusiaj sciencaj esploristoj kaj ĵurnalistoj, esprimas ĉi tie nian fortan proteston kontraŭ la militagoj lanĉitaj de la armitaj fortoj de nia lando sur la teritorio de Ukrainio. Ĉi tiu fatala decido kaŭzos la morton de tre granda nombro da homoj. Ĝi subfosas la fundamentojn de la kolektiva sekureca sistemo. La respondeco por komenci ĉi tiun novan militon en Eŭropo kuŝas tute sur Rusio. Ĉi tiu milito ne havas racian pravigon. Provoj manipuli la situacion en la Donbaso kaj uzi ĝin kiel pretekston por lanĉi militajn operacojn trompas absolute neniun. Estas evidente, ke Ukrainio ne prezentas minacon al nia lando. La milito kontraŭ ĝi estas maljusta kaj absurda."[206]
La 3-an de marto, manifestacioj kontraŭ la rusia ofensivo daŭre okazis en ĉefaj rusiaj urboj malgraŭ la multnombraj arestoj (ĉirkaŭ 6 400 arestitoj). La manifestacioj estas organizitaj per ĉifritaj kaj necenzuritaj tujmesaĝiloj en Interreto, kiel Telegramo aŭ Signal. La firmaego Lukoil, la dua plej granda naftokompanio de Rusio, "senrezerve" kondamnis la invadon de Ukrainio[207].
La 14-an de marto, en rusia ŝtata televida kanalo, en elsendo pri la invado de Rusio en Ukrainion, televida ĵurnalistino Marina Ovsjannikova aperis kun afiŝo: "Ne al la milito, ĉesigu la militon, ne kredu la propagandon, jen oni mensogas al vi, rusoj estas kontraŭ milito". Kelkajn sekundojn poste la elsendo estis ĉesigita[208].
La 16-an de marto, Olga Smirnova, ĉefa baletistino de la Bolŝoj, anoncis, ke ŝi forlasas Rusion al la Nacia Baleto de Nederlando: "Neniam mi pensis, ke mi hontus pri Rusio"[209][210].
Protestoj en subteno de Ukrainio estis okazigitaj tutmonde[211][212]. Ekzemple, en Prago, ĉirkaŭ 80 000 homoj protestis en Venceslaa Placo[213]. La 26-an de februaro, pluraj kamionistoj de la Liberec-konvojoj en Ĉikago protestis solidarece kun Ukrainio, kontraŭ la invado[214]. La 27an de februaro, pli ol 100,000 homoj kolektiĝis en Berlino por protesti kontraŭ la invado de Rusio[215]. Dum la Belorusia konstitucia referendumo en 2022, manifestacianoj en Minsko kantis "Ne al milito" ĉe balotejoj[216]. La 28an de februaro, anstataŭ la tradicia Kolonja Karnavala parado, pli ol 250,000 homoj (anstataŭ la antaŭviditaj 30,000) kolektiĝis en Kolonjo en pacmarŝo por protesti kontraŭ la rusia invado[217]. Same kiel la protestoj, ekzistis ankaŭ raportitaj kazoj de kontraŭ-rusa sento kaj diskriminacio kontraŭ la rusa diasporo kaj ruslingvaj enmigrintoj de post-sovetiaj ŝtatoj kiel rezulto de la milito[218][219][220].
Okcidentaj landoj kaj aliaj (Japanio, Sudkoreio, Tajvano, Aŭstralio) estis trudintaj limigitajn sankciojn al Rusio kiam ĝi rekonis la sendependecon de Donbaso. Kun la komenco de atakoj la 24an de februaro, granda nombro da aliaj landoj komencis apliki sankciojn kun la celo kripligi la rusan ekonomion. La sankcioj estis vastaj, celantaj individuojn, bankojn, entreprenojn, monajn interŝanĝojn, banktranspagojn, eksportadojn kaj importadojn[221][222][223].
