From Wikipedia, the free encyclopedia
La propagando de la Rusia Federacio estas propagando kiu reklamas la vidojn, perceptojn aŭ programojn de la registaro de Rusio. La informoj inkluzivas ŝtatajn amaskomunikilarojn kaj retajn teknologiojn[1], kaj povas impliki la uzon de sovet-stilaj "aktivaj iniciatoj" kiel elemento de moderna rusia "politika militado"[2]. Nuntempa rusia propagando fokusiĝas al reklamado de personeckulto ĉirkaŭ Vladimir Putin, kaj la rusia registaro ankaŭ estas tre aktiva en debatoj pri sovetia historio[3]. Rusio kreis kelkajn organizaĵojn kiel ekzemple la Interreta Esplora Agentejo, la Prezidenta Komisiono de la Rusia Federacio por Kontraŭi Provojn Falsi Historion Malprofite al la Interesoj de Rusio, la Rusiaj Interretaj Brigadoj kaj aliaj kiuj okupiĝas pri politika propagando reklamante la opiniojn de la Putin-registaro.
Post la Dua Ĉeĉenia milito, rusiaj respondeculoj konstatis, ke la rusia starpunkto ne estis adoptita de la internacia publiko, kvankam rusianoj plejparte subtenis la prezidenton Putin kaj lian volon batali kontraŭ la ribeluloj[4]. En septembro 2004, Putin decidis plifortigi programon subvenciitan de Kremlo celantan "plibonigi la bildon de Rusio" eksterlande[5]. Unu el la plej gravaj projektoj de la programo estis la establado (en 2005) de Russia Today (nun konata kiel RT), anglalingva televidnovaĵstacio disponiganta 24-horan novaĵpriraportadon. Por ĝia starto, 30 milionoj da dolaroj de publikaj financoj estis asignitaj[6][7]. CBS News en artikolo pri la lanĉo de Russia Today citis Boris Kagarlitskij-on (soveta disidento) asertantan ke ĝi estas "plejparte daŭrigo de la malnovaj sovetiaj propagandservoj"[8].
En intervjuo de 2005 kun la usona registara eksterlanda radioelsendo Voĉo de Usono, rus-israela blogisto Anton Nossik deklaris, ke la kreado de RT "similas al sovetiaj propagandaj kampanjoj"[9]. Pascal Bonnamour, la estro de la eŭropa departemento ĉe Raportistoj Sen Limoj, nomis en artikolo de Kommersant la nove anoncitan reton "nova paŝo por la ŝtatkontrolado de informoj"[10]. La rusia vicministro pri eksteraj aferoj, Grigorij Karasin, deklaris en aŭgusto 2008, en la kunteksto de la rusia-kartvela konflikto: "Okcidenta amaskomunikilaro estas bone organizita maŝino, kiu montras nur la bildojn kiuj bone respondas al iliaj pensoj. Ni trovas tre malfacile kiel enmeti nian opinion en la paĝojn de iliaj gazetoj"[11]. Fine de 2008, la rusa sociologo Lev Gudkov, surbaze de datumoj de enketo de la Levada Centro, substrekas la kvazaŭan malaperon de la publika opinio kiel socipolitika institucio en nuntempa Rusio kaj ĝian anstataŭigon per la propagando de Ŝtato[12]. En 2016, Tatiana Kastouéva-Jean, esploristo ĉe IFRI kaj fakulo pri Rusio, asertis : "La rusia propaganda maŝino suferis veran reorganizon ekde la fino de 2013, kiam kreiĝis la informagentejo Rossiya Segodnya (Rusio Hodiaŭ)[nb 1]. [...] Hodiaŭ, Rusio tre klare konsideras informon kiel militilon kaj amase investas en ĉi tiuj komunikiloj."[13]
De post la aneksado de Krimeo en 2014, NATO konstatis plimultigon de la rusia propagando[14] . Okaze de la kraŝo de la Flugo 17 de Malaysia Airlines en Donbaso, la esplorĵurnalisma kaj faktokontrolada retejo Bellingcat pruvis manipuladon de sputnikaj bildoj el la Rusia ministerio pri defendo uzitaj de la gazetaragento de RT kaj Sputnik sidejinta en Skotlando[15][16]. Laŭ Mikola Riabĉuk, ukrainia ĵurnalisto kaj politika analizisto, rusia propagando iĝis plenparta informa militilo dum la rus-ukrainia konflikto. Riabĉuk asertis: "Aperis tri gravaj rakontoj, kiuj povas esti resumitaj jene: 'La landlimoj de Ukrainio estas artefaritaj', 'Ukrainia socio estas profunde dividita' kaj 'Ukrainiaj institucioj estas neripareble malfunkciemaj'", tiel postulante "eksteran gardadon, ŝajne rusian"[17].
