usona kompanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Space Exporation Technologies Corp. (trad. Firmao Kosmesploraj Teknologioj), ankaŭ SpaceX [SPEJSeks], estas usona firmao pri aerkosma fabrikado, kosmotransportaj servoj, kaj komunikado kun sidejo en Hawthorne, Kalifornio. SpaceX fondiĝis en 2002 de Elon Musk kun la celo malpliigi kosmoveturajn kostojn por ebligi la setladon de Marso. SpaceX fabrikas la lanĉveturilojn Falcon 9 (Falko 9) kaj Falcon Heavy (Falko Peza), kelkajn raketmotorojn, kosmoŝipo Dragon 2 (Drako 2), kaj komunikadaj satelitoj Starlink (Steloligo).
SpaceX | ||
---|---|---|
aerspaca fabrikisto • launch service provider • negoco vd | ||
Dum | 14-a de marto 2002 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | korporacio en Delavario | |
Fondintoj | Ilon Mask vd | |
Sidejo | Hawthorne | |
Lando | Usono | |
Estr(ar)o | Ilon Mask | |
Dungitoj | 12 000 (stato: aprilo 2022) | |
Agokampo | autonomous spaceport drone ship • SpaceX Draco • Kosmoŝipo Dragon • Falcon • Kestrel • Merlin • Octagrabber • Raptor • Starhopper • SuperDraco | |
Posedata de | Ilon Mask vd | |
Posedataj kompanioj | Starbazo vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
La sukcesoj de SpaceX inkluzivas la unuan private financitan raketon uzantan likvaĵan fuzaĵon kiu atingis orbiton (Falcon 1 en 2008), la unua privata firmao al sukcese lanĉis, enorbitigis kaj reprenis kosmoŝipon (Dragon en 2010), la unua privata firmao sendi kosmoŝipon al la Internacia Kosmostacio (Dragon en 2012), la unua vertikala lanĉo kaj vertikala impulsa alteriĝo de orbita raketo (Falcon 9 en 2015), la unua reuzo de orbita raketo (Falcon 9 en 2017), kaj la unua privata firmao kiu sendis kosmoŝipistojn al orbito kaj al la Internacia Kosmostacio (SpaceX Crew Dragon Demo-2 en 2020). SpaceX flugigis kaj reflugigis la serion de raketoj Falcon 9 pli ol cent fojoj.
SpaceX estas kreanta satelitaregon nomitan Starlink por provizi komercan interretan servon. En januaro 2020 la satelitaro Starlink fariĝis la plej granda satelitaro iam ajn lanĉita. SpaceX ankaŭ estas kreanta Starship-on (Stelŝipo), kiu estas private financita, plene reuzebla, pezegleviga lanĉsistemo por interplaneda kosmoveturado. Starship celas fariĝi la ĉefa orbita veturilo de SpaceX kiam ĝi fariĝas operaciebla, anstataŭante la ekzistantan raketaron de Falcon 9, Falcon Heavy, kaj Dragon. Starship laŭplane estos plene reuzebla kaj havos la plej grandan portkapaciton de iu ajn orbita raketo je sia komenca vojaĝo, planita por la komencaj 2020aj jaroj.
SpaceX gajnis montrajn kaj realajn provizajn kontraktojn de la Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio por la Internacia Kosmostacio kun teknologio kreita de la firmao. SpaceX estas ankaŭ atestita por usonaj armeaj lanĉoj. Kun proksimume 30 misioj por nur 2018, SpaceX reprezentas pli ol US$12 miliardoj sub kontrakto.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.