La sankcioj inkludis fortranĉi gravajn rusajn bankojn de SWIFT, la tutmonda mesaĝreto por internaciaj pagoj, kvankam ekzistus ankoraŭ limigita alirebleco por certigi la daŭran kapablon pagi por gassendaĵoj[224]. La 27-an de februaro, en komuna agado, Eŭropa Unio, Unuiĝinta Reĝlando, Usono kaj Kanado anoncis, ke ili malebligos al la Centra Banko de Rusia Federacio uzi siajn havaĵojn eksterlande[225], kiu tenas 630 miliardojn da usonaj dolaroj en valutaj rezervoj[226], por malhelpi ĝin kompensadi la efikojn de sankcioj[227][228] kaj implikis la Nord Stream gasdukton[229]. Antaŭ la 1-a de marto, la totalsumo de rusaj aktivaĵoj frostigitaj per sankcioj sumiĝis al mil miliardoj da usonaj dolaroj[230].
Gravaj multnaciaj kompanioj, de Apple ĝis Ikea, ExxonMobil, General Motors, memdecidis apliki sankciojn al Rusio, agante kiel internaciaj leĝdevigantoj nome de ŝtatoj. Ukrainaj kaj okcidentaj registaroj eksplicite instigis la tutmondan privatan sektoron por helpi konfirmi internacian juron, kaj la EU, UK kaj Aŭstralio ankaŭ alvokis sur tutmondaj ciferecaj platformoj forigi por-rusan propagandon. Multnaciaj kompanioj retiriĝis de Rusio por plenumi sankciojn kaj komercajn limigojn truditaj de hejmŝtatoj, sed ankaŭ memvole, preter tio, kio estis postulata de leĝo, por eviti la ekonomiajn kaj reputaciajn riskojn asociitajn kun konservado de komercaj ligoj kun Rusio[231][232].
Pluraj landoj kiuj estas historie neŭtralaj, kiel Svislando kaj Singapuro[233][234], enkondukis sankciojn[235][236]. Kelkaj landoj ankaŭ aplikis sankciojn al Belorusiaj organizaĵoj kaj individuoj, kiel ekzemple prezidanto Aleksandro Lukaŝenko, pro implikiĝo de Belorusio en la invado[237].
Sekvante sankciojn kaj kritikojn de iliaj rilatoj kun rusia komerco, bojkotmovado komenciĝis kaj multaj firmaoj kaj organizaĵoj elektis forlasi rusiajn aŭ belorusiajn merkatojn libervole. La bojkotoj influis multajn konsumvarojn, distron, edukadon, teknologion kaj sportajn organizojn[238].
Usono starigis eksportkontroladojn, limigis rusian aliron al altteknologiaj komponentoj, kaj aparataraj kaj programaraj, faritaj per iuj partoj aŭ intelekta propraĵo de Usono. La sankcio postulis, ke iu ajn persono aŭ firmao, kiu volis vendi teknologion, duonkonduktaĵojn, ĉifradan programaron, laserojn aŭ sensilojn al Rusio, petu licencon, kiu defaŭlte estas rifuzita. La sankcioj pritemis la ŝipkonstruadon, aerokosmon, kaj defendindustriojn[239].
Kiel efiko de la sankcioj, rusiaj elitoj translokis financojn kun centoj da milionoj da dolaroj de sankciantaj landoj, kiel la Unuiĝinta Reĝlando kaj Svislando, al landoj kiuj ne trudis sankciojn, kiel la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj[240].
La milito estigis ondon de rusofobio, speciale en Eŭropo, kie pluraj rusiaj civitanoj, eĉ delonge loĝantaj eksterlande, estis insultataj, iliaj posedaĵoj damaĝataj, rusiaj kultaj eventoj nuligataj, ĉio rilata al Rusio kaj la rusoj bojkotata ktp. Tio koncernis ĉiujn rusparolantojn, sendepende de ilia etna aparteno kaj politikaj vidpunktoj[242].
Iuj eŭropaj intelektuloj rezistis tiun ĉi ondon de ksenofobio, argumentante ke ĝi baziĝas sur la sama etnocentrismo kiel ĉiuj aliaj formoj de ksenofobio.
|
La unua raŭndo de intertraktadoj komenciĝis en Belorusio la 28-an de februaro. La 3-an de marto okazis alia interparolo, kiu rezultigis provizoran interkonsenton por establi vojojn por evakuado de civiluloj kaj provizi humanitaran helpon.
Kalle Kniivilä, Lando kiu vekiĝis, Rakontoj el Ukrainio. eld. Mondial 2023, 169 paĝoj, ISBN 9781595694522. Krom en Esperanto, ankaŭ havebla en la lingvoj finna kaj sveda.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.