Dum usona kongresa demandosesio en 2015, Leon Aron, direktoro de rusiaj esploroj ĉe la American Enterprise Institute, priskribis la televidreton subvenciitan de RT kiel ne nur promociantan la rusian "markon", sed celantan "malvalorigon de la ideoj de demokrata travidebleco kaj respondeco, subfoson de kredo je la fidindeco de publikaj informoj kaj plenigon de la elsendaĵoj per duonveraĵoj". Li priskribas rusian ŝtatan propagandon kiel "agreseman, ofte subtilan kaj efikeman en sia uzo de la interreto"[18]
Politika sciencisto Nikolaj Koĵanov asertis ke Rusio uzis propagandon por peri naciismajn kaj por-Asad mesaĝojn dum la siria enlanda milito. Koĵanov diris, ke Rusio faris propagandan klopodon por prezenti Rusion kaj Sirion kiel stabilajn fortojn "en la batalo kontraŭ malstabileco kaŭzita de Usono kaj terorismo subtenata de lokaj kunlaborantoj de Usono"[19].
La 16-an de februaro 2018, kadre de enketo pri supozata rusia enmiksiĝo en la usona prezidenta balotado de 2016, la Usona Departemento de Justico akuzis dek tri rusiajn ŝtatanojn kaj tri rusiajn firmaojn pro provo influi la elekton favore al la kampanjo de Donald Trump[20]. Inter la organizaĵoj akuzitaj estas la Interreta Esplora Agentejo, firmao bazita en Sankt-Peterburgo, kiu supozeble uzas sociajn amaskomunikilarojn por disvastigi falsajn novaĵojn reklamantajn rusiajn interesojn. La akuzo asertas, ke IEA-dungitoj estis instigitaj "uzi ĉiun okazon por kritiki Hillary [Clinton]-on"[21].
Daŭra rusia propagando igis homojn nei la sperton de la rusia invado de Ukrainio en 2022, eĉ de familianoj el la alia flanko de la informa fera kurteno[22][23][24][25]. Rusia ŝtatkontrolita amaskomunikilaro sisteme malgravigis kaj civilajn kaj armeajn perdojn, denuncante raportojn pri rusiaj atakoj kontraŭ civiluloj kiel "falsaj" aŭ kulpigante ukrainiajn trupojn[26]. Kvankam la Rusia Konstitucio de 1993 havas artikolon eksplicite malpermesantan cenzuron[27], la rusia cenzura agentejo Roskomnadzor ordonis al la amaskomunikilaro de la lando nur uzi informojn de rusiaj ŝtatfontoj aŭ alfronti monpunojn kaj blokojn, akuzante kelkajn sendependajn aŭdvidajn servojn je disvastigo de "socie nefidindaj kaj malveraj informoj" pri la bombardo de ukrainiaj grandurboj fare de la rusia armeo kaj civilulmortoj[28][29]. Dmitrij Muratov, la ĉefredaktisto de la rusia sendependa gazeto Novaja gazeta, tiam asertis ke "Ĉio kio ne estas propagando estas eliminita."[30] Rusio estis akuzita je plifortigado de kontraŭ-okcidentaj post-koloniaj plendoj en Afriko per misinformkampanjoj. Parte pro rusiaj klopodoj, por-moskvaj sentoj kaj kulpigado de la Okcidento por la rusia invado de Ukrainio en 2022 fariĝis ĉeftendencaj en granda parto de Afriko[31].
Televido estas la plej populara amaskomunikilaro en Rusio, kun 74% de la loĝantaro spektanta naciajn televidkanalojn rutine kaj 59% rutine spektanta regionajn kanalojn. Estas 330 televidkanaloj entute. Du el la tri ĉefaj kanaloj estas plimulte posedataj de la ŝtato. Unua Kanalo estas 51%-publike posedata, dum Rusio 1 estas 100% ŝtata tra la Tutrusia Ŝtata Televido kaj Radio-Dissendado-Firmao. NTV estas komerca kanalo, sed ĝi estas posedata de Gazprom-Media, filio de Gazpromo de kiu la ŝtato posedas 50,002%. Ĉi tiuj tri kanaloj ofte estas kritikataj pro esti partiaj al la Unueca Rusio-partio kaj la Prezidenta Administracio de Rusio. Ili estis akuzitaj je disponigado de neproporcia kaj senkritika priraportado pri Unueca Rusio kaj ĝiaj kandidatoj. Laŭ esploro farita de profesoro Sarah Oates, la plej multaj rusoj opinias, ke novaĵraportado en la tri naciaj televidkanaloj estas selektema kaj malekvilibra, sed rigardas tion kiel taŭga. La respondintoj al la esploro klarigis ke ili kredas ke la rolo de ŝtata televido devus esti disponigi centran aŭtoritaton kaj ordon en agitemaj tempoj[32].
Kritikoj asertis ke Unua Kanalo elsendas neproporcian nombron da rakontoj temigantaj pozitivajn aspektojn de oficiala registarpolitiko, dum plejparte neglektante iujn kontestatajn temojn kiel ekzemple militon en Ĉeĉenio aŭ sociajn problemojn. Krome, kelkaj argumentis ke la novaĵraportoj de la stacio ofte malklarigas la limon inter fakta raportado kaj redakcia komentaĵo, precipe dum dissendado de rakontoj koncerne rusiajn registarpolitikojn aŭ celojn[33]. Krome, diversaj amaskomunikiloj raportis ke la kanalo prezentis partian priraportadon de aliaj okazaĵoj kiuj estis proksime ligitaj al la ekstera politiko de Rusio, inkluzive de la ukrainiaj balotoj de 2007, la Eŭromajdano de 2013-2014, kaj la sekvan aneksadon de Krimeo[34][35][36].
La ŝtat-regata[37] satelita kanalo Russia Today (RT) lanĉita en 2005, haveblas en multaj lingvoj kaj elsendas en pli ol 100 landoj[38]. Ĝi estis multfoje kritikata pro disvastigo de falsnovaĵoj, konspiraj teorioj kaj kruda propagando[39][40][41][42][43][44]. RT ekzemple dissendis rakontojn pri blatoj enplantitaj en oficistoj en Eŭropa Unio por igi ilin pli "submetiĝemaj"; pri la subteno de la "plimulto" de eŭropanoj pri la rusia aneksado de Krimeo; pri la preparo fare de EU de "formo de genocido" kontraŭ rusoj; pri falsa kidnapo de rusa knabino en Germanio; pri plano de NATO "stoki nukleajn armilojn en Orienta Eŭropo"; pri malsaniĝo de Hillary Clinton; ĝi ankaŭ multfoje distordis aŭ elpensis deklarojn de eŭropaj gvidantoj[45][46][47][48].
La novaĵagentejo, novaĵretejo kaj radiodissendejo Sputnik, propraĵo de la rusia ŝtato[49], estis lanĉita en 2014, kunfandante kaj anstataŭigante antaŭajn servojn. Ĝi estas konsiderata de multaj komentantoj kiel ilo de propagando kaj misinformado favore al interesoj de Rusio[50][51][52][53][54]. Laŭ David Cadier de IFRI, RT kaj Sputnik "malfermas iliajn antenojn al, inter aliaj, reprezentantoj de ekstremismaj partioj kaj subtenantoj de konspiraj teorioj. Dum ili neas esti kontrolitaj de la rusia regpovo, tiuj amaskomunikiloj tamen disvastigas onidirojn, malverajn informojn kaj strategiajn rakontojn, kies granda plimulto konformas al la eksterpolitika agendo de Kremlo". La esploristo konsideras, ke "La kondiĉoj de kunordigo de la informa politiko de Kremlo kaj la naturo de ĝiaj interagoj kun RT kaj Sputnik restas malklaraj. Estas foje malfacile distingi kio estas la amaskomunikila reflekto de alia vizio de la mondo, kaj kio estas parto de celita kaj organizita misinformada klopodo por la profito de specifaj celoj."[55]
En la 2010-aj jaroj, ĉar sociaj platformoj akiris eminentecon, Rusio tiam komencis uzi ilin kiel ekzemple Facebook, Twitter, kaj YouTube por disvastigi misinformojn. Retbrigadoj kaj robotoj, tipe funkciigitaj fare de la Interreta Esplora Agentejo de Rusio (IEA), estis ofte uzataj por disvastigi misinformojn ĉie en tiuj sociaj amaskomunikilaj kanaloj[56]. Ĝis malfrua 2017, Facebook taksis ke eĉ 126 milionoj da siaj uzantoj vidis enhavon de rusiaj misinformkampanjoj sur sia platformo[57]. Twitter deklaris ke ĝi trovis 36 000 rusiajn robotojn disvastigantaj mesaĝojn ligitajn al la usona baloto en 2016[58]. Krome, Rusio uzis sociajn amaskomunikilarojn por malstabiligi eks-sovetiajn ŝtatojn kiel ekzemple Ukrainio kaj okcidentajn landojn kiel ekzemple Francio kaj Hispanio[59].
En 2020, la Usona Departemento de Ŝtato identigis plurajn "prokurajn retejojn" uzatajn de rusiaj ŝtataj agentoj "por krei kaj vastigi falsajn rakontojn." Tiuj retejoj inkludas la Strategic Culture Foundation, la New Eastern Outlook, la novaĵagentejon bazitan en Krimeo NewsFront, kaj SouthFront, retejon taksitan kiel "primilite entuziasma, veterana, kaj konspirteoriema."[60]
Kadre de la Invado de Rusio en Ukrainion, inter la sociaj retoj Telegram fariĝis la ĉefa loko kie kunekzistas kaj interbatalas kaj rusia kaj ukrainia propagandoj[61]. Kvankam multaj kanaloj estas porokazaj komunumoj por informinterŝanĝo, kaj rusiaj kaj ukrainiaj propagandkanaloj ekzistas, kaj videblas rusia propagando kunloĝante ĉe paralelaj kanaloj kvankam sur la sama aplikaĵo kiel ukraina propagando. La rusia Telegram-kanalo WarOnFakes, disvastiganta falsajn informojn kaj porrusan propagandon, estis kreita la saman tagon de la komenco de la invado de Ukrainio kaj havis 700 000 abonintojn en marto 2022[62]. Porrusiaj propagandaĵoj ankaŭ estas elsendita de profesiaj "troloj"[63], konspir-gvidantaj kaj diplomatiaj kontoj en Okcidenta Eŭropo[64].
La porrusia propagando havas diversajn celojn laŭ la celita publiko (ĉu rusia ĉu fremda, ĉu progresema ĉu tradiciema, ktp) kaj la okazo. Ili povas esti:[65][66][67][68][69][70]
La porrusia propagando estas laŭta, multkanala, internacia, ripetema kaj kontinua. Ĝi uzas radioelsendojn, gazetojn, televidkanalojn, sociajn retojn, blogojn, retajn babilrondojn, ktp. Ĝi favoras la nombron da argumentoj prefere al ilia kvalito, cele al alkutimigi poste akceptigi eĉ plej krudajn propagandaĵojn, kaj, pro la fakto ke pruvi la mensogecon de propagandaĵo estas ĉiam multe pli temp- kaj energi-raba ol krei ĝin, elĉerpi la kontraŭulojn.[71][72].
Ĝi disvastigas konspirajn teoriojn, ekzemple pri la illuminati, pri la ora miliardo aŭ pri supozitaj sekretaj militaj usonaj laboratorioj[43][73][74][75][76], kaj historian reviziismon, ĉefe pri Sovetunio kaj ties eksaj respublikoj[77]. Ĝi traktas eksterlandajn eventojn kaj sociajn movadojn cele al plifortigo de la Kremla vidpunkto, ekzemple kaze de la usona movado Black Lives Matter[78], aŭ de la francaj Flavveŝtuloj[79].
Ĝi kutime produktas multajn rakontojn pri iu evento kaj ne zorgas pri ilia kohereco, cele al konfuzigo kaj malinstigo al kontraŭargumentado[80]; ekzemple, laŭ la King's College, RT kaj Sputnik publikigis 735 artikoloj dum la 4 semajnoj postsekvantaj la venenigo de la eks-spionisto Sergej Skripal, en kiuj troviĝis 138 apartaj kaj kontraŭaj versioj priaj[81]. Al ĉi-tiu nekohereco emas ankaŭ la plej alt-nivelaj rusiaj respondeculoj[82].
Por-rusiaj propagandistoj neheziteme elpensas fontojn, pruvojn, atestantojn[71]. Cele al ŝajni nepartiemaj, rusiaj amaskomunikiloj uzas diversajn teknikojn, ekzemple prezenti por-rusiajn blogistojn kiel sendependajn ĵurnalistojn, aŭ paroligi "okcidentajn fakulojn" kiuj mallerte defendas kontraŭ-kremlan vidpunkton[76]. La propaganda produktaro estas mikso de veraĵoj, duonveraĵoj, kredindaj mensogoj kaj deliraĵoj[83] (ekzemple kiam Rusio 1 informis pri malpermeso de juĝaferigo de pedofiliuloj kaj laŭleĝigo de zoofilio en europaj landoj[84], aŭ kiam Putin asertis ke civitanoj de okcidentaj landoj ne povas libere sinesprimi pro reprezalioj[85]).
Membroj de la Eŭropa Parlamento argumentis, ke Eŭropa Unio devas plifortigi sian defendon kontraŭ rusia propagando, citante supozendan rusian enmiksiĝon en francaj, germanaj kaj hispanaj balotoj, same kiel Briteliro[86]. En marto 2015, la Orienta Laborgrupo pri Strategia Komunikado estis kreita fare de la Eŭropa Servo por Ekstera Agado por rebati rusiajn klopodojn disvastigi misinformojn kaj falsajn novaĵojn[87].
La 27-an de februaro, pro la komenco de la Invado de Rusio en Ukrainion, EU suspendis la elsendadon de RT kaj Sputnik en siaj membrolandoj[88]. Saman decidon prenis aliaj okcidentaj landoj, inkluzive de Usono, Britio, Kanado kaj Aŭstralio; Ukrainio jam estas forbarinta RT-on depost la aneksado de Krimeo en 2014[89].
La 25-an de februaro, kodrompa grupo Anonymous sinkreditis distribuitan nead-servatakon en la retejo de RT, en subteno de Ukrainio en ĝia batalo kontraŭ Rusio[90]. La sekvan tagon, Alphabet Inc, la posedantoj de Google, provizore malpermesis al RT ricevi ajnan financan rendimenton de siaj reklamoj sur sia YouTube-platformo[91]. Sociaj amaskomunikiloj inkluzive de Facebook, Instagram, TikTok, kaj YouTube blokis Sputnik- kaj RT-enhavon por siaj Eŭropuniaj uzantoj[92], dum Reddit blokis ligilojn al la retejoj de Sputnik kaj RT en ĉiuj regionoj[93]. La 2-a de marto, Mikrosofto kaj Apple forigis la Sputnik- kaj RT-programojn de la Microsoft Store kaj la App Store, respektive[94]. La 11an de marto, YouTube blokis Sputnikon kaj RT-on tutmonde[95].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.